Megapodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nestamasuloj
Lathama alekturo (Alectura lathami)
Lathama alekturo (Alectura lathami)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Megapodoj, konataj ankaŭ kiel nestamasuloj, kovejbirdojamaskonstruistoj, estas fortikaj, mezgrandaj kokecaj birdoj kun malgrandaj kapoj kaj grandaj piedoj de la familio de MegapodedojMegapodiedoj. Ties nomo laŭlitere signifas grandaj piedoj (greka: mega = granda, poda = piedoj), kaj aludas al la fortikaj kruroj kaj piedoj tipaj de tiuj surteraj birdoj. Ĉiuj estas plukopaŝtuloj, escepte la Ocela nestamasulo, kiu okupas arbarajn habitatojn, kaj plej parto estas brunaj aŭ nigraj. Megapodoj estas superfrumaturaj, kaj eloviĝas en la plej matura kondiĉo inter ĉiuj birdoj. Ili eloviĝas kun malfermaj okuloj, kun korpaj kontrolo kaj forto, kun plenaj flugilplumoj kaj lanugaj korpoplumoj, kapablaj kuri, persekuti predon, kaj, ĉe kelkaj specioj, ekflugi la saman tagon de la eloviĝo.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nestamasuloj povas ofte troviĝi ĉe parkoj aŭ ĝardenoj.

Megapodoj estas mezgrandaj al grandaj surteraj birdoj kun grandaj kruroj kaj piedoj kun akraj ungoj. Ili gamas el 28 al 70 cm. La plej grandaj membroj de la klado estas la specioj de la genroj Alectura kaj Talegalla. La plej malgrandaj estas la Mikronezia nestamasulo (Megapodius laperouse) kaj la Moluka nestamasulo (Eulipoa wallacei). Ili havas malgrandajn kapojn, mallongajn bekojn, kaj rondoformajn kaj grandajn flugilojn. Ties flugaj kapabloj varias ene de la klado. Ili prezentas la halukson samnivele kun aliaj fingroj ĝuste kiel la specioj de la klado Kracedoj. La aliaj Kokoformaj havas siajn haluksojn super la nivelo de la antaŭaj fingroj. [2]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Megapodoj troviĝas en pli ampleksa regiono de Aŭstralazio, inklude insulojn en okcidenta Pacifiko, Aŭstralio, Novgvineo, kaj insuloj de Indonezio oriente de la Linio de Wallace, sed ankaŭ ĉe Andamanoj kaj Nikobaroj en la Golfo de Bengalo. La distribuado de tiu familio malpliiĝis en Pacifiko pro la alveno de homoj, kaj nombraj insularoj kiaj Fiĝioj, Tonga, kaj Novkaledonio estis perdintaj multajn aŭ ĉiujn el ties specioj.[3]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Lathama alekturo sur sia amaso.
Sekcia bildo de megapoda nestamaso montras tavolon de sablo (ĝis 1 m dika) uzata por izoligo, ovejon, kaj tavolon de putriĝinta rubo. La ovejo estas je konstantaj 33°C per malfermo kaj fermo de ventejoj en la izoliga tavolo, dum varmo venas el la suba putriĝinta rubo.

Megapodoj estas ĉefe solemaj birdoj kiuj ne kovas siajn ovojn per sia korpovarmo kiel faras aliaj birdoj, sed enterigas ilin. Ties ovoj estas unikaj je tio ke ili havas grandan flavon, kio faras ĝis 50-70 % el la ovopezo.[4] Ili estas konataj ĉar konstruas amasajn nestamasojn el falintaj vegetaĵeroj, kiujn la masklo zorgas, aldonante aŭ forigante rubon por reguli la internan varmon dum la ovoj koviĝas. Tamen kelkaj enterigas siajn ovojn alimaniere; estas trunestantoj kiuj uzas geotermikan varmon, kaj aliaj kiuj simple fidas je la varmo de la sunvarma sablo. Kelkaj specioj varias siajn kovostrategion depende el loka medio.[3] Kvankam oni supozis, ke la Lathama alekturo montras temperaturdependan seksdeterminon, poste oni montris tion kiel falsa,[5] kaj oni eĉ spekulaciis, ke tio estas komuna al ĉiuj Megapodoj, ĉar ili kunhavas nestometodojn unike inter birdoj.[6] La ne-socia naturo de ties kovado starigas demandojn pri kiel la idoj rekonas aliajn membrojn de sia specio, kio funkcias per stampaĵo ĉe aliaj membroj de la ordo Kokoformaj. Juŝa studaro sugestas instinktan vidan rekonon de specifaj movomodeloj fare de unuopaj specioj de megapodo.[7]

Megapodido ne havas ovodenton kaj uzas siajn povegajn ungojn por rompi la ovon, kaj poste tunelas sian vojon al la surfaco de la nestamaso, kuŝe surdorse kaj skrapante sablon kaj vegetalan materialon. Simile al aliaj superfrumaturaj birdoj, ili eloviĝas tute plumohavaj kaj aktivaj, jam kapablaj flugi kaj vivas sendepende el siaj gepatroj.[4]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Pli ol 20 specioj estas en 7 genroj. Kvankam la evolua rilataro inter Megapodedoj estas necerta, la morfologiaj grupoj estas klaraj:[8]

Megapodedoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Starck, J.M., Ricklefs, R.E.(1998) "Avian Growth and Development. Evolution within the altricial precocial spectrum." Oxford University Press, New York, 1998.
  2. (1994) Handbook of the Birds of the World. Volume 2: New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-15-6. 
  3. 3,0 3,1 Steadman D, (2006). Extinction and Biogeography in Tropical Pacific Birds, University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77142-7
  4. 4,0 4,1 Starck, JM & SUtter E (2000) Patterns of growth and heterochrony in moundbuilders (Megapodiidae) and fowl (Phasianidae). J. Avian Biol. 31:527-547
  5. Göth, Ann. http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC1629050/
  6. Göth, A. & D.T. Booth. (2005) "Temperature-dependent sex ratio in a bird." Biology Letters 1(1):31-3.
  7. Göth, A., & Evans, C. S. (2004). Social responses without early experience: Australian brush-turkey chicks use specific visual cues to aggregate with conspecifics. Journal of Experimental Biology, 207, 2199-2208. doi 10.1242/jeb.01008
  8. Birks, S. M., kaj S. V. Edwards. 2002. A phylogeny of the megapodes (Aves: Megapodiidae) based on nuclear and mitochondrial DNA sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 23: 408-421.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj