Tufgrebo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tufgrebo
Gcg podicepscristatus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Specio: P. cristatus
Podiceps cristatus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg

Tufgrebo (Podiceps cristatus) estas la plej granda (longeco 44-51 cm, enverguro 85-90 cm) el ĉiuj greboj, tio estas birdo el la Podicipoformaj.

Aspekto [redakti]

Tufgrebo

Temas pri specio facile rekonebla, ĉefe ĉe la masklo, pro ĝia nigra duobla tufo sur krono, ĝia ruĝbruna kolumo kaj ĝia tre pinta beko. La kolo (malantaŭe iom grizeca) kaj subaj partoj estas blankaj, dum la dorso estas grizeca. Somere la masklo portas sian plej buntajn kolorojn; vintre malaperas la ruĝbruna kolumo kaj la tufkresto restas nur kiel nigra krono. Ambaŭsezone estas nigra strio el la beko tra la okulo. La iriso estas ruĝeca.

Kutimaro [redakti]

Tufgreboj konstruante neston el rubaĵoj en kanalo de sudokcidenta Roterdamo (la ino surneste, la masklo for; ambaŭ subnaĝis por alporti materialon

La pariĝa parado de tufgrebo estas tre rimarkinda kaj brua danco, unu birdo fronte al la alia. La paro konstruas flosneston kie tri aŭ kvar ovoj estas demetataj kaj kovataj dum kvin semajnoj. Post kelkaj tagoj oni tiam povas vidi ĉarman vidaĵon: la idoj komencas promeni, babilante, sur dorsoj de gepatroj.

Ĉar ĝi ne estas timema, oni facile vidas tufgrebon en ĉiuj lagoj kaj kvietaj akvoj, kie ĝi trovas fiŝetojn por sin nutri. Ĝi ĉasas subakve dum plonĝadoj, kiuj daŭras kutime ĉirkaŭ tri-dek sekundoj.

Tufgrebo vivas en Eŭropo kaj Azio, kaj migras en suda Afriko kaj Aŭstralio. La birdoj de okcidenta Eŭropo kaj Novzelando ne migras.