Longfolia pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Longfolia pino
longfoli-pina arbaro
longfoli-pina arbaro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus palustris
Mill.
Konserva statuso
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La longfolia pino (Pinus palustris), estas pino hejma en Sudorienta Usono, trovata laŭlonge de la marborda ebenaĵo ekde orienta Teksaso ĝis sudorienta Virginio, etendiĝante en nordan kaj centran Floridon [1]. La scienca nomo kiu signifas "marĉa", estas miskompreno flanke de la aŭtoro Philip Miller kiu priskribis la specion post vizito al longfoli-pinaroj kun tempa vintra inundo. La specio fakte ne tipe vegetas en marĉoj. La angla (longleaf pine) kaj la Esperanta nomoj referencas al la tipe longaj pingloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi atingas altecon de 30-35 m kaj diametron de 0,7 m. En la pasinteco estas registritaj altecoj de 47 m kaj diametroj de 1,2 m. La arboŝelo estas dika, ruĝ-bruna, kaj skvameca. La folioj estas malhele verdaj kaj pinglecaj, kaj faske triope ariĝas. Ili ofte estas torditaj kaj 20-45 cm longaj. Ĝi estas unu el la du sudorient-usonaj pinoj kun longaj pingloj, la alia estanta Eliot-pino.

La strobiloj, kaj la inaj semokonusoj kaj la masklaj polenokonusoj, estas iniciatitaj dum la kresksezono antaŭ ol la burĝonoj aperas. La polenokonusoj komencas formiĝi en siaj burĝonoj en julio, dum semokonusetoj estas formitaj dum relative mallonga tempodaŭro en aŭgusto. Polenado frue okazas la sekvantan printempon, helpe de la 3-8 cm longaj masklaj konusoj. La inaj semokonusoj maturiĝas en proksimume dudek monatojn ekde la polenado; kiam maturaj ili estas kolore flav-brunaj, 15-25 cm longaj, kaj 5-7 cm larĝaj, malfermiĝante ĝis larĝo de 12 cm, kaj havas malgrandan, sed akran, malsupreniĝ-indikantan spinon sur la mezo de ĉiu skalo. La semoj estas 7-9 mm longaj, kun flugilo de 25-40 mm.

La longfolia pino bezonas 100-150 jarojn por iĝi plenmezura kaj povas vivi ĝis aĝo de 500 jaroj. Kiam junaj, ili kreskigas longan pivotradikon, kiu kutime estas 2-3 m longa; antaŭ matureco ili havas larĝan disvastigantan flankradikosistemon kun pluraj profundaj flankradikoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Longfoli-pinaj pingloj de ekzemplero kiu havas altecon de 30 m, apud Tallahassee, Florido.
  1. angle Longleaf Pine Range Map. A Wilderness of Longleaf Pine. Alirita 2009-04-04.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de pingloarboj