Jakutingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jakutingo
Jakutingo
Jakutingo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Pipile
Specio: P. jacutinga
Pipile jacutinga
(Spix, 1825)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blankakrona jakutingo, Nigrafrunta jakutingo aŭ simple Jakutingo (Pipile jacutingaAburria jacutinga) estas nomo de sudamerika birdo endemia de la Atlantikaj arbaroj. La Blankakrona jakutingo alpartenas al la genro Pipileo kaj al la familio de la Kracedoj (jakuoj, ĉaĉalakoj kaj mutuoj) kaj vivas nur en la sud-orienta parto de Brazilo. Antaŭe ĝi vivis ekde Bahio (brazila subŝtato) ĝis apudaj areoj de Argentino kaj Paragvajo, sed nun, ĉar ĝia vivejo estis tro malgrandigita de la homo krom ĉasado, la Blankakrona jakutingo estas minacata specio. Cetere la detruado de la Atlantikaj arbaroj, alia minaco al tiu neotropisa birdo estas la dehakado de Bongusta eŭterpo (Euterpe edulis) farita de la homo. La fruktoj de tiu palmospecio estas la precipa manĝaĵo de la Blankakronaj jakutingoj.

Temas pri granda birdo, ĉirkaŭ 63–75 cm longa, kaj simila laŭ ĝenerala aspekto al svelta meleagro kun fajna kolo kaj malgranda kapo. Pipile jacutinga estas ĉefe nigra kun blueca brilo; ĝi havas rimarkindan blankaj flugilmakulon kiu montras 3 klarajn seriojn de fajnaj nigraj punktoj. La granda kresto estas blankeca, kaj ĝi havas ruĝan gorĝosakon kun malhelblua al nigreca makulo ĉe la frunto. Ties nuda blankeca ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj nigraj vizaĝo kaj frunto estas unikaj en sia genro. La kruroj kaj la piedoj estas ruĝaj.

Neniu alia jakutingo troviĝas en ties teritorio, kvankam la Blankamaska jakutingo (Pipile cumanensis grayi) alproksimiĝas al ĝi en Paragvajo. Tiu birdo havas palbluecajn pendantajn bridojn, pli malgrandan flugillmakulon, kaj tute nuda blanka vizaĝo kaj ankaŭ blanka frunto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĵusa studo baze sur analizoj de ADN, ostologio kaj biogeografio venis al konkludo ke la kvar specioj de la genro Pipile estu klasifikaj en la genro Aburria.[1] Tamen, tiuj konkludoj ne estis ankoraŭ akceptitaj de la American Ornithologists Union,[2] nek de la Taksonomio de Clements.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grau, E. T., Pereira, S. L., Silveira, L. F., Höfling, E. & Wanjtal, A. (2005): Molecular phylogenetics and biogeography of Neotropical piping guans (Aves: Galliformes): Pipile Bonaparte, 1856 is synonym of Aburria Reichenbach, 1853. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 637-645. COI:doi:10.1016/j.ympev.2004.12.004 PDF fulltext
  2. Remsen, J. V., Jr., Cadena, C. D., Jaramillo, A., Nores, M., Pacheco, J. F., Robbins, M. B., Schulenberg, T. S., Stiles, F. G., Stotz, D. F. & Zimmer, K. J.. Versio 21a Oktobro 2007. A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union.. Arkivita el la originalo je 2013-06-21. Alirita 2014-01-07.
  3. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]