Mezpersa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mezpersa enskribo (en la pahlava skribsistemo) de la sasanida reganto Ŝapur la 3-a, parto de la ŝtona reliefaro Tak-e Bostan, trovita en la provinco Kermanŝah

La mezpersa lingvo estas historia lingva periodo de la persa lingvo. Ĝi skribiĝis en pluraj skribsistemoj - en manikeisma, la pahlava kaj pliaj preĝaj alfabetoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Origine la mezpersa lingvo estis hejma en la sudokcidentirana provinco Persis/Pars (nuntempe provinco Fars). Post la pereo de la aĥemenida dinastio la lingvo dum la epoko de la regno de la Partoj iom-post-iome ekestis el la prapersa lingvo, ĝi restis viva lingvo ĝis la 9-a jarcento. Dum la regno de la Sasanidoj (224-651 p.K.) la mezpersa estis la oficiala regna lingvo. Sed ankaŭ post kiam la lingvo post la islamigo de Irano transiris al la moderna persa lingvo, la mezpersa restis viva kiel "morta" eklezia lingvo de la Zaratuŝtrismo ĝis la 10-a jarcento, de la anoj de Manikeismo en centra Azio (en la oazo Turfan en la nuna Ujgura Aŭtonoma Regiono Ŝinĝjango) ĝis la 13-a jarcento.