53-a Brazila Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo pri la evento kaj la Esperanta flago ĉe la Memorejo de Kuritibo

La 53-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Kuritibo, Paranao inter 31-a de majo kaj 3-a de junio 2018. Samtempe kaj samloke okazis la 38-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso. La ĉefa temo por diskutoj estis "Esperanto: kapabligo por instruado, esploro kaj etendiĝo".

La kongreso okazis en la kampuso de la universitato UNINTER, kaj kelkaj programeroj okazis en la najbara kulturcentro Memorejo de Kuritibo (Memorial de Curitiba). Dum la kongreso estis Esperanto-KER-ekzameno,[1] ekskursoj[2] kaj kurado en la parko Tingui.[3]

Entute, 240 homoj partoprenis, kaj 40 el ili estis gejunuloj de la Brazila Esperantista Junulara Organizo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]