Petromizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Petromizo
Lampreys.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: PetromyzontidaHyperoartia
Ordo: Petromyzontiformes
Familioj

Geotriidae
Mordaciidae
Petromyzontidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Flussneunauge.jpg
Buŝa aperturo de mara petromizo kun evidentaj dentoj kaj lango.

Petromizo estas genro de primitivaj vertebruloj el la familio de petromizedoj (Petromyzonidae), ordo de rondbuŝuloj, klaso de senmakzeluloj, kun okuloj kaj 7 paroj da brankaj truoj.

La genro entenas 22 speciojn, kiuj vivas apud marbordoj kaj en la dolĉaj akvoj krom Afriko ĉie en moderaj zonoj de la mondo. Ili estas angiloformaj, senskvamaj bestoj, kiuj longas de 15 cm ĝis 100 cm.

Ilia okulo estas bone evoluinta, ili havas 1–2 dorsonaĝilojn, vostonaĝilon, nazaperturon kaposupre, 7 parojn da brankaj truoj ambaŭ korpoflanke. Ili ne havas ostojn, makzelojn kaj parajn naĝilojn. La interna skeleto de la petromizo estas kartilaga; la buŝo estas ronda suĉaperturo, la dentoj estas kornodentoj.

La petromizoj komence estas dolĉakvaj larvoj en la ŝlimo (ammocoetes). Tiutempe ili estas sendentaj, kun rudimentaj okuloj, kaj nutras sin per mikroorganismoj. Ili plenkreskas post kelkaj jaroj kaj migras en la maron por komenci la parazitan vivon. Ili buŝadheras al fiŝoj kaj nutras sin per sango kaj histoj de la gastiganto .

Ili plimultiĝas en dolĉaj akvoj, konstruas neston, demetas frajon kaj mortas.

Ekzistas kelkaj specioj, kiuj restas en dolĉa akvo, ekzemple subspecio Petromyzon marinus dorsatus kaj specio Lampetra planeri. Tiu lasta ne parazitas en seksmatura aĝo, nur multiĝas kaj mortas.

La danuba petromizo (Eudontomyzon mariae) estas protektata besto en Hungario, ĝi vivas en alfluantoj de la Danubo.

Oni malkovris fine de oktobro 2006 ŝtoniĝintajn restaĵojn de petromizo en Sud-Afriko. La restaĵoj aĝas 360 milionojn da jaroj kaj tre similas la nunan formon de la petromizo.