Bauhaus Dessau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bauhaus Dessau
Bauhaus Dessau - la enirejo kaj liga konstruaĵo

Bauhaus DessauBaŭhaŭs DessauBaŭhaŭskonstruaĵo Dessau estas konstruaĵaro en Dessau-Roßlau, Germanujo. La Baŭhaŭskonstruaĵo estiĝis de 1925 ĝis 1926 laŭ planoj de Walter Gropius kiel lerneja konstruaĵo por la arto-, dezajno- kaj arkitekturolernejo Bauhaus. Ekde 1965 partoj detruitaj dum la milito aŭ modifitaj poste estis rekonstruitaj laŭ la originalo. En 1976 la konstruaĵo estis renovigita kaj parte modernigita. Inter 1996 kaj 2006 okazis denove renovigo kaj riparo laŭ memoraĵflegaj principoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Bauhaus, signifas en la germana konstrudomo, kaj rilatas al la mezepoka Bauhütte (konstrudometo), kiu estis la gildo, kiu zorgis pri la konstruado de la katedraloj. Por emfazi tian ligon, oni nomis la instruistojn majstroj.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La metiejo

La internacistile konstruita konstruaĵo konsistas el tri aloformaj partoj: unu alo por la teknika lernejo, la metiejo kun la vitra muro kaj la loĝejo Atelierhaus. En la loĝejo troviĝas ankaŭ la manĝejo de la studentoj. La norda alo de la teknika lernejo kaj la metiejo estas ligita per duetaĝa ponto. Tiu ponto entenis administraciajn ĉambrojn kaj la laborejon de Gropius, poste la arkitekturan sekcion. En malalta konstruaĵo inter la metiejo kaj la loĝejo troviĝas la aŭlo kaj scenejo.

Apartaĵoj de la tuta konstruaro estas ne nur la tiam noviga funkciodisigo, realigita pere de unuopaj arkitekturaj korpoj kunigitaj en unu organismon, sed ankaŭ la komplete vitra fasado de la metiejo, kiu kaŭzis multajn diskutojn kaj kritikojn en la tiama epoko. La piliero de la konstruaĵo troviĝas malantaŭ la vitra fasado, tiel ke la vitraĵo estas seninterrompe tra ĉiuj tri etaĝoj kaj la tuta longo de la konstruaĵo. Ĝi donas impreson de travideblo, malpezo kaj ebeno. Tia novspeca, travidebla monumento transiris ĉiajn bildojn pri estetiko.

Senornameco troveblas en la tuta konstruaĵaro. Pro la malferma fasado estiĝas nova, ankaŭ pedagogie efika rilato inter ekstero kaj interno, kiu donas impreson de libereco kaj klareco. La vitra muro tamen kaŭzis grandajn problemojn rilate al sunprotektado kaj klimatizigo de la konstruaĵo. Somere ĝi ege varmiĝis pro la rektaj sunradioj kaj necesa sunprotektsistemo el kurtenoj neniigis la deziratan travideblon. Vintre la konstruaĵo rapide malvarmiĝis, ĉar la vitraĵo estis simpla kaj necesis multe da hejtado.

Apartaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La aŭlo
Balkonoj de la loĝejo
  • Konstruaĵoj eritaj laŭ funkcioj.
  • Neniu vida plifortigo de la anguloj donas impreson de malpezo. Vitraĵoj kaj balkonoj entenas la angulojn.
  • Ŝtalskeletkonstruo kun plataj tegmentoj.
  • Vitra muro, kiu montras la strukturon, sed mem ne portas pezon.
  • Ekstere simpla neŭtrala blanko, ene la farbo disigas la strukturon de la aliaj partoj.
  • Metiejoj kie arkitekturo ligas arton kaj metion.
  • Utileco indikas formon, funkcio estetikon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1919 Bauhaus fondiĝis kiel posteulo de la Weimarer Kunstschule (artlernejo Weimar) fondita en 1906 de la grandduko de Saksujo-Weimar.

De 1919 ĝis 1928 estris ĝin Walter Gropius, posteulo de Henry van de Velde. Pro ŝanĝiĝo de politikaj fortoj dekstriĝintaj, Baŭhaŭs estis malfondita en 1925 pro politika premo. Jam la 29-an de decembro 1924 la deklaro pri malfondiĝo estis publikigita en multaj gazetoj. Tamen ĝi vere efikis nur post la fino de kontraktoj, la 31-an de marto 1925. La urbestro de Dessau, Fritz Hesse, kaj ties konsilisto pri kulturo, Ludwig Grote, ebligis la translokigon de la lernejo al Dessau, kie la Baŭhaŭs estis konstruita en la jaroj 1925 kaj 1926 laŭ planoj de Gropius. La lernejo estis oficiale agnoskita alta lernejo de Anhalt en la jaro 1926.

Marte 1925 Gropius ricevis la mendon de la urbo Dessau, septembre 1925 la konstruado ekis, la 21-an de marto 1926 tegmentoj estis pretaj kaj la 4-an de decembro 1926 okazis la oficiala inaŭguro.

