Paraibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon rivero Paraibo.
Paraibo
portugale Paraíba

Flago de Paraibo

Blazono de Paraibo

Flago de Paraibo Blazono de Paraibo
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de Paraibo
Nomo de la loĝanto: paraibano
Situo de Paraibo
Situo de Paraibo
Situo
 - Regiono Nordorienta
 - Limnajbaroj Pernambuko, Norda Rio-Grando kaj Cearao
 - Mezoregionoj 4
 - Mikroregionoj 23
 - Municipoj 223
Ĉefurbo João Pessoa
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Ricardo Coutinho (PSB)
 - Vicŝtatestr(in)o Rômulo Gouveia (PSDB)
 - Federaciaj deputitoj 12
 - Ŝtataj deputitoj 36
Areo  
 - Entute 56 439 km² (21º)[1]
Loĝantaro 2009
 - proksimume 3 769 977 loĝ. (13º)
 - Loĝdenso 64,52 loĝ./km² (8º)
Ekonomio 2006
 - MEP R$ 19 953 193 000 (19º)
 - MEP po kapo R$ 5 507 (24º)
Sociaj indikiloj 2000
 - IHD 0,718 (2005)[2] (24º) – meza
 - Vivdaŭro 69,0 jaroj (23º)
 - Analfabetismo 23,5% (25º)
Horzono UTC-3
Klimato tropika kaj duonseka Bs'h
Mallongigo BR-PB
Retejo www.pb.gov.br
Mapo de Paraibo
Mapo de Paraibo
vdr

Paraibo estas unu el la subŝtatoj de Brazilo, lokata en la nordorienta parto de la lando, ĉe la atlantika marbordo de Sudameriko.

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Paraíba. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Paraiba], en Esperanto. Tiu nomo signifas "senutila akvo" en la tupia lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 16-a jarcento, la francoj ekhavis amikajn rilatojn kun la potigvaraj indiĝenoj en la nordorienta regiono de Brazilo. Tial la portugaloj ne facile eniris tien. En la jaro 1585, la portugalo João Tavares konstruis la fortikaĵon Sankta Filipo ĉe elfluo de la rivero Paraibo. Tiel li celis garantii la portugalan povon kontraŭ la francoj, sed nur en 1599 okazis la pacigo kun la loka indiĝena popolo. Tamen la krima metodo por atingi tia pacprocezo estis la variolo, kiu ekstermis du triono de la lokaj indiĝenoj. En 1634 la regiono estis okupita de trupoj de Nederlando, kaj nederlandanoj restis tie ĝis 1654, kiam la trupoj de André Vidal de Negreiros kaj Fernandes Vieira venkis ilin. Nur tiam la regiono eknomiĝis Paraibo (portugale Paraíba).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Paraibo estas dividita en 6 regionoj nomataj kompartimentoj: Marbordo, Piedmonto, Breĵo, Karirio, Sertano kaj Alta Sertano.

1 - Marbordo, kies ĉefurbo estas João Pessoa tre similas al ideo kiu fremduloj havas pri tropikaj regionoj: belaj plaĝoj, verd-blua maro, arbaretoj, ekzotikaj fruktoj kaj bestoj, brunhaŭtuloj kaj eĉ indiĝenoj. En ĝi oni plantas sukerkranon, ananason kaj kokoson. Kaj ankaŭ estas multaj industriaj sukerfarejoj.

2 - Piedmonto, kies ĉefurbo estas Guarabira estas inter marbordo kaj montaro Borborema. Tie estas gravaj konfliktoj inter terposedantoj kaj senteruloj kaj oni ofte vidas tendarojn de senterulojn. En ĝi oni plantas sukerkanon kaj ananason.

3 - Breĵo, kies ĉefurbo estas Areia estas super montaro Borborema. Ĝi havas milda klimato kaj, eble, estas la plejfeliĉa regiono de nordorienta Brazila kamparo. En ĝi pluvas regule, oni plantas sukerkranon, terpomon kaj maniokon krom fruktojn kaj legomojn. En ĝi estas multaj kasavfarejoj, mueliloj, brandfarejoj kaj sukerfarejoj kiuj produktas regionajn sukerojn. Ĝenerale, ĝiaj loĝantoj estas dikaj blankuloj kiuj tre ŝatas teatraĵon kaj muzikon.

4 - Karirio, kies ĉefurbo estas Campina Grande estas super montaro Borboremo, sed en okcidenta kaj seka flanko. Tie la klimato estas tre seka, sed oni sukcesas planti fazeolon, maizon kaj aliajn plantojn dum du au tri jaroj po jardeko. En Campina Grande estas tradiciaj industrioj kiel ŝufabrikoj, teksaĵfabrikoj, metalfabrikoj, ktp. La loĝantoj nomas sian urbon "labora ĉefurbo" de Paraibo, kaj, ĝenerale, la ŝtatestroj loĝas kaj laboras tie.

5 - Sertano estas tre seka regiono kiu produktas ĉefe mineralojn. Ĝia ĉefurbo estas Patos. Tie oni bredas kaj produktas fromaĵon, kaj estas malgrandeta areo akvumata kiu produktas vinberojn, de tiuj oni faras tre malbongustan dolĉegan vinon, vinbrandon kaj brazilan trinkaĵon nomitan "catuaba" (vino kun tropikaj herboj).

6 - Alto-Sertano, fine, estas ankaŭ tre seka kaj malriĉa regiono. Ĝia ĉefurbo estas Cajazeiras, en ĝi oni bredas kaj plantas ion.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Paraibo estas malgranda kaj seka ŝtato, sekve, ĝi ne havas multajn gravajn riverojn. La plej gravaj riveroj en Paraibo estas:

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Ĉe 1945 movadis en Paraibo, kanoniko Matias Freire. Estas malvigla la Esperanto-movado en la urboj João Pessoa, Campina Grande, Pocinhos kaj Camalaú. En Campina Grande, foje, ĉirkaŭ 1985, estis 800 komencantoj kaj oni vidas multajn homojn flue parolante surstrate kaj en kafejoj. Oni provis fondi Esperanto Asocio de Paraibo, kies unua prezidanto estis Roberto da Silva Ribeiro, sed hodiaŭe ĝi ne plu funkcias.

Du subŝtatestroj de Paraibo parolis Esperanton: José Américo de Almeida kaj Ronaldo Cunha Lima.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.