Sarnamia hindustana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarnamia hindustana
lingvo
kariba hindustana lingvo
Lingvaj kodoj
  Glottolog sarn1238
Angla nomo Sarnami Hindustani
Franca nomo hindoustani du Suriname
vdr

Sarnamia hindustana (oficiala literumado: Sarnámi, ankaŭ konata kiel Sarnami hindi, kutime simple referita kiel Sarnami) estas la surinama variaĵo de la karibia hindustana. La lingvo ekestis de miksado de la diversaj lingvoj kaj dialektoj de britaj hindaj kontraktligitaj laboristoj. Ĝi hodiaŭ estas la dua aŭ tria lingvo de iliaj posteuloj, la hindustanoj.

La vorto Sarnami laŭlitere signifas "Surinama". La nomo Sarnami Hindustani unue estis uzita en 1961 fare de JH Adhin.

La surinamhindo-nederlanda kantisto Ray Mohan multe klopodas disvastigi la lingvon en popmuziko (Sarnámi/Bhojpuri pop)[1]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La lingvo estas la gepatra lingvo de ĝis ĉirkaŭ 500 000 surinamanoj ene kaj ekster Surinamo. La ĉirkaŭ 150 000 sarnami-parolantoj en Surinamo vivas en la norda marborda regiono. Krome, sarnami ankaŭ estas parolata fare de multaj, precipe pli maljunaj surinamaj enmigrintoj en Nederlando. Ekster Surinamo, aliaj specoj de la karibia hindustana ankaŭ estas parolataj fare de malplimultoj en Gujano kaj Trinidado kaj Tobago.

Kie la norma hindia lingvo ankaŭ estas rigardita kiel prestiĝa lingvo en Surinamo, Sarnami estas ĝenerale rigardita kiel popollingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en, nl) Hans Ramsoedh, Raj Mohan: kantisto kaj poeto kun misio, Hindorama.com

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]