Eta grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malgranda grebo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda grebo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Tachybaptus
Specio: T. ruficollis
Tachybaptus ruficollis
(Pallas, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivareo de Malgranda grebo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi
Vivareo de Malgranda grebo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Vivareo de Malgranda grebo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Malgranda grebo (Tachybaptus ruficollis, iam Podiceps ruficollis) estas la plej malgranda birdo el inter la Podicipedoj en Eŭropo, nome nur 23 al 29 cm longa. Ĝi estas ankaŭ la ununura grebo de Eŭropo kiu povas regule dufoje ovodemeti jare.[1] Ĝi troviĝas komune en malfermaj akvejoj ĉe plej partoj de siaj teritorioj. Tiu familio, kvankam kunhavas kun la Anasedoj la akva medio, diferencas ĉar tiuj havas membranecajn piedojn, dum greboj lobecajn fingrojn.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Ilustraĵo
    Plenkreskulo
    Nereprodukta plumaro

    Ĝi havas mallongan kolon, bulecan korpon kun malantaŭa parto ŝveba kiel kvasto de pudrilo[2]; ĝia beko estas rekta, nigreca kun blanka pintopunkto kaj pli mallonga ol tiu de la aliaj greboj. En ĝia somera plumaro la plenkreskulo estas nekonfuzebla kaj preskaŭ nigerca ĉefe en mentono: la krono estas nigreca, la dorso estas malhelbruna, la ventro blanketa, la vangoj, gorĝo kaj antaŭa kolo estas tre rimarkindaj kaj ruĝece kaŝtanbrunaj, dum la mentono estas pli malhela. La bazo de la beko estas helflava, kaj tiu makulo klare diferencas de la malhela koloro de la kapo, eĉ de malproksime videblas kiel blanka makuleto en nigra birdeto. La okulo estas malhelbruna. Ne estas blanko en flugiloj. La kruroj estas grizaj el bluecaj al verdecaj.

    La vintra plumaro de la Malgranda grebo estas pli pala kaj helgriza kun pli malhelaj dorso kaj krono: la gorĝo estas iome blanka, la kolo flaveta, la subvostaj plumoj estas malpure blankecaj. La subbeka makulo ne tiom kontrastas kaj estas nur blankeca punktomakulo.[3] Ne videblas la kontrastoj inter nigra, griza kaj blanko de la OrelgreboNigrakola grebo.[4]

    La kapa flanko de la idoj estas strieca kaj tre bunte blanka kun klare markitaj nigraj strioj nome du vertikalaj el kiuj unu tra la nuko kaj alia tra la kolflanko, alia tra la krono kaj pli svaga areo ĉirkaŭokule. La beko estas flava kun blanka fina duono kaj nigra ringo antaŭfina; la beko nigriĝos nur por plenkreskaĝo. La lanugo estas griza, pli malhela dorse.[3]

    La junulo perdas la fortan vizaĝan striecon, sed havas helgrizan vangon kie videblas ties restoj, nome malhela strio el la komisuro kaj alia malantaŭokule. La kolo jam ruĝeciĝas.

    Ne estas seksa duformismo en tiu ĉi specio, escepte kelkaj mezuroj ĉefe ĉe la beko, kaj pro tio malfacilas distingi ilin en naturo. Temas pri malgranda akvobirdo 21 al 29 cm longa kun enverguro de 40 al 45 cm, por pezo varia de 100 al 275 g (averaĝe 200 g). La aliaj gravaj karakteroj biometriaj estas faldita flugilo de 93 al 104 mm, beko de 18 al 21 mm (masklo) aŭ de 16 al 18 mm (ino) kaj tarso de 34 al 39 mm[5].

    Ĝi flugas sube, rapide; dum la flugado ne multe vidiĝas la blanka koloro de la flugoplumoj.

    Ĝia voĉo estas laŭta, henosimila, ofte etendita; malofte „vit-vit” foje akcele al altatona "ibibibibi..." foje korusa. Tiu voĉo aŭdeblas dum la reprodukta sezono (marto al fino de julio), sed tiu birdospecio estas silentema vintre, kvankam povas produkti voĉon dum sunecaj agrablaj tagoj.

