Serotipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du serotipoj 1a kaj 1b kun antigenoj 2a kaj 2b sur surfaco, kiuj estas rekonitaj per du apartaj antikorpoj, 3a kaj 3b , respektive

Serotiposerovario estas klara vario ene de specio de bakteriojvirusoj aŭ inter imunĉeloj de malsamaj individuoj. Tiuj mikroorganismoj, virusoj, aŭ ĉelo estas klasifikitaj kune surbaze de siaj surfacaj antigenoj, permesante la epidemiologian klasifikon de organismoj al la subspecia nivelo.

Esploroj pri serotipoj ofte ludas esencan rolon en determinado de specioj kaj subspecioj. La bakteria genro Salmonella, ekzemple, estis determinita havi pli ol 2600 serotipojn. Vibrio cholerae, la specio de bakterioj kiu kaŭzas ĥoleron, havas pli ol 200 serotipojn, bazitajn sur ĉelaj antigenoj. Nur du el ili estis observitaj produkti la potencan enterotoksinon kiu rezultigas ĥoleron: O1 kaj O139.

Serotipoj estis malkovritaj de la usona mikrobiologa esploristino Rebecca Lancefield en 1933.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rebecca C. Lancefield. "A Serological Differentiation of Human and Other Groups of Hemolytic Streptococci" - angle: "serologia diferencigo de homaj kaj aliaj grupoj de hemolizaj streptokokoj", The Journal of Experimental Medicine, marto 1933, volumo 57, eldono 4, paĝoj 571–95.