Turkoj en Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Turkoj en Bulgario, do civitanoj de Bulgario kiuj konsideras sin etne turkaj kaj denaske parolas la turkan, laŭ la stato de la jaro 2001 konsistigas 9.4% el la tuta loĝantaro de Bulgario. La turkoj en Bulgario estas posteuloj de la fruaj tjurkaj setlantoj kiuj venis el Anatolio al la regiono okcidente de la Nigra Maro, sekve de la konkero de tiu teritorio pere de la Otomana Imperio en la 14-a kaj frua 15-a jarcentoj. Aldone iom da kristanaj bulgaroj konvertiĝis al Islamo dum la rego de la Otomana Imperio kaj sekve ankaŭ konsideriĝis "turkoj de Bulgario".

Ekde la jaro 1990, aparte la politika partio Movado por Rajtoj kaj Liberoj (bulgare Движение за права и свободи, Dvizhenie za prava i svobodi, turke Hak ve Özgürlükler Hareketi) reprezentas la interesojn de tiu etna malplimulto. Krom Ahmed Dogan, gvidanto de tiu partio, inter aliaj turklingvaj bulgaroj menciindas ekzemple la bulgara turkdevena kantistino Yıldız İbrahimova.

La mapo dekstre montras, en kiuj partoj de Bulgario turklingvanoj aparte multas.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

Internacie, oni taksas la nombron de turkdevenaj bulgaroj jene:

  • 746 664 (en Bulgario)[1]
  • 326,000 - 480,817 (en Turkio)[2][3]
  • 10 000 - 30 000 (en Nederlando)[4][5]
  • 2 000 - 10 000 (en la turke dominita norda parto de Kipro)[6][7]

Jen iuj arkitekturaj spuroj de la turkdevenaj bulgaroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]