Monda Tago de Abeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Tago de Abeloj (angle: World Bee Day) estas festata la 20-an de majo. Tiun ĉi tagon naskiĝis en 1734 slovena pioniro de abelbredado Anton Janša.

Celo de la internacia tago estas konfirmo de la rolo de abeloj kaj aliaj polenigistoj de la ekosistemo.

UN-membroj agnoskis la proponon de Slovenio por proklami decembre 2017 la 20-an de majo kiel la Monda Tago de Abeloj.

Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Filomena Canzano Se abeloj malaperos, la homaro postvivos ne pli ol kvar jarojn, p. 8-14, en: "Esperantista Vegetarano", n-ro 1/2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]