Al Ĝagbub

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Al Ĝagbub
urbo
Oficiala nomo: arabe الجغبوب
Ŝtato Flago de Libio  Libio
Distrikto Al Butnan
Situo  
 - koordinatoj 29°44′N 24°31′E  /  29.733°N, 24.517°O / 29.733; 24.517 (Al Ĝagbub)
Loĝantaro 2 768 (2006)
Horzono UTC+2
Situo de Al Ĝagbub en Libio
ButtonRed.svg
Situo de Al Ĝagbub en Libio

Al Ĝagbub (arabe الجغبوب ‎,angle Al-Jaghbub, itale Giarabub) estas urbeto de 2 768 loĝantoj (takso de 2006) en la centra nordoriento de Libio. Ĝi apartenas al la distrikto Al Butnan. La urbo estas oazo en la dezerto Saharo kaj apartenas al la historia regionego Cirenio.

La oazo fakte pli proksimas al la oazo Siva de Egiptio ol al iu granda urbo de Libio. Subtenate fare de rezervujoj de subtera akvo, la urbo plej konatas pro sia malfacile gajnita aŭtonomeco je akvoprovizo. La reĝo Idriso la 1-a de Libio naskiĝis en la oazo la 12-an de marto 1889.