Juiz de Fora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la urbo je junio 2018
Juiz de Fora
urbo
Aera rigardo de la centro de Juiz de Fora
Aera rigardo de la centro de Juiz de Fora
Aera rigardo de la centro de Juiz de Fora
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Brazilo
Ŝtato Minas Gerais
Regiono Zona da Mata
Fondita 31-a de majo 1850
Patrono Sankta Antono
Komunumaro Oficiala
Poŝtkodo 36000-000
Telefonkodo 32
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Bruno Siqueira
Demografio
Loĝantaro 509 125  (2006)
Loĝdenso 354,3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 46′ S, 43° 21′ U (mapo)-21.763888888889-43.35Koordinatoj: 21° 46′ S, 43° 21′ U (mapo)
Alto 470 - 998 m (INDI)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1 436,9 km² (143 690 ha)
Horzono UTC-3
Juiz de Fora (Minas-Ĝerajso)
Juiz de Fora (Minas-Ĝerajso)
DEC
Juiz de Fora
Juiz de Fora
Situo de Juiz de Fora
Juiz de Fora (Brazilo)
Juiz de Fora (Brazilo)
DEC
Juiz de Fora
Juiz de Fora
Situo de Juiz de Fora

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Juiz de Fora [+]
vdr

Juiz de Fora estas municipo de Brazilo. Ĝi situas en la subŝtato Minas-Ĝerajso, en la mezoregiono Zono de la Ĝangalo (portugale Zona da Mata) kaj en la mikroregiono Juiz de Fora (de ambaŭ ĝi estas la loĝantaro plej granda municipo), en la sudorienta regiono de Brazilo. Fine de 2022 en la komunumo vivis 540 756 loĝantoj.

Juiz de Fora tiel nomiĝas ĉar urboj kie ne estis juĝistoj propraj ricevadis eksterajn juĝistojn, indikatajn de la Portugala Reĝa Krono, kiam necese; laŭ loka onidiro, unu el tiaj juĝistoj gastiĝis en bieno de la regiono, bieno kies ĉirkaŭaĵoj vidis la fondonde la urbo "Santo Antônio do Paraibuna" (Sankta Antono de la Paraibuna), Paraibuna estas rivero trairanta la urbon, poste nomata "Juiz de Fora" (Ekstera Juĝisto), eble celante omaĝi tiun juĝiston.

Ĝi situas sudoriente en la Ŝtato Minas Gerais, ĉe la bordoj de la Rivero Paraibuna, sur la pozicio 21º45'09"S/43º21'06"W, Juiz de Fora havas ĉirkaŭ 500 mil loĝantojn, Produkton Enlandan Malnetan (PEM), laŭkape, de R$ 6.200,00 kaj ties vivespero estas unu el la plej grandaj de la lando. Ĝia vivkvalito havas reliefan nivelon en la ŝtato.

La klimato estas altaĵtropika. Ĝi estas 678 m super la maro. Kelkaj arbaraj rezervoj proksimaj al la urbareo faras ĝian klimaton signife agrabla. Oni povas atingi ĝin aŭtomobile kaj aŭtobuse, el multaj urboj (180 Km, kaj São Paulo (460 Km). Ĝia flughaveno distancas 9 km de la urbocentro.

Ene, oni povas uzi plurajn aŭtobusajn liniojn kaj taksion. La urbocentro estas ligita al la publika stacidomo per du aŭtobusaj linioj.

Estas diversaj hospitaloj kaj kliniloj, publikaj aŭ ne.

Ĝi estas tre sekura urbo. Eble unu el la plej sekuraj en la ŝtato.

La kultura vivo de Juiz de Fora estas riĉa kaj ne mankas oportunoj, kaj por simpla amuziĝo kaj por altnivelaj kulturaj spertoj. Multe da teatroj, muzikssalonoj kaj kinejoj kreas tiajn oportunojn: bonaj kaj modernajn filmoj, teatraĵoj interesaj, muzikfestivaloj, klasikaj aŭ ne, estas kutime prezentataj. Multaj eventoj, kulture riĉaj, kreas etoson de kultura diverseco, plaĉantaj al ĉiaj preferoj.

La Publika Federala Universitato (UFJF) estas Landa Grava Eduka Institucio, ekde multe donante al Brazilo artistojn, sciencistojn diversajn, kuracistojn, inĝenierojn, advokatojn, politikistojn ktp.

Turismi en Juiz de Fora kaj ĉirkaŭaĵa regiono estas spertinde.

La okupadmaniero de ĝia urbareo estis komence determinita de geografiaj karakteroj kaj historiaj faktoj: la Monto de la Imperiestro kaj la Rivero Paraibuna determinis ĝian komencan geometrion; la antikva ŝoseo Paraibuna originis la nunan Avenida Rio Branco; la ŝoseo União e Indúsria, inaŭgurita en la jaro 1861, originis parton de la nuna Avenida Getúlio Vargas. Tiuj du avenuoj, kun la Strato Espírito Santo, formas areon kie naskiĝis kaj estas urbaj ĉefaj nukleoj de povo, komerco kaj kulturo.

La urbo enhavas muzeojn, parkojn kaj belvederon, biologian rezervon, akvobaraĵon kaj ĝardenonojn; vizitataj, tiaj lokoj ne nur havigas amuztempon, sed ankaŭ sanon kaj trankvilecon.