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    T. r. capensis kun du junuloj en Naturrezervejo Kriŝna, Andra-Pradeŝo, Barato.
    T. r. capensis en nereprodukta plumato, plumaranĝe postbane en lageto de Hinda lotuso (Nelumbo nucifera) en Hajderabado, Barato.
    Malgrandaj greboj kunnaĝantaj en lago Singanallur, Koimbatore, Tamil Nadu, Barato.

    Estas naŭ nun agnoskitaj subspecioj de Malgranda grebo, separataj ĉefe pro la grando kaj koloraro.[6]

    • T. r. ruficollis troviĝas el Eŭropo kaj okcidenta Rusio sude al Nordafriko.[7]
    • T. r. iraquensis troviĝas en sudorienta Irako kaj sudokcidenta Irano.[7]
    • T. r. capensis troviĝas en Sub-Sahara Afriko, Madagaskaro, Srilanko, kaj la Hindan subkontinento, etende oriente al Birmo.[7]
    • T. r. poggei troviĝas el sudorienta al nordorienta Azio, Hainano, Tajvano, Japanio, kaj sudaj Kuriloj.[7]
    • T. r. philippensis troviĝas en nordaj Filipinoj.[7]
    • T. r. cotobato troviĝas en Mindanao.[7]
    • T. r. tricolor troviĝas el Sulaveso al Novgvineo kaj Malgrandaj Sundoj.[7]
    • T. r. volcanorum troviĝas el Javo al Timoro.[7]
    • T. r. collaris troviĝas el nordorienta Novgvineo al Bougainville.[7]

    Distribuado[redakti | redakti fonton]

    Tiu specio ŝatas la lagojn, akvorezervujojn, forfermiĝintan fluejon, riverojn, nefluajn akvejojn. Ĝi nestas ĉe riverfaŭkoj aŭ sur lagoj. For de la reprodukta sezono ili malfte videblas surtere.

    Ĝi reproduktiĝas en malgrandaj kolonioj en tre dense vegetaĵaraj areoj de nesalakvaj lagoj tra suda kaj okcidenta Eŭropo, multe de suda duono de Azio suden al Novgvineo, kaj plej el subsahara Afriko. Plej birdoj moviĝas la pli malfermaj aŭ marbordaj areoj vintre, sed ĝi estas migranta nur en tiuj partoj de siaj teritorioj kie la akvo frostas. For de la reprodukta sezono, ĝi moviĝas al pli malfermaj akvejoj, foje eĉ aperante marborde en malgrandaj golfetoj.[8]

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Flugo[redakti | redakti fonton]

    La Malgranda grebo estas timema birdo, ĝi ofte naĝas inter la densa vegetaĵaro. Ĝi pli rapide ekflugas ol la aliaj greboj. Ĝi estas pli adaptita al naĝo ol al flugo aŭ almenaŭ al ekflugo ĉar ili bezonas kuri surakve 15 al 30 m fugilfrapante por povi ekflugi. Tiu birdospecio rare estas observata dumfluge kvankam ĝi povas flugi rapide kaj traveturi grandajn distancojn dum migrado. Post minimuma danĝereblo, ili plonĝas por reaperi iom for aŭ kaŝiĝas ruze inter la alta vegetaĵaro de la akvobordoj. Ili flugas kutime tre malalte, foje akvotuŝe. Ili havas tiam sian kolon etende kaj siajn krurojn iom malaltaj. Male al aliaj greboj, ili ne montras dumfluge blankan spegulon, nek antaŭe nek malantaŭe de flugiloj[9].

    La Malgranda grebo estas lertega naĝanto kaj plonĝanto kaj persekutas siajn predojn nome fiŝojn kaj akvajn senvertebruloj subakve. Ĝi uzas la vegetaĵaron ruze kiel kaŝejo.

    Manĝo[redakti | redakti fonton]

    La larvo de plekoptero, kutime konsumita de la Malgranda grebo

    Male al aliaj specioj de greboj kiuj estas esence fiŝomanĝantoj, la Malgranda grebo estas ĉefe insektomanĝulo kun dieto komponita ĉefe de larvoj kaj de plenkreskuloj de akvaj insektoj (libeloj, efemeroj, plekopteroj, friganoj, ditiskoj, girinoj) aŭ neakvaj (muŝoj, skaraboj). Ili konsumas ankaŭ malgrandajn krustulojn (isopodoj kaj salikoketoj) kaj moluskoj (limneoj, fiseoj, planorboj kaj bitinioj) same kiel amfibioj (ĉefe ranidoj, sed ankaŭ malgrandaj ranojtrituroj) kaj fiŝetoj kies grando estas plej ofte inter 5 kaj 7 cm kaj ne superas 11 cm (gobioj, junuloj de la genro Cyprinus kiaj karpoj, bramoj, skardinioj, perkoj ktp). Tiu dieto permesas ĝin setliĝi ĉe malgrandaj akvejoj kiuj ne povas enhavi grandajn fiŝojn.

