Minas-Ĝerajso
| Minas-Ĝerajso Minas Gerais |
|
| moto: Libertas Quae Sera Tamen | |
| Himno: Himno de Minas Gerais | |
| Nomo de la loĝanto: mineiro | |
| Situo | |
| - Regiono | Sudorienta |
| - Limnajbaroj | Espirito-Santo, San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Bahio, Suda Mato-Groso, Gojaso, Federacia Distrikto |
| - Mezoregionoj | 12 |
| - Mikroregionoj | 66 |
| - Municipoj | 853 |
| Ĉefurbo | Belo Horizonte |
| Registaro | de 2007 ĝis 2011 |
| - Subŝtatestr(in)o | Antônio Anastasia (PSDB) |
| - Vicsubŝtatestr(in)o | Alberto Pinto Coelho (PSDB) |
| - Federaciaj Deputitoj | 53 |
| - Subŝtataj Deputitoj | 77 |
| Areo | |
| - Entute | 586.528,293 km² (4º) |
| Loĝantaro | 2009 |
| - Ĉirkaŭ | 20.033.665 loĝ. (2º) |
| - Loĝdenso | 32,73 loĝ./km² (14º) |
| Ekonomio | 2005 |
| - MEP | R$192,611 bilionoj[1] (3º) |
| - MEP per capita | R$10.012,00[1] (10º) |
| Sociaj Indikiloj | 2000 |
| - IHD | 0,800 (2005)[2] (10º) – alta |
| - Vivdaŭro | 73,8 jaroj (4º) |
| - Analfabetismo | 8,9% (12º) |
| Horzono | UTC-3 |
| Klimato | Tropika Aw/Cwa/Cwb |
| Mallongigo | BR-MG |
| Retejo | http://www.mg.gov.br/ |
Minas-Ĝerajso (portugale: Minas Gerais [minazĵeRAJZ] = ĝeneralaj minoj) estas subŝtato en la sud-oriento de Brazilo, kun 588.384 km² la kvara laŭ grandeco kaj kun 20 milionoj da loĝantoj la dua laŭ loĝateco.
Ĝia situo estas interesa, ĉar ĝi nord-okcidente limas al la Federacia Distrikto (Brazilo) kaj sud-oriente al kvar aliaj subŝtatoj, kiuj je preskaŭ egala distanco de ĉ. 100 km disigas ĝin de Atlantiko: Bahio, Espirito-Santo, Rio-de-Ĵanejrio kaj San-Paŭlio. Okcidente ĝi limas al Gojaso kaj Suda Mato-Groso.
La ĉefurbo de la subŝtato estas Belorizonto, kun ĉ. 2,2 milionoj da loĝantoj. Antaŭ ĝi estis ĉefurbo la mineja urbo Ouro Preto.
La flago de Minaso montras ruĝan triangulon kaj ĉirkaŭe la latinan devizon libertas quae sera tamen (libereco, eĉ se malfrue). Ĝi devenas de liberiga movado de 1789, gvidata de Joaquim José da Silva Xavier, nomata Tiradentes (dentotiristo). La movado estis nomita Inconfidência Mineira (minasa malfideleco) de la kolonia potenco Portugalio kaj poste mem alprenis tiun riproĉan nomon kvazaŭ honoran. La liberiĝo tiutempe malsukcesis pro perfido.
La flago, uzata de ĉirkaŭ 1930, estis oficiale adoptita je la 8-a de januaro 1963.
Esperanto en Minas Gerais [redakti]
Minas Gerais ĉiam havis tre vigla Esperanto-movadon ekde 19-a jarcento. Tie okazis multaj Esperanto-kunsidoj kaj naskiĝis multaj gravaj esperantistoj.
Tie naskiĝis Ismael Gomes Braga
Referencoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
|
||||||||||