La Majstro kaj Martinelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Majstro kaj Martinelli
La Majstro kaj Martinelli
La Majstro kaj Martinelli
Aŭtoro Jorge Camacho
Eldonjaro 1993
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Foiro
Paĝoj 28
vdr

La Majstro kaj Martinelli estas satira novelo de Jorge Camacho, eldonita en 1993 de Literatura Foino el Budapeŝto. Aperis samjare 28-paĝa represo ĉe eldonejo Iltis el Sarbrukeno.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La novelo vivigas fantaziemajn scenojn el la vivo kaj aventuroj de verkisto, kiuj tamen frape klare estas rekoneblaj kiel aludoj pri alia reala verkisto de Esperantujo, Giorgio Silfer.

Abundas en la teksto (precipe stilaj) citaĵoj, ne nur el la verkaro de la genia Majstro, sed ankaŭ de aliaj, eĉ pli konataj aŭtoroj. La titolo mem estas aludo aŭ omaĝo al la precipa verko de Miĥail Bulgakov, La Majstro kaj Margarita.

Al la ebla demando, ĉu decas tiom akra moko, Camacho respondas jam ene de la novelo en borovska maniero (t.e. vladimire) per la sekvaj versoj el la Arto poetika de Kálmán Kalocsay en Parnasa Gvidlibro:

Citaĵo
 Sen kritik' la poezio

certe degeneras,
per ĝi la poeto gajnas,
eĉ se li suferas.
Kaj precipe bone faras
se l' kritikon dankas,
tiu beletrist' al kiu

memkritiko mankas. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]