Sangodonaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
piktogramo pri sangodonaco

Sangodonaco okazas kiam persono libervole en medicina konteksto donas sangon desegnita por transfuzoj kaj/aŭ farado de biofarmaciaj medikamentoj per procezo nomata sangofrakciigo. Medicinaj stokejoj de sango, en iuj lingvoj nomataj ekvivalente al la nomo "sangobankoj", ofte partoprenas en la kolekta procezo tiel kiel la proceduroj kiuj sekvas ĝin. Signifa parto el ili apartenas al la ruĝa kruco.

esperantlingva broŝuro "Protektu vian vivon..." pri sangodonacado (Skopje, 1976)
afiŝo "Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi", varbanta por sangodonaco en aprilo 1986

En la pli forte industriigitaj ŝtatoj, sangodonacantoj plej ofte estas sensalajraj volontuloj kiuj donacas sian sangon por komunuma provizo. En aparte malriĉaj landoj, stokitaj provizoj de sango estas limigitaj kaj donacantoj kutime donas sangon, kiam familianoj aŭ amikoj bezonas transfuzoj (direktita donaco). Multaj donacantoj donas sian sangon kiel ago de karitato, sed en iuj landoj ankaŭ estas donantoj kiuj faras tiun servon kontraŭ mono, kaj en kelkaj kazoj ekzistas stimuloj aliaj ol mono, kiel salajrita ekstra libertempo el la laboro. Donantoj de sango en iuj kazoj ankaŭ povas interkonsenti ke la stokejo konservu sian sangon por propra estonta uzo de la doninto.

Literaturo esperantlingva[redakti | redakti fonton]

  • Ruĝa Kruco de Makedonio: Protektu vian vivon kaj vivon de aliaj - via sango savis la vivon, Skopje 1976, 16 paĝoj