Pjotr Vrangel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pjotr VRANGEL

Pjotr Nikolajeviĉ VRANGEL (Врангель, Пётр Николаевич Rusio) (15-a de aŭgusto, 187825-a de aprilo, 1928), barono, unu el la gvidantoj de kontraŭrevolucio en suda Rusio, general-leŭtenanto (1917).

Akirinte diplomon de minada inĝeniero (1901), Vrangel volontulis ĉe kavaleria regimento kaj en 1902 estis promociita ĝis oficiro. Vrangel partoprenis en la Rusa-Japana milito. En 1906 li aliĝis al la puna ekspedicia taĉmento sub gvido de generalo A. N. ORLOV en la Baltika regiono.

En 1910 Vrangel diplomiĝis en la Akademio de la Ĝenerala Stabejo. Li estis komandanto de kavaleria unuo dum la Unua mondmilito. Post la Oktobra Revolucio, Vrangel iris al Krimeo kaj tie aliĝis aŭguste de 1918 al Blanka Voluntula Armeo. Unue li komandis la kavalerian divizion, poste printempe de 1919 – la Kaŭkazian armeon, poste en decembro de 1919 kaj en januaro de 1920 – la tutan blankulan Voluntulan Armeon.

Post la konflikto kun Anton Denikin Vrangel decidis iri eksterlanden. La 4-an de aprilo en 1920 li elektiĝis ĉefkomandanto de la tiel nomata rusa armeo de Krimeo. Post malvenko en Norda Tavrio kaj Krimeo, Vrangel fuĝis kun plimulto de sia armeo el Rusio (14-a de novembro 1920). En 1924 li fondis la t. n. Rusan Tutmilitan Union (Русский общевоинский союз ruse).

Vrangel skribis siajn rememorojn nomatajn "Notoj" (Записки) — ili estis publikigitaj en la magazino "Blanka Ago" (Белое дело) en Berlino en 1928.