Frajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rana frajo

Frajo estas ovaro de diversaj animaloj, ekz. fiŝoj kaj ranoj.

Ĝi evoluas en la inseksaj animaloj (femaloj), en la ovario el praovoloj (oogonium), dum kvarparta oogenezo. Tio daŭras en fiŝoj ĉe kontinenta klimato 12 monatojn, ĉe junbestoj ĝis la unua reproduktiĝo.

Strukturo de frajo

  • ekstera ŝelmembrano
  • interna ŝelmembrano
  • vitelo (nutra rezervo de ovo)
  • ovolo (ovoĉelo)

La frajo fekundiĝas per spermatozoo (spermatocito), penetranta inter la du ŝelmembranojn tra la ĝermopordo (mikropile). Tra la ekstera membrano difuziĝas akvo inter la du membranojn kaj estiĝas t.n. ekstervitela areo tre ŝveliĝanta. La ŝveliĝo karakterizas la speciojn, 3-30obla. La frajoformo estas ĝenerale globa aŭ kokovoforma, sed ĉe kelkaj maraj fiŝospecioj ĝi estas kvadrata.

Salma frajo en japana bazaro

La ŝveliĝinta frajo grandas ĉe ornamfiŝoj 0,2 mm, karpo 1,5–2 mm, truto 4–6 mm. La frajo de kelkaj specioj ŝvebas (herbokarpo (Ctenopharyngodon idella), glavbramo (Pelecus cultratus), sed ĉe la plimulto ties ekstera membrano sekrecias gluaĵon, kiu adherigas la frajon al la grundo (al ŝtono, herbo) (ekz. karpo, siluro, sandro).

Vidu ankaŭ: kaviaro

Frajo de ekino

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]