Vikipedio:Artikolo de la monato/2023

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2020  • 2021  • 2022  • 2023  • 2024

Artikoloj de la monato por 2023

01. Januaro[redakti fonton]

Ĉevalparo.

Ĉevalo (Equus ferus caballusEquus caballus) estas mamulo el la familio Ekvedoj kaj unu el du vivantaj subspecioj de Equus ferus. Ĝi estas membro de la grupo de Neparhufuloj. La ĉevalo evoluis dum ĉirkaŭ la pasintaj 45 al 55 milionoj da jaroj el malgranda multfingra besto al granda, unufingra animalo nuntempa.

Homoj uzas ĉevalojn por transporto kaj sporto, por distro kaj ĉevalvetkuro. Homoj komencis aldomigi ĉevalojn antaŭ ĉirkaŭ 4000 jaroj a.K. (unuaj pruvoj pri tio estas el la Botaj-kulturo en norda Kazaĥio), kaj ties aldomigo ŝajne disvastiĝis antaŭ 3000 jaroj a.K. Ĉevaloj de la subspecio caballus estas aldomigitaj, kvankam kelkaj aldomigitaj populacioj vivas en naturo kiel sovaĝiĝintaj ĉevaloj. Tiuj sovaĝiĝintaj populacioj ne estas veraj sovaĝaj ĉevaloj, ĉar tiu termino estas uzata por priskribi ĉevalojn kiuj neniam estis aldomigitaj, kiaj la endanĝerita Prĵevalski-ĉevalo, nome separata subspecio, kaj fakte la nura restanta vera sovaĝa ĉevalo.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Marlene Dietrich, Marcel Proust, Struto

02. Februaro[redakti fonton]

Portugalaj virinoj

Portugalio, aŭ Portugalujo, estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio, fakte ĝi enhavas la plej okcidentan areon en Eŭropo (Cabo da Roca). Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvoj de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelkaj insulaj teritorioj sur apudaj akvoj: Acoroj, Madejro (ambaŭ aŭtonomaj regionoj kun siaj propraj regionaj registaroj) kaj senhomaj Sovaĝaj insuloj. Lisbono estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo laŭ loĝantaro.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Ĉevalo, Marlene Dietrich, Marcel Proust

03. Marto[redakti fonton]

Soldatoj pafantaj maŝinpafilon Vickers, en la unua mondmilito.

Milito estas konflikto, kiu implikas organizitan uzon de armiloj kaj fizikan perforton inter ŝtatoj aŭ aliaj grandskalaj armitaj grupoj por reteni aŭ atingi politikan regadon super iu teritorio. Alivorte, milito okazas por determini, kiu(j) regos iun registaron? En internacia juro, milito kiel jura termino estas anstataŭita de la termino "armita konflikto".

Estas multaj eblaj kialoj por milito, raciaj kaj neraciaj. Fizikaj, mensaj kaj teknologiaj rimedoj estas uzataj en milito. Milito havas multajn manifestiĝojn en arto kaj homa kulturo: dokumentoj, pentraĵoj, kantoj, literaturaj romanoj, historiaj studoj, teatraĵoj, filmoj, muziko kaj pli. La kazoj de militoj estas diversaj kaj tiuj povas esti ne nur esprimo de kulturo sed ankaŭ faktoro kiu determinas sociajn padronojn kaj foje eĉ la esencon de certa kulturo.

Kontraŭo al milito nomiĝas pacifismo, dum subteno al milito kaj militaj operacioj nomiĝas militarismo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Portugalio - Ĉevalo - Marlene Dietrich

04. Aprilo[redakti fonton]

Laboristino

Abeloj estas flugantaj insektoj parencaj al la vespoj kaj formikoj, konataj pro sia rolo en polenado kaj, ĉe la plej bone konata abelspecio, nome la okcidenta mielabelo, ĉar produktas mielon kaj abelvakson. Abelo fakte estas taksonomia grupo, nome monofiletika branĉo ene de la superfamilio Apoidea, nuntempe konsiderata klado, nomita Anthophila de proksimume 16 000 specioj en sep agnoskitaj biologiaj familioj. Tamen kiam malfakuloj parolas pri abelo, ili efektive reduktas la esprimon al la Apis mellifera de la genro de la mielabeloj de la familio de la Abeledoj. Ili troviĝas en ĉiu kontinento escepte Antarkto, en ĉiu habitato en la planedo kiu enhavas insekto-polenitajn florplantojn.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Milito, Portugalio, Ĉevalo

05. Majo[redakti fonton]

Sakuro

JapanioJapanujo (fojfoje ankaŭ Nipono) estas insula lando en Orienta Azio precize en la nordokcidento de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun la Japana Maro okcidente kaj etendas el la Oĥotska Maro norde ĝis la Orientĉina Maro kaj Tajvano sude. Parto de la Pacifika Fajro Ringo, Japanio enhavas arkipelagon de 6 852 insuloj kiu kovras 377 975 km²; la kvin ĉefaj insuloj de la lando, el nordo suden, estas Hokkaido, Honŝuo, Ŝikoku, Kjuŝu, kaj Okinavo. Tokio estas la ĉefurbo de Japanio kaj ties plej granda urbo; aliaj gravaj urboj estas Jokohamo, Osako, Nagojo, Saporo, Fukuoka, Kobe, kaj Kioto.

Japanio estas la dekunua plej loĝata lando en la mondo, same kiel unu el la plej dense loĝata kaj urbanizita. Ĉirkaŭ tri kvaronoj de la tereno de la lando estas montara, kaj tio koncentras ties loĝantaron de 125 milionoj da personoj sur mallarĝaj marbordaj ebenaĵoj. Japanio estas dividita en 47 administraciaj gubernioj kaj ok tradiciaj regionoj. La Grandtokia Areo estas la plej loĝata metropola areo en la mondo, kun pli ol 37,4 milionoj da loĝantoj.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Abelo, Milito, Portugalio

06. Junio[redakti fonton]

Pacifiko

PacifikoPacifika Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, nome la plej granda dividaĵo el kvin en la mondo kaj el la tuta hidrosfero, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarkto en la sudo aŭ la Suda Oceano (depende de la konsidero), Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. Ĝi estas limigita per la kontinentoj Azio kaj Aŭstralio okcidente kaj Ameriko oriente. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo.

Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da km². Tiel ĝi kovras ĉirkaŭ 46% el la akva surfaco de la Tero kaj ĉirkaŭ 32% el ties totala surfaca areo, estante pli granda ol la kombinita terareo de la Tero (148 000 000 km²).

La centroj kaj de la Akva Hemisfero kaj de la Okcidenta Hemisfero estas en la Pacifika Oceano. Oceana cirkulado (okazigita pere de la Koriolisforto) subdividas ĝin en du tre grandaj sendependaj akvovolumoj, kiuj kuniĝas en la Ekvatoro: nome Norda Pacifiko kaj Suda Pacifiko. Galapagoj kaj Gilbertoj, kvankam tra la Ekvatoro, estas konsiderataj ene de Suda Pacifiko.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Japanio, Abelo, Milito


07. Julio[redakti fonton]

Le Corbusier

Le Corbusier [lə kɔʁbyˈzje] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1887 en La Chaux-de-Fonds, mortis la 17-an de aŭgusto 1965 en Roquebrune-Cap-Martin), denaske oficiale Charles-Edouard JEANNERET, estis svis-franca multinflua arkitekto, kiu multe kontribuis al la kristaliĝo de moderna arkitekturo en la 20a jarcento kaj aparte al la internacia stilo. Li iniciatis multajn ŝanĝojn en la arkitekturo kaj urboplanado. Paralele kun laboro kiel arkitekto li ankaŭ sindediĉis kiel desegnisto, pentristo, skulptisto, urboplanisto, verkisto kaj mebla dezajnisto.

Le Corbusier naskiĝis en Svisio kaj iĝis Franca civitano en 1930. Lia kariero daŭris kvin jardekojn, kaj li desegnis konstruaĵojn en Eŭropo, Japanio, Barato, Norda kaj Suda Ameriko. Dediĉita al havigo de pli bonaj vivkondiĉojn por la loĝantoj de amasloĝataj urboj, li estis influa en urboplanado, kaj estis fondinta membro de la Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo (IKMA).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Pacifiko, Japanio, Abelo

08. Aŭgusto[redakti fonton]

Sevilo: foiro de Aprilo

Sevilo aŭ ankaŭ Seviljo (hispane Sevilla [sebiĵa] [seˈβiʎa]) estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo, kaj estas ĉefurbo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio kaj de la samnoma provinco.

