Distrikto Al Butnan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Al Butnan)
Distrikto Al Butnan
Distrikto
district of Libya [+]

LandoLibio

ĈefurboTobruk
- koordinatoj30° N, 24° O (mapo)3024Koordinatoj: 30° N, 24° O (mapo)


ISO 3166-2LY-BU

Distrikto Al Butnan (Tero)
Distrikto Al Butnan (Tero)

Distrikto Al Butnan (Libio)
Distrikto Al Butnan (Libio)
DEC
Distrikto Al Butnan
Distrikto Al Butnan

Map
Distrikto Al Butnan
vdr

Al Butnan (arabe البطنان شعبيـة, latinliterigo laŭ DMG al-Buṭnān) estas distrikto de Libio, situanta en al nordoriento de la lando, borde de la Mediteranea Maro. La distrikto limas oriente al Egiptio. La distrikta ĉefurbo estas Tobruk.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En la tuta teritorio de Al Butnan en la jaro 2003 vivis 144 527 loĝantoj, el ili 84 procentaĵoj (121 052 loĝantoj, stato de 2005) en la distrikta ĉefurbo Tobruk (arabe). La distrikto ampleksas areon de 83 860 km² kaj kiel la plejparto de Libio pejzaĝe konsistas el dezerto. La distrikto limas al la Mediteranea Maro kaj al la sekvaj distriktoj:

Oriente la distrikto limas al Egiptio.

Gravaj loĝlokoj aparte de Tobruk estas Bardia kaj Al Ĝagbub. Ĉi-lasta urbo ĝis la jaro 2007 estis aŭtonoma urbo, kaj nur tiam integriĝis en la distrikton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto kaj aparte ties ĉefurbo en la Dua Mondmilito havis gravan rolon por la armeo de la kolonia potenco Italio.