Urbocentre oni vidas Panelon de Portinari, la fama Brazila Pentristo; estas placo kun historiaj konstruaĵoj; estas kulturdomo kaj aliaj institucioj kie oni povas kulti al la intelekto.

Belaj kaj interesaj komercaj centroj kompletigas la turisman enan promenon.

Manĝi en Juiz de Fora estas programo indega, ĉar estas multe da restoracioj, kie oni povas gustumi regionajn pladojn kaj aliajn el aliaj landpartoj.

Drinkejo kaj noktaj domoj ankaŭ partoprenas en la urba itinero.

Pluraj hoteloj, diversprezaj kaj diverslokaj, garantias la ripozon kaj sekurecon de la aktiva turisto.

Kultura Centro Bernardo Mascarenhas
Usina de Marmelos-La unua akvo-energia centralo de Suda Ameriko

Fonto: Almanako Lorenz 2009

Esperanto en Juiz de Fora[redakti | redakti fonton]

Ekde 1902, Antônio Caetano Coutinho divastigis Esperanton en tiu urbo. En 1911 okazis tie la 4-a Brazila Kongreso de Esperanto.

En la fino de 1930-aj jaroj la spiritisma centroVenâncio Café” eldonis broŝureton enhavantan rezolucion de la ĝenerala konsilio kiu ankaŭ apogas Esperanton.

En Juiz de Fora, la 4-an de majo 1940, la rektoro de la fama “Instituto Grambery”, Irineu Guimarães, antaŭ instruistoj kaj proksimume okcent lernantoj anoncas la kreadon de “Espertantista Centro Gramberiense”. Sekve li prezentis al la ĉeestantoj Ismael Gomes Braga, speciale invitita esti la oratoro de la solenaĵo, kiu estis arde aplaŭdita de la distinginda ĉeestantaro. La postnomata Esperantista Centro de Juiz de Fora, funkciis dum kelkaj jaroj ĉe la strato Santo Antônio, 110, kies grandaj instigantoj estis Cristóvão Colombo Milagres, Marcos Martins do Couto kaj Orvile Derby de Araújo Dutra.

Esperantista Grupo Granberyense – En la eldono de la septembra monato 1947, “O Granberyense”, oficiala organo de Instituto Granbery de la Metodista Eklezio, anoncis, ke sub la gvido de la sindediĉaj instruistoj Jorge Firmino de Sant’Ana kaj Isaltino da Silveira Filho, okazas Esperanto-kurso. La raportisto komentariis pri la marŝo de Esperanto kaj laŭde asertis, ke “Esperanto enhavas indan sugeston de homa solidareco, kiu estas unu el ĝiaj distingindaj avantaĝoj, krom la ebleco de la esperantistoj komunikiĝi kun personoj de iu ajn lando de la mondo sendepende de la scipovo de aliaj lingvoj. Tiel estas, ke brazilanoj, kiuj parolas nur la portugalan lingvon pere de Esperanto sukcesas korespondi kun personoj de Eŭropo, Oceanio, Azio kaj aliaj partoj de la mondo, interŝanĝante ne nur ideojn sed ankaŭ objektojn de persona uzo kaj eĉ sciencajn aparatojn ne ekzistantajn en nia merkato. Tia estas la sperto de granberiaj esperantistoj, multaj filatelistoj, kiuj plezure spertis la interŝanĝon de poŝtmarkoj krom la feliĉa oportuno havigi al si valorajn amikecojn tra la tuta mondo”.

La Esperantista Grupo Granberyense, de kiu estas prezidanto la klera Prof-ro Benjamin Colucci, diplomigis en 1948 sian unuan klason dum tre interesa solenaĵo sub la prezido de la rektoro, kiu liveris la atestojn. Per justa omaĝo al Benjamin Colucci la diplomitoj elektis lin Patrono kaj la ĉeestantoj konstatis la facilecon, kiun la intelektulo regas la lingvon kreitan de Zamenhof por la proksimiĝo de la homoj”. Sekve al la prelego de Benjamin Colucci parolis esperante ankaŭ la sindediĉaj kursgvidantoj Jorge Firmino de Sant’Anna kaj Isaltino da Silveira Filho, malgraŭ tio, ke ili gvidis la kurson, ambaŭ ricevis atestojn. Jen la listo de la diplomitoj: Victor Bastos, José Francisco Marcilio Filho, Salim Saleh, Vitório Bergo, Rosinha Saleh, Milton Luís Gerheim, Roberto Martins Viana, Diva Saleh, Orvile Derby de Araújo Dutra, Anderson Mega, Aser Ramos, Geraldo de Souza Pinto kaj Enock Galvão Tinoco.

31-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Juiz de Fora 1995.

Post laborado farita de Vinícius Werneck, en la 18-a de majo 2006 urbestro aprobis leĝon proponita de urbkonsilanto Antônio Jorge, kiu kreis la Semajno de Divastigado de Internacia Lingvo Esperanto (ĉiu tria semajno de decembro) kaj Municipa Tago de Esperanto (la 15-a de decembro).

44-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso okazis en la urbo - julio de 2009.

Hodiaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo tie.