Frank Mintz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Mintz
Persona informo
Frank Mintz
Naskiĝo 1-an de januaro 1941 (1941-01-01) (83-jaraĝa)
en Monpeljero
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo tradukisto • civil libertarianism • anarki-sindikatismo • historiistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frank MINTZ (Montpellier, 1941) estas franca historiisto, verkisto, esperantisto kaj aktivulo de la anarkosindikatismo, nome membro de la sindikato Confédération Nationale des Travailleurs-Solidarité Ouvrière (CNT-SO). Li uzis foje la plumnomojn Martin Zemliak kaj Israël Renov.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frank Mintz naskiĝis en Montpellier el patrino de Aŭvernjo kaj el patro senpatria (eks-civitano de Sovetunio de jud-german-rusa deveno).

La verkoj de Frank Mintz rilatas kun la historio de la anarkosindikatismo kaj de la CNT dum la Hispana Socia Revolucio de 1936. Li ankaŭ tradukis priajn verkojn (el itala kaj hispana al la franca). Li verkis antologiojn pri gravaj figuroj de anarkiismo kiel Camillo Berneri kaj Errico Malatesta.

Li jam emeritiĝis post 34 jaroj kiel instruisto de hispana lingvo kaj profitas la tempon por veturado kaj partopreno en debatoj, kongresoj kaj konferencoj pri anarkosindikatismo kaj en Eŭropo kaj en Latinameriko.

El ideologia vidpunkto, Mintz estas proksima al la sintenoj de la Sveriges Arbetares Centralorganisation (SAC) en Svedio kaj la Confederación General del Trabajo en Hispanio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Histoire de la mouvance anarchiste, 1789-2012, Éditions Noir & Rouge, 2013.
  • Autogestion et anarcho-syndicalisme (analyse et critiques sur l’Espagne 1931-1990), Paris, éd. CNT-RP, 1999
  • Explosions de liberté, Espagne 36 - Hongrie 56, Mauléon, Acratie, 1986, (ISBN 2-905691-05-0)
  • La autogestión en la España revolucionaria, Madrid, La Piqueta, 1977
  • L'autogestion dans l'Espagne révolutionnaire, Paris, Bélibaste, 1970, Paris, Maspero, 1976
  • Los Amigos de Durruti, los trotsquistas y los sucesos de mayo, kunlabore kun Miguel Peciña, 1978.
  • Kun René Berthier, Maurizio Antonioli, Gaetano Manfredonia, Jean-Christophe Angaut, Philippe Pelletier, Philippe Corcuff, Actualité de Bakounine 1814-2014, Éditions du Monde libertaire, 2014, (ISBN 9782915514568).