Gajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oak Gall.jpg

Gajlo estas ŝvelaĵo pro nenormala kresko de planta histo, kaŭzita de parazitoj, ekz. akaroj, vespoj, fungoj, bakterioj. La gajloinsekto estas unu el la insektoj, kiuj kaŭzas gajlon (cinipo, afido, filoksero). En ĝi kreskas la larvo de la insekto kaj protektas la larvon dum ties evoluo.

Multaj enhavas tanacidon kiel ekz. iuj kverkogajloj.

Gajlato estas la salo de gajlata acido (C6H2(OH)3-COOH

Krongajlo estas plantmalsano, karakterizita per disvolviĝo de kancerosimilaj ŝvelaĵoj, gajloj aŭ tumoroj, kiuj estas produktitaj de bakterio (Agrobacteriom tumefaciens)