Hidalgo (Meksiko)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La situo de Hidalgo en la ŝtato.
La blazono de Hidalgo.

Hidalgo (hispana prononco iDALgo) estas provinco de Meksiko. Ĝi situas centre de la lando, norde de Meksikurbo kaj la subŝtato Meksikŝtato.

Ĝi dividiĝas en 84 komunumojn (municipojn). Vidu ankaŭ la liston en komunumoj de Hidalgo. Ĝia ĉefurbo estas Pachuca de Soto. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-HID". Ĝi havas areon de ĉ. 20.000 km² kaj loĝantaron de 2,2 milionoj.

La provinco ekestis dum la batalo de Benito JUÁREZ kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo, kiam Juárez provizore dividis la regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo al la nunaj teritorioj Meksiko (provinco), Hidalgo kaj Morelos. Post lia venko la tri teritorioj preferis ne rekuniĝi, kaj en 1860 ricevis la statuson de provinco (subŝtato).

En la provinco situas la urbo Tula, kun ruinaro de la antaŭkonkera urbo Tollan, supozata iama ĉefurbo de la tolteka regno.

En la hispana lingvo la vorto "hidalgo" signifas la bazan gradon de nobeleco. Sed la nomo de la ŝtato laŭdire honoras faman respublikanon, la pastron Miguel Hidalgo Y Costilla, kiu batalis por la sendependiĝo disde Hispanio.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://cp.alternativo.net/hgo.php
Ekstera ligilo  http://www.inegi.gob.mx/geo/default.asp?e=13&c=124
Ekstera ligilo  Oficiala retejo


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj