Esperanto-movado en Minas-Ĝerajso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-movado en Minas Gerais estas tre frua kaj ĉiam vigla.

Frua Periodo[redakti | redakti fonton]

Eble, unua esperantisto en Minas Gerais estis Francisko Valdomiro Lorenz kiu tie dungiĝis en l' orminejoj de Mariana kaj Morro Velho en 1893. En aprilo 1898 Antônio Caetano Coutinho enlistiĝas spontanee en la vico de Esperanto-movado, nur je dek-unu jaroj post la eldono de la unua libro; enskribita en la Adresaro de D-ro Zamenhof sub la numero 4.576. Tiun epokon li loĝis en Sete Lagoas. Caetano Coutinho plena de entuziasmo, laŭ letero sendita de li al Artur Azevedo, petis informojn pri la fondiĝo de “Société pour la propagation de L´Esperanto en France” anoncita en la kolumno gvidita de iu ĵurnalisto en Rio de Janeiro. La franca societo jam kalkulis je multaj adeptoj en pluraj landoj, inter kiuj Brazilo. En Sete Lagoas, Caetano Coutinho daŭrigis sian ardan pioniran taskon pri la disvastigo de la nova ideo. Jam en la 25-a de aŭgusto 1901 la fama brazila poeto, Olavo Bilac, en la ĵurnaloGazeta de Notícias” skribas la jenon: (...) eĉ ĉi tie ni jam havas multajn esperantistojn inter kiuj menciindas unue Caetano Coutinho, de Sete Lagoas, kiu estas fervora propagandisto de la lingvo internacia.

En Sete Lagoas, Matozinhos kaj Juiz de Fora, Caetano Coutinho ofte disdonadas kajeretojn de esperantista propagando. En 1902 la almanako de memoraĵoj Portugal-Brazila aperigas mallongan klarigan noton pri la strukturo de la lingvo, subskribita de Caetano Coutinho, kiu finas tiamaniere: plej bonvole mi transdonos al ĉiuj interesatoj informojn pri la admirinda lingvo de D-ro Zamenhof.

Okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, estis elektita lingvistika komisiono sub la prezido de D-ro Zamenhof, kaj inter proksimume sesdek elstaraj esperantistoj, meritplene estis invitita reprezenti Brazilon, Caetano Coutinho.

Dua periodo (1907 – 1938)[redakti | redakti fonton]

Nur en 20-a jarcento aperiĝis unua organizita esperanto-grupo: Esperantista Klubo, en Belo Horizonte, en la 13-a de aprilo 1907; post tio, dum tridek-unu jaroj ne estas registro pri iu ajn elstara evento movada en la subŝtata ĉefurbo, ĝis kiam en 1938Rádio Sociedade de Minas PRC-7" de Belo Horizonte, disradias programon sub la titolo “Momento de Esperanto”, per kiu komenciĝas la tria aŭ nuntempa periodo de la Minasa Movado.

Krom en la ĉefurbo ekaperis kluboj en pluraj urboj de la subŝtato. En majo 1910 fondiĝis esperanto-klubo en Cataguases kaj “Uberaba Stelo” en Uberaba.

En 1913 Caetano Coutinho eldonas serion da artikoloj pri Esperanto en la ĵurnalo “O Correio de Araxá”.

En Belo Horizonte Esperanto estis disvastigita preskaŭ sole de José Felipe de Azeredo Coutinho ekde lia alveno en tiu ĉi ĉefurbo en 1910. Li propagandis unue inter la klasoj de la latina lingvo, muziko kaj itala lingvo, kiujn li subtenis ĉe la privata kolegio Azeredo. Oni denove fondis, la 17-an de julio 1927, esperantista klubo en ĉefurbo, kiu prenis la allogan nomon Montara Esperanto-Klubo.

Ismael Gomes Braga ekde 1914 fariĝis unu el la plej grandaj disvastigantoj de Esperanto de nordo al sudo de la subŝtanto. Tiutempe Ismael loĝis en la urbo Teixeira.

Dank’al la klopodoj de Aldemar de Andrade Câmara kaj Geraldo Pádua, Majoro de la Armeo kaj estrarano de Brazila Esperanto-Klubo, fondiĝas, la 26-an de majo 1930, ĉe la honora salono de la minasa komerca fakultato, Junulara Esperantista Societo, kies protokolo-libron subskribis dudek-kvin ĉeestantoj. La unua estraro estis la jena: Prezidanto: Geraldo Pádua; Vicprezidanto: Milton Dias; Sekretario: Levi Coelho da Rocha Filho; Kasisto: Aldemar de Andrade Câmara; Bibliotekisto: Argemiro Leite.