La metiejoj de la majstroj kaj de la Baŭhaŭs mem planis grandan parton de la mebloj, kiuj estis konstruitaj de la lignistejo, kiel ekz. la seĝoj de la aŭlo de Marcel Breuer. La lampoj estis dezajnitaj kaj kreitaj en la metalistejo, kiel la lumiloj de la aŭlo de Max Krajewsky, ŝtofoj por mebloj kaj kurtenoj kreiĝis en la tisejo. Ŝildoj estiĝis en la reklamejo kaj la farboj en la metiejo pri murpentrado. Konstruiĝis mebloj el ŝtaltuboj kaj pendoseĝoj laŭ planoj de Marcel Breuer, Mart Stam kaj Ludwig Mies van der Rohe. Kunlaboro komenciĝis kun la industrio.

Kun la fondiĝo en 1926 unuan fojon estiĝis arkitektura sekcio, kies estro estis en 1927 la svisa arkitekto Hannes Meyer. En 1928 Gropius retiriĝis de la estrado. La politike tre engaĝita Hannes Meyer iĝis lia posteulo la 1-an de aprilo 1928. Li laboris laŭ la ideo "popolbezono antataŭ luksobezono" kaj plue evoluigis la arkitekturejon, sed pro politikaj kialoj li estis maldungita la 1-an de aŭgusto 1930. Sekvis lin Ludwig Mies van der Rohe, kiu malgraŭ fakscienca plifortigo de la lernejo, ne sukcesis elteni la Baŭhaŭs el la politiko. En 1931 la NSDAP gajnis en Dessau 15 el la 36 seĝoj kaj postulis en la kunveno de la 21-a de januaro 1932 la malkonstruon de la konstruaĵo. Malfacile oni sukcesis malhelpi tion, kiel ankaŭ la decidon pri forstreko de mono. La 8-an de julio 1932 la nazioj Alfred Freyberg elektita ministroprezidanto de Anhalt kaj Paul Schultze-Naumburg, artteoriisto kaj arkitekto vizitis la Bauhaus Dessau. Pro tiu vizito kaj ĉar la NSDAP jam gajnis pluajn seĝojn, la 22-an de aŭgusto 1932 la postulo pri fermo de la lernejo estis akceptita. Mies van der Rohe provis daŭrigi la lernejon en Berlino, sed jam en 1933 la lernejo estis devigita de la nazioj memneniiĝi.

En 1945, la konstruaĵoj de Baŭhaŭs en Dessau estis parte detruitaj. Ili estis rekonstruitaj nur en 1976. Nun la konstruaĵoj apartenas al la listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko. Meze de 2007, la urbo Dessau unuiĝis kun najbara urbo kaj la konstruaĵoj nun troviĝas en la urbo Dessau-Roßlau.

Majstrodomoj[redakti | redakti fonton]

Germana poŝtmarko (2004)
La majstrodomo de Moholy-Nagy/Feininger.
La majstrodomo de Klee/Kandinskij.

Proksime al la Baŭhaŭs (Ebertallee 65-71) Walter Gropius konstruigis la majstrodomojn (Meisterhäuser) kiel loĝejoj por la majstroj de la Baŭhaŭs. Ili estis samtempe modelaj domoj por moderna loĝado. Apartenis la domoj al la urbo Dessau, la majstroj luprenis ilin.

De oriento al okcidento la majstrodomoj estis la domo de Gropius kaj la duoblaj domoj de Moholy-Nagy/Feininger, Muche/Schlemmer kaj Klee/Kandinskij. La tri duoblaj domoj havis samajn planojn; unu el la duonoj spegulis preskaŭ je 90 gradoj la alian.

Aparta eco de la arkitekturo de la domoj estas la kuba formo kun plata tegmento, grandaj unukoloraj ebenoj kaj grandaj fenestroj, kiu ligas la internon al la ekstero. Same ligas ankaŭ la grandaj terasoj kaj balkonoj, kaj ankaŭ la granda nombro de pordoj: el preskaŭ ĉiu ĉambro eblas eliri eksteren tra pordo.

La majstrodomoj de Gropius kaj Moholy-Nagy estis detruita dum bombardado en 1945. En la 1950-aj jaroj estis konstruita tradicia loĝdomo sur la loko de la domo de Gropius. La duono de la domo de Moholy-Nagy, kiu estis detruita de la bombo estis forportita kaj libera loko kreita, tiel ke la domo Feininger staras sola.

La ankoraŭ ekzistantaj domoj estis multekoste renovigitaj post 1990. Oni provis renovigi ankaŭ la originalan enan farbon. Ĉar la koloro de ĉiu ĉambro dependis ankaŭ de la loĝanto, la ĉambroj nun estas farbitaj laŭ koloroj de la Baŭhaŭs-skolo, sed provas redoni nur la staton de unu ĉambro dum unu aparta periodo.

