Feliks Dzerĵinskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Feliks Dzerĵinskij
Feliks Dzerĵinskij
bolŝevika politikisto
Naskiĝo 11-a de septembro 1877
en apud Minsk, Rusio (hodiaŭa Belarusio)
Morto 20-a de julio 1926
en Moskvo, Sovetunio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Feliks Edmundoviĉ Dzerĵinskij (pole: Feliks Dzierżyński, n. 11-an de septembro 1877, Dzerĵinovo apud Minsk, Rusio [hodiaŭ Belorusio] – m. 20-an de julio 1926 Moskvo), estis bolŝevika gvidanto, ĉefo de la unua soveta sekretpolica organizo (t. n. Ĉeka).

Dzerĵinskij estis filo de pola nobelo, li mem en 1895 aliĝis al kaŭna organizo de Litova Socialdemokrata Partio. Li iĝis partia organizanto, la cara polico arestis lin kvinfoje inter 1897 kaj 1908 pro revolucia agado, sed li ĉiam fuĝis el Siberio. Li partoprenis en la rusa revolucio de 1905, iĝis gvidanto de Pola-Litova Socialdemokrata Partio kaj iniciatis unuiĝon kun la rusaj socialdemokratoj en 1906. Poste li agadis en Rusio kaj okcidenta Eŭropo. Oni arestis lin en 1912 je sesafoje kaj li liberiĝis nur post la februara revolucio de 1917.

Dzerĵinskij iĝis en julio de 1917 ano de la Centra Komitato de la bolŝevika partio kaj li fervore agadis en la oktobra revolucio. Li iĝis en gvidanto de la Tutrusa Kontraŭrevolucia kaj Kontraŭsabotaĵa Specifa Komitato (ĈEKA) (20-an de decembro 1917), kiu estis polica organo de Sovet-Rusio. La Ĉeka firmigis pozicion de la Lenina diktaturo per arbitraj ekzekutoj de la veraj kaj malveraj malamikoj. Dzerĵinskij kreis la unuajn rusiajn koncentraciajn kampojn. Li estis senkompata, fanatika, nepagebla komunisto.

Dum la pola-bolŝevika milito (1919–20), oni nomumis Dzerĵinskij-on ano de Portempa Pola Revolucia Komitato, kiu el komitato volis krei la bolŝevikajn registaron de Pollando. Post retiriĝo, forpelo de la rusa armeo el Pollando, Dzerĵinskij denove koncentris sin je la rusiaj aferoj. Li restis plu ĉefo de Ĉeka, iĝis fidulo de Stalin.

Li mortis la 20-an de julio 1926 dum akra diskuto en la Centra Komitato. Oni enterigis lin ĉe la Kremla muro en Moskvo.

Lian nomon portas lokoj en Rusio, Ukrainio, Belorusio. Dum periodo de komunismo en la teroj de Varsovia Traktato oni starigis multajn monumentojn. Malgraŭ lia agado, dum kiu li sange persekutadis opozicion kaj liberigajn movadojn, la monumentoj omaĝe al li daŭre restas en sendependigitaj Ukraino kaj Belarusio kaj en reformita Rusio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]