Okcidentnila viruso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Okcidentnila viruso (angle: West Nile virus, WNV; arabe: فيروس غرب النيل) estas unu el la kontraŭgenaj serotipoj de virusoj el la familio Flaviviredoj, kiuj estas kaŭzo de Japana encefalito (JE). Ĝi troviĝas kaj en tropikaj kaj en moderklimataj regionoj kaj ĉefe infektas birdojn, sed ankaŭ homojn, ĉevalojn, hundojn, katojn, vespertojn, tamiasojn, mefitojn, sciurojn, hejmajn kuniklojn, krokodilojn[1] kaj aligatorojn.[2] La ĉefa vojo de homa infekto estas tra piko de infektita kulo. Proksimume 80 % el la infektoj en homoj de okcidentnila viruso estas sen simptomoj[3].

La viruso

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Simptomoj de infektiĝo povas montriĝi post inkubacia tempo inter 2 kaj 15 tagoj. Ili povas esti diversaj, ekzemple:

  • Proksimume 20 % el la malsanuloj suferas je okcidentnila febro (ONF), simptome simila al gripo.
  • Okcidentnila meningito (ONM) manifestiĝas per febro, kapdoloro kaj rigidiĝo de la nuko.
  • Okcidentnila meningo-encefalito atakas kaj la cerbon kaj la meningojn.
  • Okcidentnila poliomjelito kaŭzas paralizajn simptomojn. Ĝi trafas malpli ol 1  de la malsanuloj.

Transdono[redakti | redakti fonton]

Kiel menciite la viruso transdoniĝas precipe per kulo-pikoj. Kuloj povas transdoni ĝin inter diversaj specoj de varmsangaj bestoj, ekzemple birdoj kaj homoj, sed ankaŭ kelkaj reptilioj.

Teorie eblas infekto per transfuzo de sango inter homoj, sed neniu kazo tia estas konata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistas hipotezo, ke Aleksandro la Granda mortis pro okcidentnila febro, la unua dokumentita okazo estis en 1937 en la Okcident-Nila Subregiono de Ugando. De ĝi la viruso kaj la simptomaroj ricevis sian nomon.

En 1957 estis homaj infektiĝoj en Israelo; en 1960 oni trovis la viruson en ĉevaloj en Egiptio kaj Francio. Ekde 1996 ĝi disvastiĝas en sud-orienta Eŭropo.

En 1999 estis la unuaj infektiĝoj en la Amerikoj, en Novjorkio. Oni supozas, ke infektita kulo eskapis el israela aviadilo en Novjorko. Tial oni nun aplikas insekticidojn en la aviadilaj kargujoj.

Landoj kun infektoj en 2006

Geografia distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun la viruso ekzistas en Afriko, kelkaj aziaj landoj, sud-orienta, suda kaj centra Eŭropo, Norda Ameriko, Urugvajo kaj Aŭstralio.

Kontraŭbatalo[redakti | redakti fonton]

Por kontraŭi la disvastigon de la viruso oni batalas kontraŭ la kuloj, kiuj portas ĝin. Krome en landoj, kiu ĝis nun estas seninfektaj, oni dum la inkubacia tempo ne akceptas sangodonacojn de homoj, kiuj vojaĝis en infektitaj regionoj.

Kuracilo ĝis nun ne ekzistas, sed oni laboras pri antikorpo, kiu sukcesas kontraŭbatali la viruson en musoj[4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steinman, A.; Banet-Noach, C.; Tal, S.; Levi, O.; Simanov, L.; Perk, S.; Malkinson, M.; Shpigel, N. (2003). "West Nile Virus Infection in Crocodiles.", gazeto : Emerging Infectious Diseases 9 (7), paĝoj : 887–889. pmid 12899140
  2. Klenk, K.; Snow, J.; Morgan, K.; Bowen, R.; Stephens, M.; Foster, F.; Gordy, P.; Beckett, S.; Komar, N.; Gubler, D.; Bunning, M. (2004). "{{{titolo}}}", gazeto : Emerging Infectious Diseases 10 (12), paĝoj : 2150–2155. doi:10.3201/eid1012.040264. PMC 3323409, pmid 15663852
  3. West Nile Virus: What You Need to Know CDC Fact Sheet. Alirita 2012.04.09.
  4. Thompson BS1, Moesker B, Smit JM, Wilschut J, Diamond MS, Fremont DH (majo 2009). "A therapeutic antibody against west nile virus neutralizes infection by blocking fusion within endosomes", gazeto : PLoS Pathogens