Boris Savinkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boris Savinkov

Boris Viktoroviĉ SAVINKOV (ruse Борис Викторович Савинков; naskiĝis la 31-an de januaro 1879 en Ĥarkov en Rusa Imperio, mortis la 7-an de majo 1925 en Moskvo), estis rusa politikisto, teroristo kaj aŭtoro. Li estis socia revoluciisto, kontraŭulo de la cara sistemo, post la oktobra revolucio konvinkita malamiko de la soveta sistemo. Li estis grava membro de la armila branĉo de la Socialista Revolucia Partio, kiun gvidis Grigorij Gerŝuni kaj poste Jevno Azef kaj kiu respondecis pri multaj atakoj je politikaj kontraŭuloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis la murdatencojn je rusa interna ministro Vjaĉeslav Pleve (1904) kaj je granda princo Sergej Aleksandroviĉ (1905). Pro tiuj agoj, oni arestis lin en 1906 kaj juĝis lin je morto. Li do sukcesis fuĝi el prizono en Odeso, kie oni volis ekzekuti lin. Li fuĝis en eksterlandon kaj revenis nur post la februara revolucio de 1917, post detronigo de la caro Nikolao la 2-a. Li iĝis vicministro pri milito en aprilo de 1917 en registaro de Aleksandr Kerenskij. Li estis baldaŭ forigita pro apogo de la Kornilov-puĉo en septembro de 1917. Spite al tio, li restis en Rusio kaj agadis post la bolŝevika enpotenciĝo kiel kontraŭrevoluciisto.

Li organizis dum la rusa interna milito diversajn armilajn ribelojn kontraŭ la bolŝevikoj; tiel en Jaroslavl, Ribinsk kaj Murmansk. Tiujn ribelojn baldaŭ subpremis la Ruĝa Armeo, ke Savinkov ekzilis al Francio.

Li agadis en Francio en diversaj postenoj de Unuiĝoj de rusaj elmigrintoj. Li estis en Parizo ankaŭ diplomata reprezentanto de admiralo Aleksandr Kolĉak, gvidanto de la Blankoj en la rusa interna milito. Okaze de la Pola-bolŝevika milito de 1919-1921, li veturis al Pollando, kie fondis diversajn politikajn organizojn, kies celo estis bataligi militkaptitojn kontraŭ la bolŝevikoj.

Savinkov komplotis kun la brita sekreta agento Sidney Reilly kontraŭ la bolŝevikoj. En tio, lin apogis la brita sekreta servo (SIS). Ĉar la bolŝevikoj sciis pri agadoj de la komplotantoj, la soveta sekreta servo (OGPU) celis neniigi la komploton. En aŭgusto de 1924, sovetaj agentoj allogis Savinkov-on al Rusio. Oni arestis lin tuj kaj liveris en Moskvon. Savinkov falis el fenestro de la kvina etaĝo de prizono Lubjanko la 7-an de majo 1925. Laŭ oficiala aserto, li memmortigis sin, aliaj fontoj diras, ke murdis lin Feliks Dzerĵinskij.

Savinkov verkis kelkajn romanojn, ankaŭ la membiografion "La pala ĉevalo", kiu estas la plej konata. Tiu romano estis filmigita en 2004 fare de Karen Ŝaĥnazarov sub titolo "Rajdisto nomata morto".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Конь бледный (1909) (La Ĉevalo pala)
  • То, чего не было (1912) (Tio, kio ne estis)
  • Воспоминания террориста (1917) (Memoraĵoj de teroristo)
  • Конь вороной (novelo, 1923) (La Ĉevalo nigra)