Fernando Pessoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Pessoa
Persona informo
Fernando António Nogueira Pessoa
Naskonomo Fernando António Nogueira Pessoa
Naskiĝo 13-an de junio 1888 (1888-06-13)
en Lisbono
Morto 30-an de novembro 1935 (1935-11-30) (47-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd
Religio novpaganismo vd
Etno portugaloj vd
Lingvoj portugalahispana vd
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de LisbonoUniversitato de Sud-Afriko vd
Subskribo Fernando Pessoa
Memorigilo Fernando Pessoa
Familio
Patro Joaquim de Seabra Pessoa vd
Patrino Maria Magdalena Pinheiro Nogueira vd
Edz(in)o
Amkunulo Ofélia Queiroz vd
Profesio
Alia nomo Alberto Caeiro • Álvaro de Campos • Ricardo Reis • Bernardo Soares vd
Okupo poeto • tradukistoverkistofilozofo • eseisto • literaturkritikisto • prozisto • dramaturgo vd
Aktiva en Durbano vd
Aktiva dum 1904– vd
Verkado
Verkoj La Libro de Maltrankvilo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
100 portugalaj eskudoj kun bildo de Fernando Pessoa, aŭtoro de la rakonto "La bankiero anarkiista"

Fernando António Nogueira PESSOA (naskiĝis la 13-an de junio 1888 en Lisbono; mortis la 30-an de novembro 1935) estis portugala verkisto.

Post kiam lia patro mortis kaj lia patrino denove edziniĝis, li foriris al Sud-Afriko. Tie li vizitis plurajn lernejojn kaj ricevis anglalingvan edukon.

Pessoa revenis al Portugalio en 1905 kaj restis en Lisbono, kie li komencis intensan literaturan agadon. Subtenanto de "Renascença Portuguesa", li eksiĝis de ĝi en 1915, kune kun Mário de Sá-Carneiro, Almada Negreiros kaj aliaj; li strebis al renovigo de la portugallingva literaturo helpe de la kreado de la revuo "Orpheu", alportanta novajn ideojn kaj estetikajn konceptojn.

Danke al sia kapablo "aliuliĝi", li kreis diversajn heteronimojn (Alberto Caeiro, Álvaro de Campos, Ricardo Reis, Bernardo Soares ktp.), kaj subskribis la verkojn laŭ tiuj inventitaj personecoj apartenantaj al specifa heteronimo. Li kunlaboris al diversaj revuoj, publikigis en libro siajn poemojn verkitajn en la angla lingvo kaj en 1934 venkis en literatura konkurso subtenita de "Secretariado de Propaganda Nacional", kategorio B, per la verko Mensagem (Mesaĝo), kiun li publikigis en tiu jaro.

Li estas nuntempe konsiderata unu el la plej gravaj portugalaj poetoj, kune kun Luís Vaz de Camões

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Alberto Caeiro: "El la gardisto de brutaroj" (39a kanto). Trad. Roberto Passos Nogueira. En: Vojo kaj vorto. La Laguna: J. Régulo 1972. 110 p. [p. 81]
  • Álvaro de Campos: "Origina peko". Trad. Roberto Passos Nogueira. En: Vojo kaj vorto. La Laguna: J. Régulo 1972. 110 p. [p. 82-83]
  • Alberto Caeiro: "Kiam venos Printempo". Trad. Leopoldo Knoedt. En: Fonto 15, 1995: n-ro 171, p. 4.
  • Fernando Pessoa (kiel Alberto Caeiro): "La gardisto de gregoj" (kantoj 1-8). Trad. Gonçalo Neves. En: Fonto 20, 2000: n-ro 232, p. 19-29.
  • Fernando Pessoa: "Tabakistejo". Trad. Gonçalo Neves. En: Fonto 20, 2000: n-ro 231, p.12-17.
  • Fernando Pessoa: "La tabakvendejo", trad. Hans-Georg Kaiser. 2004[1].
  • Fernando Pessoa: Mesaĝo. Modernisma epopeo. Kun helptekstoj historiaj, mitologiaj kaj literaturaj.Trad. João José Santos. Lisbono: La Karavelo 2018. 126 p.
  • Alberto Caeiro: La gardisto de gregoj. Trad. Gonçalo Neves. Chapecó: Fonto, 2015. 78 p.
  • Alberto Caeiro (Fernando Pessoa): La gardisto de gregoj[2]. Sensisma poemciklo tradukita de Gonçalo Neves el la portugala. Dua eldono, korektita, profunde reviziita, detale prinotita, kun ampleksaj antaŭparolo kaj tradukologia epilogo de la tradukinto, kaj riĉe ilustrita per desegnaĵoj kaj pentraĵoj de virtuozaj artistoj vivintaj kaj vivantaj. Espinho: Eldonejo Drako (bitlibro) 2019. 131 p.
  • Fernando Pessoa: La anarkiisma bankiero. “Rezona rakonto” (aŭ, pli bone, dialoga eseo) tradukita de Gonçalo Neves. el la portugala. Ilustrita kaj komentita. Antaŭparolo de Manuela Parreira da Silva. Postparolo de José Antonio Llardent. Tradukologia epilogo de la tradukinto. Espinho: Eldonejo Drako (bitlibro). 2019. 116 p.

En Ido aperis[redakti | redakti fonton]

  • Alberto Caeiro: La gardero di trupi. Trad. Gonçalo Neves. Duesma, revizita edituro. Chapecó: Fonto, 2016. 85 p.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) La tabakvendejo, tradukis Cezar
  2. (eo) Renkontiĝo de poetoj, recenzo de Fernando Pita, Literatura Foiro, Esperanta PEN, n-ro 308, decembro 2020, paĝoj 380-381