Provinco Nova Irlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papua new guinea new ireland province.png

La provinco Nova Irlando (angle New Ireland), antaŭe nomata Nova Meklenburgo (germane Neu-Mecklenburg) estas la plej nordorienta provinco de Papuo-Nov-Gvineo. Ĝia ĉefurbo estas Kavieng. La provinco troviĝas en la "Regiono de la Insuloj", havas 9.600 km² kaj ĝi estas formata el centoj da insuloj inter la plej elstaraj Nova Irlando kun 8.650 km², aliaj gravaj insuloj estas Nova Hanover, insuloj Saint Matthias (Mussau, Emirau), insuloj Tabar (Tabar, Tatau, Simberi), insuloj Tanga (Malendok, Boang), insuloj Feni (Ambitle, Babase), Djaul, Lihir kaj Anir. Laŭ la censo de la jaro 2000, ĝi havas de 118.350 loĝantoj, el kiuj la plimulto loĝas en malgrandaj kamparaj loĝlokoj. La plej loĝata urbo estas Kavieng kun 10.600 loĝantoj, situanta en la nordo de la insulo. En Nova Irlando oni parolas ĉ. 20 lingvoj, kaj la dialektoj kaj subdialektoj estas ĉ. 45.