Bardia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bardia
urbo
Oficiala nomo: arabe ‏البردية
Ŝtato Libio Libio
Distrikto Al Butnan
Situo  
 - koordinatoj 31° 45′ N 25° 05′ O / 31.750 °N, 25.083 °O / 31.750; 25.083 (mapo)
Loĝantaro 3 686 (2010)
Horzono UTC+2
Situo de Bardia en Libio
Situo de Bardia en Libio
Situo de Bardia en Libio
Vikimedia Komunejo: Bardia

Bardia (arabe البردية, latinliterigo laŭ DMG al-Bardīya, foje ankaŭ al-Bardī) estas marhavena urbeto de 3 686 loĝantoj (kalkulo de 2010) en la nordoriento de Libio, lime al Egiptio. Ĝi apartenas al la distrikto Al Butnan. La urbo situas borde de la Mediteranea Maro kaj apartenas al la historia regionego Cirenio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En ambaŭ mondmilitoj la urbeto havis strategian signifon. En la Unua Mondmilito ĉi tie plurfoje albordiĝis submarŝipoj de la Germana Regno, por subteni lokajn ribelantojn kontraŭ la britaj kaj italaj koloniaj potencoj. En la Dua Mondmilito, ĉi tie interbatalis armeoj de Faŝisma Italio kaj de Britio. Dum la milito la armea kontrolo de la urbo plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis en 1942 la britoj definitive konkeris ĝin.

moskeo en Bardia