Postvenas kunsidoj kaj la ĵurnalisto Newton Prates, direktoro de la ĵurnalo “Estado de Minas” invitas ilin subteni kolumnon pri Esperanto en tiu matena gazeto.

Tri jaroj poste la Centra Studenta Direktorio, de la minasa universitato, malfermas siajn pordojn por Esperanto-kurso; tiu apogo etendiĝis dum pluraj jaroj.

Tamen, spite al la bonegaj rezultoj, Montara Esperanto-Klubo kaj Junulara Esperantista Societo malaperis. Post ilia malapero E-Movado en Belo Horizonte stagnis.

Wilson Veado estis unua minasa esperantisto disvastigi Esperanton per radistacio. Studento, advokato, juĝisto, Wilson Veado neniam forlasis Esperanton. Per la apogo de D-ro Couto Fernandes, la 6-an de Marto 1938, per la mikrofono de “PRC-7 Sociedade Rádio Mineira de Belo Horizonte”, li komencas, dimanĉe, dekkvinminutan, unufoje semajnan programon, cele al propagando pri ĉio, kio rilatas al Esperanto.

Post kiam malaperis Montara Esperanto-Klubo kaj Junulara Esperantista Societo oni ne plu aŭdis paroli pri Esperanto; tiel la ekapero de la radio-programo “Momento de Esperanto” fariĝis historia fakto, deirpunkto al la tria periodo de Esperanto-Movado en Minas Gerais.

Tria Periodo[redakti | redakti fonton]

La tria periodo estas la plej longa kaj kredeble la plej grava; en ĝi oni konstatas ne nur pli grandan atenton de la ŝtataj aŭtoritatuloj, sed ankaŭ pli da apogo de privataj kaj publikaj institucioj, krom la aprobo de pli granda nombro da saĝuloj al Esperanto-Movado.

Tiu ĉi tria periodo estis tre fekunda ne nur en Belo Horizonte sed en pluraj aliaj urboj de la Subŝtato. Tiel en Uberaba funkcias Esperanto-Kurso ĉe la kolegio “Souza Novaes” sub la gvido de la veterana esperantisto Alceu de Souza Novaes. En Ubá, Ismael Gomes Braga aperigas artikolojn en pluraj gazetoj. En Januária, Antônio Rabelo de Souza igas intensan propagandon. En Juiz de Fora, la spiritisma centro “Venâncio Café” eldonas broŝureton enhavantan rezolucion de la ĝenerala konsilio kiu ankaŭ apogas Esperanton. En Belo Horizonte, la juna studento Clodovino de Carvalho Júnior igas entuziasman esperantan propagandon ĉe “Baptista Kolegio”, kie li studas. En Araguari, je la fino de 1938, Otílio Neves fariĝis delegito de Internacia Esperantista Ligo, kaj en 1939 fondiĝas Esperantista Grupo de Araguari, kies unua estraro estas: Prezidanto: Álvaro Teixeira; Vicprezidanto: Patrocínio Valverde de Moraes; 1-a Sekretario: Antônio Severino Coelho; 2-a Sekretario: Alfeu de Medeiros; Kasisto: Otacílio Novaes. Dum la vizito li igis prelegon pri Esperanto kaj Zamenhof; je la fino de la parolado, Cícero Pereira, konata edukisto de la ĉefurbo, sugestis la fondon de societo cele la propagandon de Esperanto kaj tiel, la 20-an de januaro de la sama jaro estis fondita la esperantista grupo “Humberto de Campos”. Reveninte al Ubá, Ismael Gomes Braga daŭrigas la disvastigadon de Esperanto per la lokaj gazetoj “Cidade de Ubá”, “Jornal do Povo” kaj “Gazeta do Povo”.

En Belo Horizonte, Aristóteles Juvenal de Faria Alvim entuziasme gvidas Esperanto-kurson ĉe “União Espírita Mineira” (Minasa Spiritisma Unuiĝo) kaj Wilson Veado daŭre aperigas abundajn noticojn en ĉiuj gazetoj de la ĉefurbo kaj pere de radistaciojMineira” kaj “Inconfidência”.

En Carangola, fondiĝas, la 2-an de aprilo 1940, la esperantista grupo “Carangola”, en kiu Braz Cosenza gvidas E-kurson.