    La stomako de tiu specio enhavas foje vegetalan materialon, probable englutitaj erare. Ili enhavas ankaŭ kelkajn plumojn, sed ili ne bezonas ilin tiom kiom la plej grandaj greboj pli strikte fiŝomanĝantoj.

    Ili kaptas siajn predojn per plonĝo dum 10 al 25 sekundoj (maksimume 33 s, nur 8 plonĝoj inter 25 kaj 33 s el 240 tempomezuritaj) al 1 ĝis 2 m de profundo (maksimume 6,3 m). Ili povas ankaŭ naĝi havante la kolon kaj la kapon subakve por kapti predojn per bekopluko kiuj estas ripoze surface aŭ sur flosantaj vegetaloj. Male al la Nigrakola grebo, la Malgranda grebo venas surface antaŭ engluti siajn predojn[10].

    Ili manĝas ofte asocie kun aliaj specioj (Madagaskara grebo kaj Ruĝa grebo en Madagaskaro[11]) aŭ profite movojn de predojn okazigitajn de aliaj manĝantaj specioj. Tiu kunmanĝa stilo estis observata en Eŭropo, ĉefe en Francio ĉe la Muta cigno kaj ĉe la Knaranaso[12], kaj en Madagaskaro ĉe la Blankanuka anaso, la Blankvizaĝa arbanaso, la Afrika nananaso kaj la Ruĝbeka kreko.[11]

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Malgranda grebo ovokovanta

    La paroj, ŝajne monogamaj, formiĝas aŭtune kaj vintre en la grupoj. Tiele ili ĝenerale estas jam formitaj je la alveno de la birdoj al la reproduktaj lokoj. La paro tuje limigas teritorion, kiu estos uzata por la pariĝadaj ceremonioj, la kopulacio, la manĝo, la instalado de la nesto kaj la izozorgado. Por la pariĝadaj ceremonioj, la masklo ŝvelas sian plumaron, frapas la akvon per sia beko, plonĝas kaj plaŭdas ĉirkaŭ si per siaj kruroj, foje imitata de sia partnero[1]. Foje, li ankaŭ forĵetas sian kapon surdorse. De tempo al tempo, li prezentas kelkaj vegetalerojn kiel omaĝa al sia ino. Poste, la du birdoj plonĝas kaj elakviĝas tute kune elsendante trilojn.

    Kiel ĉiuj greboj, ili nestumas akvoborde, ĉar ties kruroj estas tre malantaŭe kaj ili ne povas bone piediri. La flosanta nesto estas konstituata de akvaj vegetaloj, algoj, herbetoj kaj eroj de junkoj aŭ kanoj pli malpli malkomponitaj, kroĉe al submerĝitaj vegetaloj. La nesto estas konstruita de ambaŭ parteneroj. La ino demetas ekde aprilo (foje de la fina marto) al julio kutime 4 al 7 ovojn (en moderklimataj regionoj, sed 2 al 4 en Madagaskaro) kiuj estas blankecaj tre brilaj (averaĝe: 35 al 37 × 26 mm; maksimume: 33 al 43 × 24 al 28 mm; pezo: 14 al 16 g) kiu malheliĝos kontakte kun vegetaloj malkomponiĝantaj[1]. La kovado komencas antaŭ la fino de la ovodemetado. La ovoj estos kouvataj de ambaŭ gepatroj dum 20 al 23 tagoj (foje ĝis 27). Dum la vicoŝanĝoj ambaŭ gepatroj alportas ofte novan nestomaterialon nome akvaj vegetauloj. Kiam la plenkreskulo foriras el la nesto ĝi kutime zorge kaŝas la ovojn per algoj. Tio evitas trovon fare de predantoj.[13]

    ido
    Tachybaptus ruficollis - MHNT

    La elnestiĝo de la nidifugaj idoj okazas tuj post eloviĝo kaj la idoj sekvas la gepatrojn akven kaj povas naĝi tuj poste; ili estas ofte portataj surdorse de la naĝantaj plenkreskuloj,[14] kaj foje donas al ili plumetojn por ke la idoj protektu siajn stomakojn kontraŭ la skvamojn de manĝotaj fiŝetoj. Kaj maskloj kaj inoj okupiĝas pri la nutrado de la idoj. La junuloj iĝas memzorgaj post unu monato kaj duono.

