Uedo Al Haja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj: 26°35′0″N 13°20′0″O  /  26.58333°N, 13.33333°O / 26.58333; 13.33333 (Uedo Al Haja)

Distrikto Uedo Al Haja
وادي الحياة
Shabiat Wadi Al Hayaa since 2007.PNG
Bazaj informoj
Ĉefurbo Aŭbari
Areo 31 890 km²
Loĝantaro 76 858 (stato de 2006)
ISO-kodo LY-WD
v  d  r
Information icon.svg

Uedo Al Haja (arabe وادي الحياة, latinliterigo laŭ DMG Wādī al-Ḥayāh) estas distrikto de Libio, en la centra okcidento de la lando. La distrikta ĉefurbo estas Aŭbari (Ubari) kun sume 24 918 loĝantoj (stato de 2010).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vivbazo por plantoj, bestoj kaj homoj de la regiono estas precipe subtera rivero de sama nomo, kies akvo situas sufiĉe proksima al la tersurfaco ke relative facile eblas elterigi ĝin. En la tuta teritorio de Uedo Al Haja vivas 72 587 loĝantoj (stato de 2003) sur areo de sume 31 890 km². En la jaro 2006 temis pri 76 858 loĝantoj. La distrikto estas parto de la historia provincego Fezano. La teritorio limas al la sekvaj distriktoj:

Kadre de la administra reformo de la jaro 2007 la distrikta areo ne ŝanĝiĝis.