En Juiz de Fora, la 4-an de majo 1940, la rektoro de la fama “Instituto Grambery”, Irineu Guimarães, antaŭ instruistoj kaj proksimume okcent lernantoj anoncas la kreadon de “Espertantista Centro Gramberiense”. Sekve li prezentis al la ĉeestantoj Ismael Gomes Braga, speciale invitita esti la oratoro de la solenaĵo, kiu estis arde aplaŭdita de la distinginda ĉeestantaro.

En São Sebastião do Paraíso, 12-a de aŭgusto 1940 fondiĝis Esperanto-Grupo Karlo Bourlet, kies unua estraro estis: Prezidanto: S-ro Nestor Lacerda; Vicprezidanto: S-ro Vicente de Paula Araújo; 1-a Sekretario: S-ro Luís Anacleto Silos; 2-a Sekretario: S-ro Nelson Lacerda; 1-a Kasisto: S-ro Walter Braghini; 2-a Kasisto: S-ro Alaor Ribeiro; Bibliotekisto: S-ro Antônio Roque Martins; Konsilantoj: S-roj Píndora de Carvalho, Ely de Lins kaj Osvaldo Gaspar.

En Belo Horizonte de la 14-a ĝis la 21-a de julio 1940, omaĝe al la centjariĝo de la poŝtmarko, realiĝis la 1-a Regiona Filatela Ekspozicio, organizita de la Filatela Societo de Minas Gerais, dum kiu oni uzis verdan stampilon enhavanta la skribaĵon: 1840–1940 Jarcento de la Poŝtmarko - Filatela Ekspozicio - Minas Gerais - Brazilo. En la supera maldekstra ângulo oni vidas verdan stelon. En la sama jaro oni spektis, en Belo Horizonte, la filmon “Road to Singapura” (Vojo al Singapuro) en kiu rolis la famaj usonaj aktoroj Bing Crosby, Bob Hope kaj Dorothy Lamour. En tiu filmo ducent figurantoj kantas muzikon kun teksto en Esperanto.

Komence de la jaro 1941 estas granda disvastigo de Esperanto en pluraj urboj de la Subŝtato Minas Gerais, tiel en Juiz de Fora fondiĝis la esperanta grupo “Abel Gomes”, kies E-kurson gvidis la klera, entuziasma kaj sindediĉa esperantisto Jorge Firmino de Sant’Ana. Ĝia unua estraro estis: Prezidanto: Armindo Cunha; Vicprezidanto: Celina Machado; 1-a Sekretario: Josino Gomes; 2-a Sekretario: Braz Ítalo Pagano; Kasisto: Manoel Gonçalves Ramos; Bibliotekisto: Kruger Matos; Domzorganto: Rosaura Mateus.

En Carangola, fraŭlino Cedilha Neto, 1-a Sekretariino de la Esperanto-grupo, daŭrigas siajn aktivecojn favore al la elvolviĝado de Esperanto en ĉi tiu prospera minasa urbo.

En São Sebastião do Paraíso, la loka Esperanto-grupo daŭrigas aktive la disvastigon de Esperanto sub la gvido de samideano Luís Anacleto Silos, kiu per la gazeto “O Liberal” alparolas la aferon je la plej variaj aspektoj. La 3-an de februaro de la sama jaro samideano Luís Anacleto Silos translokiĝis al Belo Horizonte, kie li daŭre laboras kun arda entuziasmo de idealista junulo.

En São Manoel fondiĝas la esperantista grupo de la urbo, kies unua estraro estis: Prezidanto: Roldão de Moraes Segundo; 1-a Sekretario: Antônio Soares Ramos; 2-a Sekretario: Boanerges Vieira Folly; Kasisto: Reclínio Pires Teixeira.

En Belo Horizonte, la 4-an de majo 1941, la tiama studento Wilson Veado, kune kun kolegoj de la Jura Fakultato kaj de aliaj superaj lernejoj de Minas Gerais, fondas “Tutamerika Klubo de Universitata Interŝanĝo” cele kulturajn rilatojn de amikeco inter studentoj de superaj kursoj en ĉiuj landoj de Ameriko, uzante Esperanton kiel oficialan lingvon. Oni elstaras, ke la klubo subtenis kulturan interŝanĝon inter studentoj individue, kaj inter universitataj centroj de la tri Amerikoj.

