Norda Rio-Grando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Norda Rio-Grando
Rio Grande do Norte
Flago de Norda Rio-Grando
Blazono de Norda Rio-Grando
(Flago) (Blazono)
Himno: Himno de Norda Rio-Grando
Nomo de la loĝanto: Potiguar/Norte-riograndense
Situo de Norda Rio-Grando
Situo
 - Regiono Nordorienta
 - Limnajbaroj Paraibo kaj Cearao
 - Mezoregionoj 4
 - Mikroregionoj 19
 - Municipoj 167
Ĉefurbo Natalo
Registaro de 2007 ĝis 2011
 - Subŝtatestr(in)o Wilma de FARIA (PSB)
 - Vicsubŝtatestr(in)o Iberê FERREIRA (PSB)
 - Federaciaj Deputitoj 8
 - Subŝtataj Deputitoj 24
Areo  
 - Entute 52.796,791 km² (22º)
Loĝantaro 2008
 - Ĉirkaŭ 3.106.430 loĝ. (18º)
 - Loĝdenso 51,98 loĝ./km² (10º)
Ekonomio 2006
 - MEP R$20.557.263 (18º)
 - MEP per capita R$6.754 (18º)
Sociaj Indikiloj 2000
 - IHD 0,738 (2005)[1] (21º) – meza
 - Vivdaŭro 69,8 jaroj (20º)
 - Analfabetismo 20,9[2]% (23º)
Horzono UTC-3
Klimato Tropika BSh, As
Mallongigo BR-RN
Retejo www.rn.gov.br
Mapo de Norda Rio-Grando
v  d  r
Information icon.svg

Norda Rio-Grando estas subŝtato en la nordorienta ekstremo de Nordorienta regiono de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas Natalo.

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Rio Grande do Norte ("Norda Granda Rivero"), kies proksima prononco en Esperanto estas hiu grandi du norti (hiu granĝi du norĉi, en aliaj regionoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post disdonacado de la Heredaj Provincoj de Brazilo, en 1535, la tiam nomata Rio-Grando estis donacita de la reĝo Johano la 3-a al João de Barros. La koloniado frakasis kaj la francoj ekregis la regionon ĝis 1598, kiam la portugaloj, gviditaj de Manuel de Mascarenhas Homem kaj Jerônimo de Albuquerque, iniciatis konstruadon de la Fortikaĵo Reis Magos por garantii posedon de la teritorio.

Tiu dua portugala regado daŭris ĝis 1634, kiam la fortikaĵo Reis Magos transiĝis al posedo de nederlandanoj, kiuj estis elpelitaj nur en 1654. En tiu periodo, ĉiuj arkivoj, dokumentoj kaj protokoloj de la portugala registaro estis detruitaj. Tio ĝis hodiaŭ malfaciligas rekonstruon de la historio de tiu epoko.

En 1701, post regado de la estraro de Provinco Baía de Todos os Santos, la Norda Rio-Grando fariĝis regata de Provinco Pernambuco. En 1817, la senpatra provinco kuniĝis al la Pernambuka Revolucio, establinte en la urbo Natalo ties provizora estrarejo. Pro frakaso de la ribelado, ĝi rekuniĝis al la Regno kiel provinco en 1822. En 1889, pro respublikigo, ĝi plu transiĝis al subŝtato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Norda Rio-Grando okupas areon grandan je 52.796,791 km². Norde kaj oriente, ĝi havas limojn kun la Atlantika Oceano; sude, kun Paraibo; okcidente, kun Cearao. Ĝi estas la brazila subŝtato plej proksima al Afriko.

Granda parto de ĝiaj limoj estas marbordaj, kio famigas ĝin pri ĝiaj plaĝoj kaj dunoj. Ĝia aero estas, laŭ NASA, la plej pura en Sud-Ameriko.

Du klimatoj plimultas: malseka tropika, en la orienta regiono, kaj duonseka tropika, en la cetera (plej vasta) regiono de la areo. Rimarkindas, ke malsame ol en aliaj brazilaj nordorientaj subŝtatoj (Paraibo, Pernambuko, Alagoaso, Serĝipo kaj Bahio), en Norda Rio-Grando la interregiono nomata agreste ne estas tre elstara. La ĉefa kialo por tio estas, ke en tiuj ŝtatoj estas la Borborema Altebenaĵo, kiu estas etendita paralele al la orienta marbordo kaj apartigas la sekan regionon de la malseka; tiu altebenaĵo enestas la ŝtaton en nur malmultaj kilometroj.

La duonsekan regionon signigas ne nur la maloftaj pluvoj, sed ankaŭ la pluva nereguleco; ofte pasas jaroj kun neniom aŭ tre malmulte da pluvo. La plejmulto de la interno de la ŝtato estas parto de la Seka Poligono (areo speciale atentata de la federacia registaro).

Ĝia teritorio estas plejparte malalta kaj ebena; pli ol 80% de ĝia areo estas sub 300m.

