Bahama parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bahama parulio
Bahama parulio
Bahama parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Geothlypis
Specio: 'G. rostrata'
Geothlypis rostrata
(Bryant, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bahama parulio, Geothlypis rostrata, estas specio de la familio de Paruliedoj kaj genro de FlavgorĝulojGeothlypis kiu enhavas tre similajn speciojn. Ili estas loĝantaj birdoj endemiaj de Bahamoj, kio nomigas la specion.

Ĝi estas tre proksime rilata al la Komuna flavgorĝulo, la Altamira parulio kaj al la Beldinga parulio, kun kiuj ĝi formas superspecion, kaj iam estis konsiderata samspecifa.

La reprodukta biotopo de la Bahama parulio estas densa seka aŭ malalta arbustaro, kutime pli seka ol la areoj uzataj de la vintranta Komuna flavgorĝulo. Ĝi konstruas tasforman neston malalte inter densa vegetaĵaro aŭ ĉe arbostumpo; la ino demetas du ovojn. Kiel ĉe aliaj flavgorĝuloj, ĝi manĝas malalte inter vegetaĵaro kaj manĝas insektojn kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn.

La Bahama parulio estas 15 cm longa kun granda beko. Maskla plenkreskulo de la nomiga raso G. r. rostrata, troviĝanta en la insuloj Andros kaj Novprovidenco havas olivecverdecan dorson kaj ĉefe flavajn subajn partojn, iom pli palajn en ventro. Li havas nigran vizaĝomaskon kaj grizan frunton. La ino estas simila, sed ne havas nigran maskon kaj havas grizan kronon; ŝi povas havi pli blankan ventron.

Estas du aliaj subspecioj; maskla plenkreskulo de G. r. tanneri, troviĝanta en Granda Bahamo, Granda Abako kaj asociaj insuloj, havas flavan nuancon je la frunta zono, kaj G. r. coryi de Eleŭterinsulo kaj Katinsulo havas ĉefe flavan frunton.

La Bahama parulio povas esti distingebla el la vintranta Komuna flavgorĝulo pro sia pli granda grando, pli fortika beko kaj pli malrapidaj pristudataj movoj. Maskloj aldone havas pli etendajn flavajn subajn partojn, pli grandan vizaĝomaskon etende al la nuko, kaj ĉe coryi la distingan flavan frunton. Inoj havas grizan nuancon kape kiun ne havas la Komuna flavgorĝulo.

La kanto de la Bahama parulio estas laŭta ŭiĉeti ŭiĉeti ŭiĉeti ŭiĉ, simila al tiu de la Komuna flavgorĝulo. La alvoko estas pli milda jip ol tiu de la Komuna flavgorĝulo.

Tiu neotropika specio estas tre malabunda, kaj estas superata laŭnombre vintre fare de la migrantaj Komunaj flavgorĝuloj, sed ŝajne ne estas endanĝeritaj. La nomiga subspecio, tamen, estas ĉu tre rara aŭ eĉ jam estas formortinta el la lastaj jaroj de la 20a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

New World Warblers de Curson, Quinn kaj Beadle, ISBN 0-7136-3932-6