Unua Esperantista Semajno de Belo Horizonte – omaĝo de la urbaj esperantistoj por memorigi plian datrevenon de la forpaso de D-ro Zamenhof, iniciato de Aristóteles Juvenal de Faria Alvim, kun la plej entuziasma akcepto de ĉiuj esperantistoj de la minasa ĉefurbo. La evento, de la 22-a ĝis la 26-a de aprilo 1941, okazis en la Minasa Societo pri Agrikulturo kaj la lokaj gazetoj amplekse anoncis ĉion, kio okazis dum la tuta semajno de la grava evento.

La 14-an de decembro 1941, alvokitaj pere de la tuta gazetaro de la ĉefurbo, kunsidis la esperantistoj de Belo Horizonte en sidejo de Minasa Societo pri Agrikulturo, celante la reaperigon de la mortinta Montara Esperanto-Klubo, kies asembleo elektis la jenan estraron: Honora Prezidanto: Alberto Couto Fernandes; Prezidanto: Aristóteles Juvenal de Faria Alvim; Vicprezidanto: Luís de Azeredo Coutinho; 1-a Sekretario: Wilson Veado; 2-a Sekretario: Luís Anacleto Silos; Kasisto: Ozanan Gomes; Bibliotekistino: Maria José de Azeredo Pena.

De tiam, Belo Horizonte komencis kalkuki je du esperantaj societoj, Esperanta Grupo Humberto de Campos kaj Montara Esperanto-Klubo.

La sekvantan tagon, en la sama loko de la asembleo, kiu reativigis Montaran Esperanto-Klubon, estis solene memorigita la naskiĝtago de D-ro Zamenhof.

En 1945 okazis du gravaj eventoj en Belo Horizonte: la “Dua Esperantista Semajno” kaj starigo de la radio-programo “Brazila Kroniko”, ambaŭ rezultis de intensa preparado de la popolo, intelektuloj, ŝtataj instancoj kaj de la gazetaro, kio ebligis tre favoran etoson al ĉiuj E-aktivecoj.

Kadre de la “Dua Esperantista Semajno”, por festi la 86-an naskiĝtagon de D-ro Zamenhof, la 15-an de decembro 1945, la esperantistoj de Belo Horizonte organizis tre interesan programon, kiu okazis ĉe la nobla salono de “Institituto de Blinduloj Sankta Rafaelo”; ĉeestis la eventon krom granda nombro da personoj de la belhorizonta socio ankaŭ ŝtataj reprezentantoj. La programo konsistis el vizito al radistacio “Inconfidência” cele al rigardo de speciala elsendo, ero de tiu grava kultura evento. La gazetoj de la ĉefurbo aperigis abunde informojn pri la okazaĵo.

En 1946, pro la sukceso dela antaŭa jaro, la esperantistoj de Belo Horizonte decidis okazigi la “Zamenhofan Semajnon”, kiu komenciĝis la 8-an de Decembro ĉe la “Minasa Spiritisma Unuiĝo” kaj finiĝis la 15-an de Decembro ĉe la “Minasa Societo pri Agrikulturo”. Tiam, pluraj prelegantoj tuŝis temojn de ĝenerala intereso pri la Esperanto-Movado.

En la urbo Barbacena, fraŭlino Yolanda de Araújo Costa ekde 1946 aperigas diversajn priesperantajn verkojn per la gazeto “Cidade de Barbacena”. La 15-an de decembro 1946 fondiĝas “Uberlândia Esperanto-Klubo”, kies statuto sciigas, ke ĉiu membro de la klubo estas samtempe membro de Brazila Esperanto-Ligo.

La 1-a Minasa Konvencio de Esperanto, sendube la plej grava evento de la jaro 1947, en Belo Horizonte, rezultis de propono farita de la delegito de Internacia Ligo de Esperanto, nuntempe Universala Esperanto-Asocio, ankaŭ delegito de Brazila Esperanto-Asocio, Wilson Veado, kaj realigita okaze de la memoriga festo de kvindekjariĝo de la urbo. La propono estis bonakceptita kaj estis elektita la jena organiza komisiono: Prezidanto: Aristóteles Juvenal de Faria Alvim; Vicprezidanto: Luís de Azeredo Coutinho; Ĝenerala Sekretario: Wilson Veado; 1-a Sekretario: Onésimo Faria; 2-a Sekretario: José de Barros Moreira; 1-a Kasisto: Oscar Coelho dos Santos; 2-a Kasisto: Josefina Schembri.