Mossoró, Apodi, Assu, Piranhas, Potengi, Trairi, Jundiaí, Jacu, Seridó kaj Curimataú estas la ĉefaj riveroj.

Ĝiaj plej multe enloĝataj urboj estas: Natalo, Mossoró, Parnamirim, Caicó kaj Ceará-Mirim.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Natalo, ĉefurbo de Norda Rio-Grando.

Dum la plejmulto de sia historio, la ekonomio Norda Rio-Grando dependis de sukerkankulturo kaj brutbredo. Tamen, en la 1980aj jaroj, konstatiĝis, ke ĝi havas grandan potencon por turismo. De tiam, multe da mono estas elspezata en konstruon de ferihoteloj por turistoj kaj en riparon de kolonitempaj konstruaĵoj en la ĉefaj urboj.

Ĝia ekonomio nuntempe ampleksiĝas. Je mineralekspluato, ĝia produktado estas ĉefe de petrolo (dua plej granda produktanto de Brazilo) kaj kuirsalo. Je agrobredado, elstaras salikokbredo, akvuma fruktokulturo (ananaso, banano, melono kaj kokoso, inter aliaj) kaj tradicia brutbredo. Rimarkindas, ke ĉirkaŭ 70% de la melonoj produktataj en Brazilo estas nord-rio-grandaj. Je industrio, elstaras la teksaĵa fabrikaro kaj la tergas- kaj petrol-procedejoj de Petrobrás.

Esperanto en Norda Rio-Grando[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la ekzisto de Potigvara Esperanto-Asocio, estis nur izolitaj esperantistoj. Estas informo, ke Liga Artístico-Operária de Natal” gvidis Esperanto-kurson en la jaro 1926, la instruisto estis S-ro Jerônimo dos Santos. Krom tiu samideano ni havas informon pri la ekzisto de aliaj esperantistoj: João Pereira de Siqueira, en Natal; Jorge Cruz, en Macau; Estevão Alves, en Macaíba; D-ro Sebastião Maltez Fernandes, en Caraúbas; D-ro Gentil Fernandes, en Areia Branca; kaj Targino Soares, en Mossoró, kie estis fondita la unua Esperanto-grupo en la Subŝtato, laŭ notoj de S-ro Moacir da Silva Cunha.

Plaĝo de Ponta Negra, Natalo.

En 1940 Moacir Silva Cunha, ĵurnalisto kaj vojaĝkomizo de “Laboratório Raul Leite”, translokiĝis al Natal. Iun tagon, hazarde, Octavio Vianna Peixoto legis la ĵurnalonO Estandarte”, kiu aperigis du artikolojn, unu lia kaj alian skribita de Silva Cunha. Informita ke li estas esperantisto kaj dezirante kontakti lin, Vianna Peixoto sendis bileton gratulante lin pro lia artikolo. La respondo venis en Esperanto kaj Peixoto komprenis nenion. Kelkajn tagojn poste Peixoto vizitis Cunha, en lia apartamento en la hotelo “América”, kie mi vidis, je la unua fojo, veran Esperanto-bibliotekon enhavanta verkojn eldonitaj en pluraj landoj. Tiun saman tagon ili projektis la fondon de Esperanto-grupo, kaj per la helpo de José de Alcântara Barbosa kaj la ĵurnalisto Luiz Mario Alves, ili sukcesis informojn ĉe Brazila Esperanto-Ligo kaj orientado de la samideanoj Hermes Pitta, el Salvador kaj Maria do Socorro Monteiro, el Garanhuns.

Tiamaniere, la 28-an de Septembro 1940, en la sidejo de Asocio de Instruistoj de Natal, kaj la ĉeesto de pluraj aŭtoritatuloj civilaj, militistaj kaj ekleziaj; instruistoj; ĵurnalistoj; kaj granda nombro da personoj, estis fondita Esperanta Asocio de Rio Grande do Norte. Prezidis la solenaĵon verkisto Luiz da Câmara Cascudo, kiu deklaris fondita la asocion kaj sinsekve, per aklamo, estis elektita la jena estraro: Prezidanto, Moacir da Silva Cunha; Ĝenerala Sekretario, Luiz M. Alves; 1-a Sekretario, Arlindo Castor de Lima; 2-a Sekretario, José de Alcântara Barbosa; Kasisto, A. Calmon Costa; Bibliotekistino, Prof-ino Edite Câmara; Direktoro de la Departemento de Propagando kaj Kulturo, Raul Lemos. Estis elektitaj kiel honoraj membroj: la verkisto Luiz da Câmara Cascudo, D-ro Alberto Couto Fernandes kaj Prof. Ismael Gomes Braga.

En 1945 Jerônimo dos Santos (el Natalo) kaj Targino Soares el Mossoró representis la subŝtato en 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Flago[redakti | redakti fonton]

La flago estis agnoskata en la 3-a de decembro 1957, surbaze je desegno de Luís da Câmara Cascudo. En la centro do la flago estas la ŝtata ŝildo, kiu estis agnoskata en la 1-a de julio 1909.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. http://tribunadonorte.com.br/noticias/88530.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]