28-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

28-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Anápolis, julie 1992.

Oni decidis starigi monumenton en grava placo de la urbo. Por tio oni konsultis la skulptiston José Rodrigues Loures, kiu post la klarigo pri la lingvo Esperanto simpatiis al la ideo kaj promesis postuli malpli ol la normala prezo de la laboro. Tiel la 12-an de julio 1992 ĝi estis inaŭgurita sur la placo “31 de Julho” kun la ĉeesto de centoj da homoj, inkluzive la prezidanto de la Urbodomo kaj la sekretario pri kulturo. En la okazo la filozofo Evaldo Pauli faris belan kaj entuziasman paroladon.

Inter la eventoj indas mencii la meson en Esperanto celebratan de pastro José Nogueira Machado, helpata de Euclides Carneiro da Silva kaj la prelegon de s-ano Alberto Flores ĉe la spiritisma domo “Vicente de Paulo”. La lasta tago estis destinita al ekskursoj.

En la Arta Vespero, pro manko de Esperanto-kantistoj, nur la koruso de “Empresa de Correios e Telégrafos” kantis, ne esperante, folklorajn kanzonojn.