Nigrakola himantopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrakola himantopo
Blackneckstilt monterey madrabbit.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rekurbrostruledoj Recurvirostridae
Genro: Himantopus Himantopus
Specio: Nigrakola himantopo Himantopus mexicanus
Müller 1776
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrakola himantopo, Himantopus mexicanus, estas svelta kaj eleganta vadbirdo el familio de Rekurbrostruledoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Abundas en humidejoj kaj marbordoj de Kalifornio, granda parto de okcidenta Usono kaj ĉe la Golfo de Meksiko kaj orienten ĝis Florido, Meksiko, Karibo, Centra Ameriko, kaj suden ĝis Peruo, norda duono de Brazilo kaj insularo Galapagoj. Nordaj loĝantaroj estas migrantaj kaj vintras el pli suda Usono ĝis suda Meksiko, kaj pli malofte pli sude ĝis Kostariko.

Sude de ties teritorio la Nigrakola himantopo, Himantopus mexicanus, intermiksiĝas kun la sudamerika formo Blankdorsa himantopo Himantopus (himantopus) melanurus.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas svelta kaj fajnega (38-42 cm kaj 250 gr). Plenkreskuloj havas longajn rozkolorajn krurojn, longan fajnan nigran bekon kaj estas ĉefe blankaj sube kun nigraj kapo, kolo kaj dorso.

Medio[redakti | redakti fonton]

La Nigrakola himantopo, Himantopus mexicanus, troviĝas en estuaroj, lagoj, salaj flokoj kaj rimarkindaj humidejoj de la supre menciita teritorio. Ankaŭ en laŭsezone humidejoj. En Usono salfarejoj pliiĝis ekde 1960 kaj nun povas esti la plej uzata medio.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio manĝas per bekoplukado en kotejoj kaj lagobordoj, sed ankaŭ en tre profundaj akvoj ĉe strandoj; ĝi serĉas krustulojn, artropodojn, moluskojn, akvajn senvertebrulojn kaj fiŝetojn. Kiel manĝejoj la Nigrakola himantopo, Himantopus mexicanus, preferas estuarojn, salaj lagetoj kaj inunditaj terkulturejoj. Kiel restadejoj la Nigrakola himantopo elektas lagobordojn kaj insuloj en neprofundaj akvoj. Ili estas solaj, laŭ paroj aŭ laŭ grupoj de ĝis cento. Ili estas bruemaj ; ties voĉo estas laŭta kvazaŭ hundobojado kiam forflugas de eventuala danĝero. Kelkaj utiligas teknikon de malproksimigo de eventuala danĝerulo per ŝainigo de vundita flugilo. Aliaj povas rabie ataki fremdulojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Nigrakola himantopo manĝanta ĉe kotejoj de golfeto Richardson

Tiu specio de himantopo elektas kotejojn, sekigitajn lagobordojn kaj digojn kiel nestolokojn, se la planko estas diserigebla. Reproduktado okazas el aprilo ĝis aŭgusto, kaj ĉefe en junio. La nestoj lokiĝas je ĉirkaŭ unu kilometro de la manĝejo kaj la Nigrakola himantopo defendas ampleksan teritorion ĉirkaŭ nestaro kunlabore kun najbaroj. Distanco inter nestoj povas esti ĉirkaŭ 20 metrojn, sed foje nestoj estas eĉ je du metroj unu de la alia; en rokaro ĝis 40 m de la najbara.

Tiu specio estas klasita kiel mezkolonia ĉar nestoj lokiĝas en izolitaj aroj. La nestoj establiĝas kutime ne tro proksime de akvobordo pro sekureco kaze de plialtiĝo de akvonivelo, kio estas hazarda danĝero ĉe sallagunoj kiuj povas estis subite plenigataj por laborprocezo. La nesto estas enplanka truo kun kelkaj branĉetoj aŭ folioj ĉe digeto aŭ elkota monteto.

La ino demetas el tri ĝis kvin verdecajn brunmakulitajn ovojn, mezaveraĝe kvar. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum malpli ol unu monato. La idoj rapide elnestiĝas post eloviĝo kaj estas videblaj naĝantaj nur du horojn post eloviĝo kaj ankaŭ kapablas kuri surplanke. Tamen ili restas ĉe la nesto almenaŭ dum du tagoj.

Komparo kun aliaj himantopoj[redakti | redakti fonton]

La Nigrakola himantopo, Himantopus mexicanus.

Kelkaj opinias, ke temas pri kvin diversaj specioj de himantopoj kaj aliaj konsideras ilin kvin subspeciojn de Himantopo. La nordamerika formo nome Nigrakola himantopo havas malhelan kapon kaj blankan makuleton super okulo kiu ŝajnas duonmasko. Ĝi nomiĝas Himantopus mexicanus en la Sibley-Monroe listo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]