    Male al aliaj greboj, la Malgranda grebo plu uzas sian neston post la eloviĝo por ripozi kaj plivarmigi siajn idojn[1]. Ne raras dua ovodemetado aŭ anstataŭa ovodemetado, kiu povas okazi ĝis komenco de la monato de aŭgusto. Tiam la masklo zorgas sola pri la junuloj de la unua demetado.

    En Barato, tiu specio reproduktiĝas dum la pluvsezono.[15]

    Tiu specio normale ne interreproduktiĝas kun la pli grandaj greboj de Malnova Mondo, sed birdo en Kornvalo pariĝis kun vaganta nordamerika Buntbeka grebo (Podilymbus podiceps)[16], kaj produktis hibridon. Oni registris ankaŭ kazojn de hibridiĝo kun la Ruĝa grebo kaj kun la Madagaskara grebo[11]. La subspecio capensis hibridiĝis same en Madagaskaro kun la Ruĝa grebo (Tachybaptus rufolavatus), specio jam formortinta.

    Longviveco[redakti | redakti fonton]

    La Malgranda grebo atingas la seksan maturecon ĉirkaŭ aĝo de unu jaro[17]. La vivodaŭro de tiu birdospecio estas ĉirkaŭkalkulita je 10 aŭ 15 jaroj: la aktuala rekordo estas de individuo ringita en Svisio rekaptita kun 13 jaroj kaj 6 monatoj[18].

    Populacioj[redakti | redakti fonton]

    La UICN ĉirkaŭkalkulis, ke la tutmonda populacio ests de 470 000 al 2,6 milionoj de individuoj[19].

    La Malgranda grebo nestumas en 35 eŭropaj landoj kun populacioj de 81 000 paroj el kiuj 2 500 al 3 000 en Francio (aŭ 5 000 individuoj loĝantaj vintre), 650 al 800 paroj en Belgio kaj 3 700 paroj en Svisio (inter 1970 kaj 1980). Tamen, tiu specio ege malpliiĝis ĉe la lago Leman vintre el 6 000 individuoj ĉirkaŭ 1967 al nur 2 300 en 1987. 1 500 paroj reproduktiĝis en Rusio kaj 15 000 en Turkio[5].

    Habitatoj[redakti | redakti fonton]

    La Malgranda grebo instaliĝas sur ĉiu ajn lago, lageto, aŭ marĉo kun sufiĉe densa vegetaĵaro surborde. Krome ĝi povas reproduktiĝi sur lagetoj de publikaj parkoj de grandaj urboj kiaj Londono, Amsterdamo kaj Parizo (La Courneuve), aŭ ĉe elfosejoj inunditaj, akvorezervejoj, marbordaj golfetoj ŝirmaj aŭ estuaroj.

    Malgranda grebo ĉe lageto

    Laŭ altitudoj ili nestumas esence en malsekaj zonoj de ebenaĵoj sed ankaŭ, surloke, ĉe mezalta montaro (ĝis 1300 m en Aŭstrio kaj 1710 m en Svisio).

    Somere, ili preferas akvejojn kun vegetaĵaro sufiĉe alta por kaŝigi sian neston, sed vintre, oni povas trovi ilin ĉe lokoj pli malfermaj. Vintruloj ĉeestas grandnombre malfermajn akvojn de lagoj kaj riveroj. Ili troviĝas ankaŭ ĉe akvejoj de saleta akvo kiaj ĉe estuaroj, golfoj, lagunoj kaj havenoj. Ĉar ili manĝas malpli da fiŝoj ol aliaj greboj, ili troviĝas sufiĉe ofte ĉe malgrandaj akvejoj. La vintraj grupigoj okazas ĉe dormejoj kutimaj ĉiujare el oktobro al marto. La birdoj venas tien ĉu izole aŭ en malgrandaj grupoj. Rekordo estas de 700 birdoj ĉe lago de Ĉampanjo.

    Migrado[redakti | redakti fonton]

    La populacioj loĝantaj en Okcidenta Eŭropo kaj en Nordafriko estas loĝantaj birdoj. Tiuj de Norda Eŭropo migras al la sudo somerfine. Ili vintrumas en Okcidenta Eŭropo, mikse kun la loĝantaj populacioj. La Malgrandaj greboj formas tiam malgrandajn grupojn kiuj miksiĝas al tiuj de aliaj vintrumantaj birdospecioj. Pli ĝenerale dirite, nur la populacioj kiuj nestumas en zonoj kie la akvo frostas vintre estas migrantaj[20].

    La Malgranda grebo kaj la homo[redakti | redakti fonton]

    Somera plumaro

    Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

    La Malgranda grebo estas diskreta birdospecio facile ĝenita de la homa proksimeco. Krom la homa premado, la ĉefaj minacoj por tiu birdospecioj estas sekigo des marĉoj, cementado de riverbordoj, troa kontrolado de riveroj kaj urbanizado, kiuj limigas ties nestolokojn. Ili povas suferi ankaŭ pro la akvopoluado. Ĉe la mediteranea mondoregiono, ili povas esti viktimo de ŝtelĉasado[21].

    Ĉiukaze, la specio estas ankoraŭ komuna. La IUCN ĉirkaŭkalkulis ties teritorioj en 10 milionoj de km², kaj ties populacion inter 470,000 kaj 2,6 milionoj da individuoj[22]. Tiele tiu organizo klasis la specion en la kategorio "Malplej Zorgiga".

    Same la Interkonsento pri la konservado de migrantaj akvobirdoj de Afriko-Eŭrazio klasis la specion en la kategorio C1, tio estas kiel neminacita populacio, kun pli da 100,000 individuoj, sed plibonigebla, danke al internacia kunlaborado[23].

    Vintra plumaro

    BirdLife International ĉirkaŭkalkulis ties eŭropan populacion je 99,000 paroj, kun stabila aŭ altiĝanta evoluo en majoritato de landoj (escepte en Turkio), kaj situas ĝin en la kategorio de neminacitaj birdoj. Tiu specio estas ankaŭ konsiderata ekde 1994 protektata de la Eŭropa Vivmedia Agentejo (AEE)[24], sed estis deklarita vundebla en Svisio[25] kaj Nederlando[26].

    For de la listo de la Eŭropa Komitato de la plej minacataj birdospecioj de Eŭropo, tiu grebo estas ĉiukaze protektita de la Konvencio de Berno (2002).

    Etimologio[redakti | redakti fonton]

    Tachybaptus venas de la greka tachus [taĥIs], rapida kaj baptizô, plonĝi. La vorto ruficollis estas latina kunmetaĵo de rufus, ruĝeca aŭ ruĝecbruna kaj collis, kolo[27].

    Filatelio[redakti | redakti fonton]

    Tiu birdospecio estis reprezentata sur poŝtmarkoj eldonitaj de kelkaj landoj: nome Alderney en 2011, Belgio en 2010, Gambio en 2009, Manksinsulo en 1997, Japanio en 1991, Jersey en 1999, Namibio en 2011, Zairo en 1982, Dominiko en 1998 kaj Maldivoj en 1985[28].

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stastny K. (1989) Oiseaux aquatiques. Gründ, Paris.
    2. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. Paĝoj 64-65.
    3. 3,0 3,1 Svensson, p. 65.
    4. Svensson, p. 64.
    5. 5,0 5,1 Géroudet P. (1999) Les Palmipèdes d'Europe. Delachaŭ et Niestlé, Lausanne, Paris, 510 p.
    6. Ogilvie, Malcolm; Chris Rose. (2003) Grebes of the World. Bruce Coleman. ISBN 1-872842-03-8.
    7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 7,8 Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
    8. BirdLife International (2012). Tachybaptus ruficollisInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
    9. Hume R., Lesaffre G. et Duquet M. (2004), Oiseaux de France et d'Europe, p 27
    10. Protection des oiseaux.be
    11. 11,0 11,1 11,2 Langrand O. (1995) Guide des Oiseaux de Madagascar. Delachaŭ & Niestlé, Lausanne, Paris, 415 p.
    12. Sueur F. (1979) Comportement commensal du Grèbe castagneŭ Podiceps ruficollis. Aves, 16 : 161.
    13. Prokop P & A Trnka (2011). “Why do grebes cover their nests? Laboratory and field tests of two alternative hypotheses”, J. Ethol. 29, p. 17–22. doi:10.1007/s10164-010-0214-4.  Arkivigite je 2012-04-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-14. Alirita 2013-06-09.
    14. Finn, Frank (1905). “Notes on the nesting of the Indian Dabchick”, Bird Notes 4, p. 10–17. 
    15. Dalgliesh, Gordon (1906). “Notes on the Indian Podicipedidae”, The Avicultural Magazine 5 (2), p. 65–72. 
    16. Birdcare:hybrid
    17. Tachybaptus ruficollis sur le site AnAge
    18. Longévité du Little Grebe (Tachybaptus ruficollis) sur le site Euring
    19. Wetlands International 2002 por la listo de UICN por 2007
    20. Global Register of Migratory Species (GROMS) 2006
    21. sauvagine = gibier aquatique à plumes réf : Protection des oiseaux, 2006 Arkivigite je 2008-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
    22. Wetlands International 2002
    23. Tachybaptus ruficollis ĉe AEWA. Arkivita el la originalo je 2006-01-02. Alirita 2013-06-09.
    24. Tucker G.M. kaj al. (1994) pour l'AEE
    25. Duelli P. (1994) por la AEE
    26. Lina P.H.C. kaj al. (1996) por la AEE
    27. Cabard P. kaj Chauvet B. 2003
    28. bird-stamps Konsultita la 9an de junio 2013.
    • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
    • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.

    Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Cabard P. kaj Chauvet B. (2003) Étymologie des noms d’oiseaux. Belin. (ISBN 2-70113-783-7)
    • Dubois P., Le Maréchal P., Olioso G., Yesou P. (2000) Inventaire des Oiseaux de France. Avifaune de la France métropolitaine. Paris, Nathan.
    • Encyclopédie en 14 volumes (1982) La nature, Hachette, (ISBN 2-245-01629-7)
    • Géroudet P. (1999) Les Palmipèdes d'Europe. Delachaŭ et Niestlé, Lausanne, Paris.
    • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1992) Handbook of the birds of the World, Vol 1 : Ostrich to Ducks, Lynx Edicions, Barcelone (pp 174–196). (ISBN 84-87334-40-5)
    • Hume R., Lesaffre G. et Duquet M. (2004) Oiseaux de France et d’Europe. Larousse, (ISBN 2-03-560311-0)
    • Langrand O. (1995) Guide des Oiseaux de Madagascar. Delachaŭ & Niestlé, Lausanne, Paris.
    • Mullarney K., Svensson L., Zetterström D. & Grant P.J. (2004) Le guide ornitho. Delachaŭ et Niestlé, (ISBN 2-603-01142-1)
    • PDF: Bird Life International Arkivigite je 2009-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
    • Stastny K. (1989) Oiseaux aquatiques. Gründ, Paris. (ISBN 2-7000-1816-8)
    • Karel Šťastný (trad. Dagmar Doppia), La grande encyclopédie des oiseaux, Paris, Gründ, oktobro 1989, 494 p. (ISBN 2-7000-2504-0), p. 31
    • Sueur F. (1979) Comportement commensal du Grèbe castagneŭ Podiceps ruficollis. Aves, 16 : 161
    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
    • Einhard Bezzel: Vögel. BLV Verlagsgesellschaft, München 1996, ISBN 3-405-14736-0
    • Jon Fjeldså: The Grebes. Oxford University Press, 2004, ISBN 0-19-850064-5
    • Collin Harrison kaj Peter Castell: Jungvögel, Eier und Nester der Vögel Europas, 2. überarbeitete Auflage, Aula-Verlag, Wiebelsheim 2004, ISBN 3-89104-685-5
    • V. D. Il'ičev & V. E. Flint (Hrsg.): Handbuch der Vögel der Sowjetunion - Band 1: Erforschungsgeschichte, Gaviiformes, Podicipediformes, Procellariiformes. Aula Verlag, Wiesbaden 1985, ISBN 3-89104-414-3

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]