Tatarstano

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Respubliko Tatarstano
Республика Татарстан
Татарстан Республикасы
La flago de Tartarstano
Situo de Tatarstano en Rusa federacio
Ĉefurbo: Kazan (Qazan) (1 105 289 loĝ.)
Areo: 68 020 km²
Loĝantaro: 3 779 265 (2002)
Denseco: 55,6 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj: tatara kaj rusa
Tempozono: UTC+3
Retejo: www.tatar.ru


Tatarstano (ankaŭ Tatario) estas sendependa respubliko enkadre de Federacio de Rusio, situanta en Meza Volgio (aliaj riveroj estas Kama, Belaja, Vjatka kaj Ik) kaj etendiĝanta ĉ. 400 km orientokcidente kaj 300 km nordsude.

Aliaj gravaj urboj estas:

Gravaj vilaĝoj: Bolŝije Tigani

[redaktu] Demografio

En Tatarstano loĝas ĉirkaŭ 3,8 milionojn loĝantojn, el kiu 48% estas tataroj, 43% rusoj, kaj po ĉ. 1% konsistigas el baŝkiroj, ĉuvaŝoj, mordvoj, ukrainoj. Nur 23% de la tataroj loĝas en Tatarstano, pro interalie la disig- kaj regagadoj de Stalin, per kiu la teritorio en kiu la tataroj loĝas estis disigita en pluraj regunuoj.

La tataroj migris de la nomadaj popoloj kiuj iris okcidenten ekde Sud-Siberio inter la 10a kaj 13a jarcento. La vorto, tataro, referas al popolo kiu venas origine de Turkio kaj Mongolio.

[redaktu] Ekonomio

Tatarstano ekonome estas ege grava regiono. La lando produktas teroleon, gason kaj ĝi havas multajn bonajn industriojn por fari maŝinojn, kiel ekzemple kamionojn kaj bombavidaliojn. Ĝia ekonoma kaj strategia valoro verŝajne estas la kaŭzo por sia speciala pozicio en la rusa federacio.

Mapo de Tatarstano kun latinskribaj nomoj de urboj kaj vilaĝoj
Mapo de Tatarstano kun latinskribaj nomoj de urboj kaj vilaĝoj

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  Paĝaro de la respubliko
•  Paĝaroj de la ĉefurbo: http://www.kazan.ws/ http://www.kazan.ru/ http://www.e-kazan.ru
•  Moskeoj en Tatario