La evento estis fruktodona; oni sukcesis inkludi la konvencion kadre de la festo de la kvindekjariĝo de la urbo, krome estis eldonita la albumoUrbo Belo Horizonte” pere de IBGE (Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko) en Esperanto.

Ĉeestis la konvencion esperantistoj el pluraj lokoj de la lando, inter ili citindas João Batista de Melo Souza, Mario Ritter Nunes, speciala komisiito de IBGE, Benjamin Colucci kaj Jorge Firmino de Sant’Ana. La ĉefurba gazetaro raportis pri la evento.

La konvencio estis malfermita la 26-an de novembro kaj je la naŭa matene de la sekvanta tago la kunvenantoj ĉeestis inaŭguron de bela promenejo, “Placo Esperanto”, komplezo de la tiama urbestro João Franzon de Lima, kiu disponigis aŭtobusojn al la kunvenantoj.

La 29-an de Novembro, la subŝtatestro Milton Campos akceptis la kunvenantojn en speciala aŭdienco ĉe la nobla salono de la “Palaco de la Libereco”. Solena fermo okazis je la oka vespere de la 29-a de Novembro 1947; tiuokaze uzis la parolon Mario Ritter Nunes, Luís de Azeredo Coutinho, Colombo Etienne Arreluy, Aristóteles Juvenal de Faria Alvim, João Viana, Benedito Colucci, Jorge Firmino de Sant’Ana kaj Cícero Pereira.

Wilson Veado, redaktoro de la ĵurnalo “Estado de Minas”, prezentis kortuŝan omaĝon al la memoro de la ĵurnalisto Ari Teodolino, unu el la pioniroj de E-Movado en Belo Horizonte. Fine, kiel oficiala oratoro, en la nomo de Gregoriano Canedo, Ĝenerala Direktoro de “Diários Associados”, prelegis Pedro Arnaldo Fulgêncio, Ŝtata Sekretario, kiu konsideris Esperanton kiel altvaloran elementon por la proksimiĝo inter la homoj.

En 1948 ĉiuj klopodoj de la minasaj esperantistoj koncentriĝis en la preparoj por la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazonta la sekvantan jaron en Belo Horizonte.

Du rimarkindaj aferoj okazis en la jaro 1949 al la Esperanto-Movado de Minas Gerais; la unua estis la transformiĝo de “Esperanto-Klubo Azeredo Coutinho” en “Minasa Esperanto-Societo” kaj la dua estis la 12-a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu ricevis plenan apogon de la subŝtatestro de la Ŝtato, Milton Campos, kaj de la urbestro de Belo Horizonte, Otacílio Negrão de Lima.

La unua estraro de “Minasa Esperanto-Societo”, elektita la 24-an de Februaro 1949, estis: Prezidanto: D-ro Carlos Resende; Ĝenerala Sekretario: S-ro Manoel Rodrigues de Carvalho; 1-a Sekretario: S-ro Pery de Castro; 2-a Sekretario: S-ro Waldir Rolim; Kasisto: S-ro Wander Manoel Moreira.


Ĉar ne eblis inaŭguri statuon omaĝe al la kreinto de Esperanto okaze de la 12-a BKE, kion oni intencis ekde la 1-a Minasa Konvencio de Esperanto, fine, la 15-an de Decembro 1950 oni sukcesis igi unu el la grandaj aspiroj de la minasaj esperantistoj: ĝi estas la unua omaĝo, kiu memorigas la unuan esperantiston de la mondo en Sudameriko kaj Belo Horizonte tre orgojlas pri tio.

La 15-an de marto 1951 enposteniĝis la nova estraro de Minasa Esperanto-Societo, kies membroj estis: Prezidanto: Carlos Resende; Ĝenerala Sekretario: Aldino de Freitas; 1-a Sekretario: Irene Sandra Pereira de Andrade; 2-a Sekretario: José C. E. Jaude; Kasisto: Paulo Ribeiro de Almeida.

Dum la tuta jaro 1951 Minasa Esperanto-Societo sin dediĉas al la instruado de Esperanto, ĉefe per la Cseh-Metodo. La 14-an de julio, memorige al la 64-a datreveno de la apero de la unua libro, diplomiĝis tridek-tri lernantoj.