Nuntempe estas diskuto ĉu oni rekonstruu la domojn de Gropius kaj Moholy-Nagy aŭ ĉu sur tiu loko estiĝu nova moderna arkitekturaĵo.[1]

Trinkejo konstruita de Ludwig Mies van der Rohe en la najbareco de la majstrodomoj estis malkonstruita en la 1970-aj jaroj.

Törten kaj Laubengang-domoj[redakti | redakti fonton]

Laubengang-domo
Domoj en Törten

Estiĝis en Törten en la nuna suda Dessau de 1926 ĝis 1928 setlejo kun vicdomoj (stratoj Großring, Mittelring, Kleinring) kaj en 1930 la Laubengang-domoj (stratoj Mittelbreite, Peterholzstr.) en industria konstrumaniero. Oni atentis ĉi tie gravajn opiniojn de la arkitektoj de la Baŭhaŭs, kiel ekzemple la sunradiado dum diversaj horoj kaj sezonoj, la vivmaniero en la loĝejo kaj la utiligo de la apudaj ĝardenoj por nutraĵo kaj ripozo. Oni transformis tion, kion Walter Gropius jam esprimis: konstruado estas la formigo de vivprocesoj. Per la industria konstrumaniero oni atingis malaltajn kostojn, kiuj estis por la aĉetantoj elirvojo el la altiĝantaj luprezoj kaj eblo iĝi hejmposedanto. Sed pro la plataj tegmentoj la domoj estis multe kritikitaj de konservemuloj.

Tiuj domoj estis multe modifiitaj poste. Ĉefe la fenestraj fasadoj estis ŝanĝitaj. Multaj individuaj modifoj de la fasadoj forprenis la sencon pri unueco de la domoj.

La Konsumgebäude (konsumejo, speco de ĉirkaŭkonstruita vendsalonego), konstruita en 1928 laŭ plano de Walter Gropius iĝis centra punkto de la domoj en Törten. Ĝi konsistas el du kuboj enŝovitaj unu en la alian, horizontala vendeja parto kaj vertikala trietaĝa loĝeja parto. Al tio ĝi utilas ankoraŭ nuntempe.

Aliaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝtaldomo de Georg Muche kaj Richard Paulick

Proksime al la setlejo, en la strato Südstraße staras la Domo Fieger. La domo konstruita en 1927 estas la nura konstruita el serio de Carl Fieger por individuaj dometoj, en racia konstrumaniero kun modifeblaj ĉambroj. Ĝi ne estas vizitebla, ĉar estas privata loĝdomo.

La tiel nomata Ŝtaldomo estis konstruita en la jaroj 1926/27 kaj estis kuna verko de Richard Paulick kaj de la Baŭhaŭs-majstro Georg Muche. Ili volis daŭrigi la strebon al racieco de Walter Gropius (antaŭfabrikado de betonaj konstrueroj), uzante antaŭpreparitajn ŝtalplatojn. La Ŝtaldomo restis tamen eksperimento, ĉar pro la ecoj de la materialo, la problemo pri varmo-malvarmo estis malfacile solvebla. Post renovigo la konstruaĵo enhavas nun informcentrojn.

La unua urba laboroficejo (nuntempe oficejo por ordo kaj trafiko de la urbo Dessau-Roßlau) konstruiĝis en 1928/1929 laŭ planoj de Walter Gropius. La privata arkitektejo de Gropius konstruis ĝin. Richard Paulick partoprenis la konstruadon, kies ekstera aspekto tamen ege ŝanĝiĝis pro la poste enmetitaj lignofenestroj.

La restoracio Kornhaus (grajndomo) estis starigita en 1929/1930 laŭ mendo de la urbo Dessau kaj de la bierfarejo Schultheiss-Patzenhofer rekte sur la elba digo laŭ planoj de Carl Fieger. La nomo memorigas pri iama grajnejo, kiu staris ĉe la Elbo de la mezo de la 18-a jarcento ĝis la 1870-aj jaroj. La konstruaĵo utilas ankoraŭ nuntempe kiel restoracio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harald Martenstein: Ein ungemütliches Angeberhaus DIE ZEIT, 16.07.2009 Nr. 30

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Thöner: Das Bauhaus. Führer durch seine Bauten in Dessau (La Baŭhaŭs. Gvidlibro pri ĝiaj konstruaĵoj en Dessau.). edition RK, Dessau 2006 (2. Aufl.), ISBN 978-3-934388-19-2
  • Kirsten Baumann: Bauhaus Dessau, Architektur, Gestaltung, Idee (Baŭhaŭs Dessau, arkitekturo, realigo, ideo), JOVIS Verlag Berlin 2007, ISBN 978-3-939633-11-2
  • Heinz Schröter: Ein irrer Magnet (Freneza magneto), en Lavendelweiber und Fliegenfänger de Manfred E. Berger kaj Gretel Rieber

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Monda heredaĵo de UNESKO

Koordinatoj: 51°50′21″N 12°13′36″E  /  51.83917°N, 12.22667°O / 51.83917; 12.22667 (Bauhaus Dessau)