Liberecana Frakcio de SAT

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liberecana Frakcio)
Liberecana Frakcio de SAT
vdr

La Liberecana Frakcio de SAT estas unu el la frakcioj kiuj agadas ene de la organizo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Laŭ la regularo de SAT, frakcioj klopodas disvastigi kaj Esperanton kaj la organizon SAT meze de la diversaj socipolitikaj kaj ideologiaj medioj, ekzemple liberecanoj, komunistoj, socialistoj, liberpensuloj, internaciistoj kaj ekologiistoj. Tiele la Liberecana Frakcio klopodas tiajn disvastigojn ene de sindikatoj, anarkiistaj grupoj, eventoj, kongresoj kaj tiel plu.

Dum multaj jaroj la frakcio havis bultenon Liberecana Ligilo ĝis 2004 kaj eble iam reaperos. Dum kongresoj de SAT regule kaj ĉiujare okazas ĉu unu ĉu pliaj kunsidoj de la Liberecana Frakcio. En la ĝenerala organo de la organizo nome Sennaciulo aperas foje informoj pri tiu frakcio, kiu uzas kiel simbolo pikanta abelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]