Hindustana lingvo
| Hindustana lingvo | |
| हिन्दुस्तानी, ہندوستانی, Hindustānī | |
| Parolata en | Barato, Pakistano |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 490 milionoj |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 165 milionoj |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
Hindeŭropaj
|
|
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | hi, ur |
| Hindustana lingvo | ||
| हिन्दुस्तानी | ||
| Parolata en | Barato | |
| Skribo | nagario | |
| Oficiala statuso | ||
|---|---|---|
| Oficiala lingvo en | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | hi | |
| ISO 639-3 | hin | |
| Vikipedio | ||
| Hindustana lingvo | ||
| ہندوستانی | ||
| Parolata en | Pakistano | |
| Skribo | araba | |
| Oficiala statuso | ||
|---|---|---|
| Oficiala lingvo en | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | ur | |
| ISO 639-3 | urd | |
| Vikipedio | ||
La hindustana lingvo estas lingvo parolata en norda Barato kaj Pakistano, historie konata ankaŭ sub la nomoj Hindavi kaj Rekhta. Ĝi ĉefe devenas el la Ĥaribola dialekto el Delhio, sed ankaŭ prunteprenis parton da sia vortaro el la lingvoj persa, araba, sanskrita. La du oficialaj formoj de la hindustana estas konataj kiel hindia lingvo kaj urdua lingvo.
La hindia lingvo, oficiala en Barato kaj en pluraj barataj provincoj, estas skribata per nagario; la urdua, oficiala en Pakistano kaj parte islamaj barataj provincoj, uzas la araban alfabeton. La du variaĵoj de la lingvo ekestis per la divido de Brita Hindio je la 15-a de aŭgusto 1947 al islama kaj hinduisma partoj. La antaŭe komuna nomo hindustana de tiam rilatas precipe al la ĉiutaga lingvaĵo, preskaŭ identa. La oficialaj formoj restis gramatike preskaŭ identaj, iliaj fakaj vortaroj iom disevoluis; en la urdua estas pli da influo araba, persa kaj centra-azia, en la hindia pli da sanskrita.
Barataj filmoj produktataj en Mumbajo klopodas uzi iom neŭtralan hindustanan lingvaĵon por havi pli grandan merkaton. Pakistanaj filmoj, produktataj precipe en Lahore, koncentriĝas al la urdua formo. En titoloj kaj subtekstoj okazas, ke aperas latinlitera transskribo aldone al la nagaria kaj araba formoj.
Enhavo |
Oficialeco [redakti]
La hindia estas unu el la 23 oficialaj lingvoj de Barato. Ĝi krome estas oficiala en 9 el la 28 barataj subŝtatoj kaj tri uniaj teritorioj (Delhio, Ĉandigaro, Andamanoj kaj Nikobaroj).
La urdua estas unu el la oficialaj lingvoj de Pakistano kaj oficiala en jenaj barataj subŝtatoj: Andra-Pradeŝo, Biharo, Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Delhio, Utarakando kaj Utar-Pradeŝo.
En Fiĝio estas oficiala la fiĝa hinda lingvo, kutime skribata per latinaj literoj aŭ nagario. Ĝi ne estas identa al la hindustana, tamen grandparte interkomprenebla.
