10-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La deka Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Rio-de-Ĵanejro de la 14-a ĝis la 22-a de aprilo 1945.

La Alta Patrono de la kongreso estis Getúlio Vargas, prezidento de Brazilo; kaj la prezidanto de la kongreso kaj de la organiza komitato estis ambasadoro José Carlos de Macedo Soares; aliaj membroj estis: 1-a vicprezidanto, d-ro Carlos Augusto Guimarães Domingues; 2-a vicprezidanto, Antônio Caetano Coutinho; 3-a vicprezidanto, Aristóteles Juvenal de Faria Alvim; 4-a vicprezidanto, Aquiles Lando Carmo; ĝenerala sekretario, Ismael Gomes Braga; 1-a sekretario, Mário Ritter Nunes; 2-a sekretario, Alcindo Brito; 3-a sekretario, Oswaldo Leite de Moraes; 4-a sekretario, Lacyr Schettino; direktoro de la laboroj, João Batista de Melo e Souza.

la palaco Itamarati

Okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La solena malfermo okazis je la tria horo posttagmeze de la 14-a de aprilo 1945 en la luksa salono de la palaco Itamarati. La salono estis riĉe ornamita per naturaj floroj kaj S-ro José Roberto Macedo Soares, provizore fremdafera ministro, prezentis siajn deziresprimojn al la kongreso kaj invitis ties prezidanton, Ambasadoro José Carlos de Macedo Soares, por preni la prezidantecon de la kongreso.

Unue la muzikistaro ludis la Nacian Himnon; sinsekve, laŭ invito de la prezidanto, eksidis ĉe la honora tablo la sinjoroj: Komandanto Alexandrino de Alencar, reprezentanto de la prezidanto de Brazilo; d-ro Tadeu Skrowronski, ministro de Pollando; S-ro José Luiz de Araújo Neto, reprezentanto de la registaro de Amazonio; d-ro Aristeu Seixas, reperezentanto de la registaro de San-Paŭlio; la reprezentanto de la ministro pri edukado; monsinjoro Gastão Guimarães Neves, reprezentanto de la ĉefepiskopo de Rio-de-Ĵanejro; d-ro Raul Leitão da Cunha, rektoro de la Brazila Universitato; d-ro Maurício Coelho de Souza, reprezentanto de la subŝtato Parao; monsinjoro João Barros Uchoa, reprezentanto de la episkopo de Niterói; leŭtenanto Luís de Castro, reprezentanto de la fajrobrigado; d-ro E. Cícero de Faria, reprezentanto de brazila Teozofia Societo kaj Brazila Instituto; s-ro Rocha Garcia, reprezentanto de Brazila Spiritisma Federacio; inĝeniero Alberto Couto Fernandes, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo; kaj S-ro Ismael Gomes Braga, ĝenerala sekretario de la Kongreso.

La programo de la kongreso estis tre riĉa: esperanta teatraĵo, meso en la ĉefpreĝejo, vizito al la Beletra Akademio de Rio de Janeiro, tagmanĝo kun la urbestro en la grandega restoracio de Praia Vermelha (kvartalo), prezentado de filmoj, akcepto de la kongresanoj ĉe la Kristana Asocio de Junuloj, tagmanĝo en la Hotelo Quitandinha en la montara urbo Petrópolis, vespermanĝo en kasino Urca, vizito al Esperanto-Asocio de Rio de Janeiro.

Du memorigaj poŝtmarkoj estis eldonitaj de la Departemento de Poŝta Telegrafo omaĝe al la kongreso.

Aliĝis al la 10-a BKE kvincent naŭdek du (592) homoj. La delegitoj de la organiza komitato el la subŝtatoj kaj urboj estis: Amazonas, S-ro Sebastião Augusto; Pará, S-ro Francisco Falcão; Maranhão, S-ro Francisco de Sales Montelo; Ceará, D-ro Hildeberto Valente Ramos; Rio Grande do Norte, Prof-o Jerônimo dos Santos; Mossoró, S-ro Targino Soares; Paraíba, Kanoniko Matias Freire; Pernambuco, F-ino Artemísia V. de Araújo; Alagoas, S-ro Paulino Santiago; Sergipe, S-ro José Cruz; Bahia, D-ro Jaddo Couto Maciel; Espírito Santo, D-ro Artur Lourenço de Araújo Primo; Niterói, D-ro Mário Ritter Nunes; Petrópolis, S-ro Aquiles Lando Carmo; São Paulo, S-ro Oswaldo Leite de Moraes; Santos, Prof-o Lauro Jorge de Oliveira; Santa Catarina, S-ro Giovanni P. Faraco; Rio Grande do Sul, D-ro Benjamim Camozato; Belo Horizonte, Inĝeniero Aristóteles Juvenal de Faria Alvim; Juiz de Fora, Kapitano Jorge Firmino de Santana; Cuiabá, S-ro Keller Farina; Campo Grande, S-ro Heitor V. C. Faria.

Solena ferma kunsido okazis en la honorsalono de la Ministrejo Pri Eksterlandaj Aferoj, vespere de la 22-a de aprilo 1945, sub la prezidanteco de la ministro pri edukado. La ĉefan paroladon faris prof-ro Lourenço Filho, direktoro de la Nacia Instituto de Pedagogiaj Studoj.