En 1952, dank’al klopodoj de Carlos Resende kaj Luís Azeredo Coutinho, oni sukcesis la enkondukon de Esperanto kiel devigan lernobjekton instruatan dumla feria kurso, nur por instruistoj, subtenata de Minasa Sekretariejo pri Edukado de Minas Gerais. Por gvidi la Esperanto-kurson restis en Belo Horizonte, dum unu monato, Prof-o J. B. de Melo Souza.

Ekeldoniĝas “Esperanto Triumfanta”, oficiala organo de Minasa Esperanto-Societo, sub la gvido de sindediĉaj esperantistoj inter kiuj elstaras, pro lia granda amo al Esperanto, samideano Allan Kardec Afonso Costa.

Por la periodo 19531954 estis elektita la jena estraro de Minasa E-Societo: Prezidanto: D-ro Carlos Resende; Ĝenerala Sekretario: S-ro Aldino de Freitas; 1-a Sekretario: S-ro Allan Kardec Afonso Costa; 2-a Sekretario: S-ino Ligia Agrícola Nogueira; Kasisto: S-ro J. Caram Elias.

Tiel bonaŭgura estas la kresko de Minasa Esperanto-Societo, ke ĝia estraro decidis lui alian ĉambron en la strato Timbiras, 611 - 2-a etaĝo, domturo de la sindikato de bankoficistoj, kie instaliĝis la sekretariejo kaj Esperanto-kursoj. Oni aĉetis meblojn kaj la societo gajnis belan pianon, donaco de S-ino Sarah Lemos Kubistchek, edzino de la tiama subŝtatestro, Juscelino Kubistchek de Oliveira. La sindikato disponigis sian ampleksan festsalonon por realigo de la solenaĵoj.

La 18-an de Marto 1954 la Subŝtatestro, Juscelino Kubistchek de Oliveira, sankciis la leĝon 1079, kiu agnoskas Minasan Esperanto-Societon kiel societon de publika utileco. En la sama jaro Luís de Azeredo Coutinho, Carlos Domingues kaj Miguel Timponi estis indikitaj fariĝi komitatanoj de UEA, ne nur dank’al ties meritoj kiel sindonemaj esperantistoj sed pro la fakto, ke ĉi tiun jaron Brazilo sukcesis anigi pli ol du mil membrojn, kun granda partopreno de Minas Gerais.

Pri la aktivecoj de la Movado en 1955 oni havas registron nur de la preparaj laboroj cele al la “Dua Minasa Konvencio”, okazonta la postan jaron. Post tio la movado rapide malvigliĝis kaj preskaŭ ne estis agadoj ĝis 1970-aj jaroj

Kvara Periodo[redakti | redakti fonton]

De la 9-a ĝis la 11-a de Decembro 1977 okazis en Belo Horizonte la Unua Konvencio de la Delegitoj de UEA, sub la gvido de la tiama ĝenerala brazila delegito, Giuseppe Grattapaglia. Partoprenis en la evento: Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Brazila Konsilantaro de Esperanto, Esperanta Instituto pri Edukado kaj la Departemento de Esperanto de Minasa Spiritisma Unuiĝo.

En 1986, D-ro Hélio Fontoura Aderne fondis malgrandan Esperanto-muzeon per materialo kolektita de li veninta el 13 landoj kaj 21 brazilaj subŝtatoj.

Dum la tuta jaro 1993 funkciis en la ŝtata lernejo Barão de Macaúbas, kun la apogo de la Sekretariejo pri Edukado, Esperanto-kurson sub la gvido de Alberto Luiz M. Chueiri.

La 10-an de decembro 1995 Disvastiga Esperanto-Grupo, sub la gvido de Alberto M. Chueiri, liveris diplomon al 16 lernantoj de la baza kaj daŭriga kursoj.

En 1996, dudek unu lernantoj ricevis atestilojn de la baza kurso de Esperanto, liveritaj de Minasa Spritisma Unuiĝo. La notico aperis en la ĵurnalo “O Espírita Mineiro” (La Minasa Spiritisto).

En la sama jaro Disvastiga E-Grupo okazigis feston honore al la naskiĝdato de D-ro Zamenhof.

En la kvartalo “Venda Nova” D-ro Hélio Fontoura Aderne okazigis de la 13-a ĝis la 18-a de decembro 1998 esperantan ekspozicion omaĝe al Esperanto-Tago.

La 4-a Simpozio de Esperanto de Minas Gerais okazis la 22-an de Aprilo 2000.

En 2003 tie okazis la 38-a Brazila Kongreso de Esperanto en Belo Horizonte.