Uzataj skribsistemoj [redakti]
Araba-persa skribo uzata de la urdua lingvo:
| جھ | ڄ | ج | پ | ث | ٺ | ٽ | ٿ | ت | ڀ | ٻ | ب | ا |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ɟʱ | ʄ | ɟ | p | s | ʈʰ | ʈ | tʰ | t | bʱ | ɓ | b | * |
| ڙ | ر | ذ | ڍ | ڊ | ڏ | ڌ | د | خ | ح | ڇ | چ | ڃ |
| ɽ | r | z | ɖʱ | ɖ | ɗ | dʰ | d | x | h | cʰ | c | ɲ |
| ڪ | ق | ڦ | ف | غ | ع | ظ | ط | ض | ص | ش | س | ز |
| k | x | pʰ | f | ɣ | ∅ | z | t | z | s | ? | s | z |
| ي | ه | و | ڻ | ن | م | ل | ڱ | گھ | ڳ | گ | ک | |
| * | h | * | ɳ | n | m | l | ŋ | ɡʱ | ɠ | ɡ | kʰ |
Nagaria skribo uzata de la hindia formo:
| अ | आ | इ | ई | उ | ऊ | ए | ऐ | ओ | औ |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| a | ā | i | ī | u | ū | e | ai | o | au |
| क | ख | ख़ | ग | ॻ | ग़ | घ | ङ | ||
| k | kʰ | x | ɡ | ɠ | ɣ | ɡʱ | ŋ | ||
| च | छ | ज | ॼ | ज़ | झ | ञ | |||
| c | cʰ | ɟ | ʄ | z | ɟʱ | ɲ | |||
| ट | ठ | ड | ॾ | ड़ | ढ | ढ़ | ण | ||
| ʈ | ʈʰ | ɖ | ɗ | ɽ | ɖʱ | ɽʰ | ɳ | ||
| त | थ | द | ध | न | |||||
| t | tʰ | d | dʱ | n | |||||
| प | फ | फ़ | ब | ॿ | भ | म | |||
| p | pʰ | f | b | ɓ | bʱ | m | |||
| य | र | ल | व | ||||||
| j | r | l | ʋ | ||||||
| श | ष | स | ह | ||||||
| ʃ | ʂ | s | h | ||||||
Bazara hindustana [redakti]
La vorto hindustana (lingvo) foje estas uzata por dialektoj kaj ĉiutagaj variaĵoj de la hindia kaj urdua lingvoj kontraste al la normaj. Tiusence la hindia kaj la urdua estas tavoloj de la hindustana.
Ĉi tiun sencon emfazas la termino "bazara hindustana", lingvo strata aŭ bazara. Ĝi estas uzata kiel lingvafrankao kaj emas neglekti fleksion cele al pli vasta komprenebleco. Ĝi havas trajtojn de piĝino.
Diasporaj parolantoj [redakti]
Per migrado de sia parolantoj la hindustana atingis ankaŭ aliajn landojn. Nombre signifaj parolantaroj ekzistas en
- Sudafriko (ĉ. 900.000)
- Maŭricio (ĉ. 700.000)
- Bangladeŝo (ĉ. 350.000)
Krome la lingvo estas uzata de malgrandaj komunumoj en la Amerikoj, Karibio, Eŭropo kaj Afriko.
La "patro nia" [redakti]
La patronia urdue kaj hindie tekstas jene, en transliterita formo[1] (por la originalaj skriboj vidu la eksterajn ligilojn):
Urdua [redakti]
- Ai hamāre bāp, tū jo āsmān par hai:
- terā nām pāk mānā jāe.
- Terī bādśāhat āe.
- Terī marzī jaise āsmān par pūrī hotī hai, zamīn par bhī ho.
- Hamārī roz kī roțī āj hameṉ de.
- Aur jis tarah ham apne qarzdāroṉ ko muāf kiyā hai,
- tū bhī hamāre qarz hameṉ muāf kar.
- Aur hameṉ āzmāiś meṉ na lā,
- balki burāī se bacā.
- Kyoṉki bādśāhat aur qudrat aur jalāl hameśa terā haiṉ.
Hindia [redakti]
- He hamāre pitā, tū jo svarga mē hai;
- terā nāma pavitra mānā jāe;
- terā rājya āe;
- terī icchā jaisī svarga mē pūrī hotī hai, vaise
- pŗthvī para bhī ho;
- hamāri dina bhara kī roțī āja hamē de;
- aura jisa prakāra hama me apare aparādhiyõ ko kșamā kara.
- Aura hamē parīkșā mē na lā,
- parantu burāī se bacā;
- kyõkī rājya aura parākrama aura mahimā sadā
- tere hī hai.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- La patronia en la hindia: हे हमारे स्वरगिक पिता
- La patronia en la urdua: اے ہمارے باپ جو آسمان پر ہے
Notoj [redakti]
- ↑ Thomas Olander, Adam Hyllested: Paternoster polyglotta. www.tommeltot.dk/files/paternoster.pdf. Alirita je 2012-11-03