Bongusta eŭterpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bongusta eŭterpo
Palmera palmito Parque nacional Iguazú.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantae
Klaso: Liliopsida
Ordo: Arecales
Familio: Arecaceae
Genro: Euterpe
Specio: E. edulis
Euterpe edulis
(Martius, 1824)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Bongusta eŭterpoJusaro (Euterpe edulis) estas brazila palmo endemia de la atlantika arbaro. Ĝia trunko atingas ĝis 20 m ene la arbaro kaj ĝiaj fruktoj estas manĝaĵo al pluraj bestoj, kiel Ramfastoj, Jakuoj, Jakutingoj, Pekaroj, Sciuroj, Turdoj, ktp, kiuj dissemigas la palman specion tra la arbaro.

Tradicie la kuirita eno de la Jusara trunko (palmomedolo) estas fajna manĝaĵo al la arbaraj popoloj. Nune ĝi estas ankaŭ serĉata en manĝejoj en Brazilaj urbegoj. Tamen la dehakado de Bongusta euterpo estas aktuale malpermesita en Brazilo, ĝia konsumo eblas ankoraŭ pere de la kaŝkomerco. La konsumo de jusara palmomedolo minacas nun la Bongustan euterpon kaj la bestojn kiujn rilatas al ĝi, kiel la Blankakrona jakutingo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

LORENZI, H. Palmeiras brasileiras e exóticas cultivadas. Instituto Plantarum, 2004

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio