Mondlingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mondlingvo estas lingvo, kiu plenumas gravan rolon en internacia komunikado, servanta kiel komprenilo inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj en diversaj sferoj de la publika vivo (ekz. komerco, scienco, diplomatio, administrado, religio ktp.)

Mondlingvoj en la antikva epoko estis i.a. la greka kaj la latina. Nuntempaj mondlingvoj estas la angla[mankas fonto] kaj eventuale ankaŭ la hispana, araba, ĉina, franca kaj la rusa.

Multaj planlingvoj celas esti mondlingvoj; tamen eĉ la plej populara el ili, Esperanto, apenaŭ sukcesis fariĝi tia. En la pasinto, anoj de planlingvaj movadoj ofte nomis sian lingvon "mondlingvo", dum eksteruloj ofte preferis la esprimon "monda helplingvo".

En la ĉina lingvo, ankoraŭ hodiaŭ la vorto "mondlingvo" (世界语, el 世界 "mondo" kaj 语 "lingvo") estas samsignifa kun Esperanto.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]