Tokoa tukano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tokoa tukano
Tokoa tukano
Tokoa tukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Ramphastos
Specio: R. toco'
Ramphastos toco
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Tokoa tukano (Ramphastos toco) estas la plej granda kaj eble la plej konata specio de la familio de tukanoj tio estas grandaj kaj koloraj birdoj el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉe Birdworld, Surrey, Anglio.

La Tokoa tukano havas rimarkindegan plumaron kun ĉefe nigra korpo, blankaj gorĝo, supra brusto kaj supravostaj kovriloj, kaj ruĝaj subvostaj kovriloj. Ĉirkaŭokule estas blua nuda haŭtaĵo, ĉirkaŭita de alia zono de nuda, oranĝa haŭto. Tamen la plej elstara eco estas la granda beko, kiu estas flavoranĝa kaj pli ruĝoranĝa en suba makzelo kaj supra bordo, kun nigra bazo pli larĝa en suba makzelo kaj granda nigra punktomakulo ambaŭflanke en pinto de suba makzelo. La beko ŝajnas peza, sed kiel ĉe aliaj tukanoj ĝi estas relative malpeza ĉar la interno estas malplena. La lango estas preskaŭ tiom longa kiom la beko kaj tre ebena. Kun totala longo de 55-65 cm, inklude la bekon kiu longas preskaŭ 20 cm, kaj pezo de 500-860 g, ĝi estas la plej granda specio de tukano kaj la plej granda membro de la ordo de Pegoformaj.[1] La mezaveraĝa Tokoa tukano pezas 700 g.[2] Maskloj estas pli grandaj ol inoj, sed pri tio alia ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas pli senkoloraj kaj mallongbekaj ol plenkreskuloj. La voĉo konsistas el grakado, ofte ripetita ĉiujn kelkajn sekundojn. Krome rattling call kaj laŭta bekofrapado.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Junulo de Tokoa tukano.

Ili loĝas en norda kaj orienta Bolivio, pli malproksima sudorienta Peruo, norda Argentino, orienta kaj centra Paragvajo, orienta kaj suda Brazilo (eksklude suda Suda Rio-Grando, la sekajn regionojn de Caatinga kaj la marbordajn regionojn inter Cearao kaj Rio-de-Ĵanejrio). Aliaj disaj populacioj loĝas laŭlonge de malsupra Amazono (Marajó okcidenten proksimume ĝis la Rivero Madeira), en norda Brazilo en Rorajmo, kaj marbordaj regionoj de Gujanoj. Ili eniras la Amazonon nur en relative malfermaj areoj (ekz. laŭlonge de riveraj verdaj koridoroj). La specio estas loĝanta, sed povas okazi lokaj movoj.

Vivejo kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en duonmalfermaj biotopoj tra granda parto de centra kaj orienta Sudameriko. Ĝi estas komuna allogaĵo en zooj. Ĝi estas, malkiel aliaj membroj de la genro Ramphastos, baze nearbarema specio. Ĝi troviĝas en ampleksa gamo de duonmalfermaj vivejoj kiaj malfermaj arbaroj, savano kaj aliaj malfermaj biotopoj kun disaj arboj, cerado, plantejoj, arbarbordoj kaj eĉ arboĝardenoj. Ili estas ĉefe specio de malaltaj teroj, sed ankaŭ ĝis 1750 m ĉe Andoj en Bolivio. Ĉar ili preferas malfermajn vivejojn, ili ŝajne profitas la ampleksan senarbarigon de tropika Sudameriko. Ili havas grandan teritorion kaj escepte en la plej malproksimaj regionoj, ili estas sufiĉe komunaj. Ĝi estis do konsiderata kiel Malplej Zorgiga de BirdLife International. Ĝi estas facile vidata en Pantanalo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tokoa tukano ĉe Londona Zoo.

La Tokoa tukano manĝas fruktojn (ekz. figojn kaj pasifruktojn) uzante sian bekon por pluki ilin el arboj, sed ankaŭ insektojn kaj idojn kaj ovojn de birdoj. Oni scias, ke ili kaptas kaj manĝas etajn plenkreskajn birdojn kiuj estas en kaptiveco. La longa beko estas utila por atingi aĵojn kiuj estus tro for alimaniere. Ili estas utilaj ankaŭ por deŝeligi frukton kaj defendi din el predantoj.[3] Ili estas vidataj tipe en paroj aŭ eetaj grupoj. Dumfluge ili ŝanĝas el rapida flugilfrapado de relative mallongaj, rondoformaj flugiloj al glitado. Nestumado estas sezona, sed tempo diferenciĝas inter regionoj. La nesto estas tipelokita alte en arbo kaj konsistas el kavaĵo, almenaŭ parto el kiu estas elfosata de la propraj gepatroj. Oni informis ankaŭ pri nestumado en truoj en terbordoj kaj teraj termitejoj. Ties reprodukta ciklo estas jara. La ino kutime demetas 2 al 4 ovojn post nur kelkaj tagoj post pariĝado. La ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj kaj eloviĝo okazas post 17-18 tagoj. Tiuj birdoj estas tre emaj protekti sin kaj siajn idojn.

Birdobredado[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa specio estas foje havita en kaptiveco, sed ili bezonas altan fruktodieton kaj estas tre sensivaj al la hemokromatozo (ferstoka malsano). Estas pliiĝanta projekto por plialtigi la malpliiĝantan kaptivan populacion de la Tokoa tukano en Asocio de Zooj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tokoa tukano (Ramphastos toco)
  2. http://www.treknature.com/gallery/North_America/United_States/photo35812.htm
  3. KidsBiology.com - Ramphastos toco
  • BirdLife International (2004). Ramphastos toco. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Malpli zorgiga.
  • Gilbert, A. (2002). Toco Toucan (Ramphastos toco). Pp. 270-271 in: del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eds (2002). Handbook of Birds of the World. Vol. 7. Jacamars to Woodpeckers. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-37-7
  • Restall, R., Rodner, C. & Lentino, M. (2006). Birds of Northern South America - An Identification Guide. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-7242-0
  • Short, L. & Horne, J. (2001). Toucans, Barbets and Honeyguides. Oxford University Press, London. ISBN 0-19-854666-1
  • Sick, H. (1993). Birds of Brazil - A Natural History. Princeton University Press, West Sussex. ISBN 0-691-08569-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bibliografio de retaj artikoloj pri la Tokoa tukano, Ramphastos toco toco.