Klasika lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klasika lingvo estas termino uzata por aludi kelkajn mortintajn lingvojn kiuj ankoraŭ post ties morto kiel uzolingvo kutima de komunumo de parolantaj pluestas studata kaj uzata cele al precizaj kulturaj aferoj.

En Eŭropo la Klasikaj lingvoj antonomaze estas la latina kaj la antikva greka, dum en la Hindia Subkontinento kaj apudaj regionoj estas sanskrito kiu plenumis similajn funkciojn. Ankaŭ la klasika ĉina estis kulturilo en Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio.

Difino de klasika lingvo[redakti | redakti fonton]

Kadre de la tradiciaj eŭropaj klasikaj studoj, la "klasikaj lingvoj" temas pri la helena kaj latina, kiuj estis la literaturaj lingvoj de la Mediteranea mondo dum la klasika antikvo.

Pensante laŭ tutmonda kultura graveco, Edward Sapir en sia libro Language (angle), pligrandigis tiun liston por ampleksi la ĉinan, la araban, kaj sanskriton:

Kiam ni konstatas, ke edukita japano apenaŭ povas formi unu literaturan frazon sen la uzo de rimedoj ĉindevenaj, ke eĉ nun la taja kaj birma kaj kamboĝa lingvoj portas la nedubeblan spuron de Sanskrito kaj de la palia, kiuj envenis kun la hinda budhismo antaŭ jarcentoj, aŭ ke ĉu ni argumentas favore ĉu malfavore al la instruado de Latino kaj la Helena [en lernejoj] niaj argumentoj certe plenos je vortoj kiuj venis al ni el Romo kaj Ateno, tio estas iom indiko pri la graveco en la monda historio de la frua ĉina kulturo, de la budhismo, kaj de la klasika mediteranea civilizo. Estas nur kvin lingvoj, kiuj havis tiel superfortan influon kiel kulturportantoj. Tiuj estas: la klasika ĉina, Sanskrito, la araba, la helena, kaj Latino. Kompare al tiuj, eĉ lingvoj tiel kulture gravaj, kiel la hebrea aŭ la franca falas al pozicio duaranga.

Tiusence klasika lingvo do estas lingvo vaste kaj grave influinta tra longa tempo, eĉ post kiam ĝi estas jam nenies gepatra lingvo. Se lingvo uzas radikojn el alia lingvo por krei novajn vortojn (tiel, kiel mulaj lingvoj de Eŭropo uzas helenajn kaj latinajn radikojn por elpensi novajn vortojn, kiel "telefono" ktp.) tio estas indiko, ke la dua lingvo estas klasika lingvo.

Lingvon male vivantan, kiuj havas vastan influon, oni nomas mondlingvoj.

Listo de klasikaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Malnovepoko[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Frumoderna epoko[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaxu[redakti | redakti fonton]