Zarasai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zarasai
blazono de Zarasai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Utena
subdistrikta komunumo: Zarasai
nombro de loĝantoj: 22 900 (komunumo, stato 2005)
nombro de loĝantoj: 8 000 (urbo, stato 2005)
areo (komunumo): ĉ. 1 334 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 385
koordinatoj: 55° 44' norde, 26° 15' oriente

Zarasai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbo, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Utena, kaj troviĝas 49 kilometrojn nordoriente de la distrikta ĉefurbo Utena, proksime de la limo al Latvio. Plia urbeto de la komunumo estas Dusetos.

La regiono plenas je lagoj. Tutproksime al la urbo troviĝas la lagoj Zarasas sudokcidente, Zarasaitis sude, Baltas ("la blanka") sudoriente kaj Griežtas ("la severa") oriente. Zarasaitis kaj Griežtas konektiĝas per la rivereto Laukesa.

Dum la jaro 2005, la komunumo havis 22 900 loĝantojn, el tio la urbo mem 8 000. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1506, kaj formalajn urbajn rajtojn ĝi ricevis dum la jaro 1843.

La subdistrikto havas multajn restaĵojn de montetaj fortikaĵoj el la 9-a ĝis 12-a jarcento, kiuj uziĝis dum la defendo kontraŭ la Livonia ordeno de germanaj kavaliroj, kiu atakis la regionon el Daugavpils.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]