Sevilo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 681 998 loĝantoj (2022). Ĝia historia urboparto estas la plej vasta de Hispanio kaj unu el la tri plej grandaj de tuta Eŭropo kune kun Venecio kaj Ĝenovo, kun 3,94 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia historia urboparto unu el la plej grandaj de Hispanio. Inter ĝiaj plej karakterizaj monumentoj troviĝas la katedralo (kiu inkluzivas la Giraldon), la Alkazaro, la Ĝenerala Arkivo de Indioj kaj la Ora Turo, el kiuj la unuaj tri estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kiel tutaĵo en 1987.

La haveno de Sevilo, situanta je 80 km de la Atlantika oceano, estas la sola marhaveno de Hispanio en interna urbo, ĉar la rivero Gvadalkiviro estas navigebla ekde la enfluejo en Sanlúcar de Barrameda ĝis la sevila ĉefurbo, kvankam la grando de la ŝipoj kiuj aliras al la urbo estas limigita per kluzo kun kareno maksimume de 8,5 m kaj la Ponto de la 5a Centjariĝo kiu limigas la aeran karenon je 42 m.

Sevilo disponas je disvolviĝinta reto de transporto per ŝoseo kaj fervojo, same kiel per internacia flughaveno. Rimarkindas la historia ĉeesto de la aeronaŭtika industrio en la urbo, samkiel la militista industrio.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Le Corbusier, Pacifiko, Japanio

09. Septembro[redakti fonton]

Matura pomo

Pomo estas frukto de pomarbo:

Pomo estas manĝebla frukto de pomarbo, unu el la plej kulturataj. Plejofte manĝata freŝe, ĝi ankaŭ estas bakita en pasteĉotorto aŭ manĝata sub formo de pomsaŭco (pomkaĉo, pompureo aŭ pomkompoto).

  • pomo estas frukto de pomarbo (alidirite, iom arĥaike pomujo).
  • pomo estas samtipa frukto de kelkaj fruktoarboj: pomofrukto
  • objekto kun formo de pomo: gorĝa pomo (alidirite "Adampomo")

Ekzistas miskompreno ke pomo aperas en la Biblio, kiel frukto de la Prapeko. Tamen en Genezo ne temas pri pomo, sed pri "frukto de la arbo de sciado pri bono kaj malbono" (vidu sube ĉe Kristana arto).

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Sevilo, Le Corbusier, Pacifiko


10. Oktobro[redakti fonton]

Marteno Lutero, pentrita de
Lucas Cranach la Maljuna

La reformacio (ankaŭ majuskle) aŭ Protestanta ReformadoEŭropa Reformacio estis eklezidisigo de la okcidenta kristanismo deĉenigita dum la 16-a jarcento tempe de la papo Leono la 10a. Tiam, pluraj religiuloj, pensistoj kaj politikistoj intencis krei profundan kaj ĝeneralan ŝanĝon en la moroj kaj agadoj de la Katolika Eklezio en la Okcidenta Eŭropo, speciale rilate al la papaj pretendoj pri la kontrolado de la tuta kristana komunumo. Ĉi tiu religia movado poste estos konata kiel Protestanta Reformacio, ĉar ĝi estis intenco reformi la kristanan eklezion serĉante la revigliĝon de la primitiva kristanismo kaj kiu estis politike subtenata de aro da gravaj princoj kaj reĝoj kiuj "protestis" kontraŭ decido de ilia imperiestro.

Ĉi tiu movado havis siajn radikojn en elementoj de la katolika tradicio de la Mezepoko, kiel la movado de la Devotio Moderna en Germanio kaj Nederlando, kiu estis kontraŭeklezia laika pieco centrita en la figuro de Kristo. Krome, la dua generacio de la humanismo sekvis ĝin konsiderinde. Ĝi komenciĝis per la predikado de la aŭgustena katolika pastro Marteno Lutero, kiu reviziis la mezepokajn doktrinojn laŭ la kriterio de la Sanktaj Skribaĵoj. En 1517 li publikigis siajn Naŭdek kvin tezojn kontraŭ la indulgencoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Pomo, Sevilo, Le Corbusier

11. Novembro[redakti fonton]

Wangfujing estas la plej vigla strato en Pekino.

Pekino (malofte Bejĝingo aŭ laŭ la pinjina metodo de EPĈ - Bejĝjingo; ĉine 北京 /pèi.tɕíŋ/ [pejĉing] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj la politika, diplomatia, financa, ekonomia, eduksistema, esplora, turisma, sporta, trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plej grandaj metropoloj kun internacia influhavo de Ĉinio. Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj. Ĝi estas la plej loĝata ŝtata ĉefurbo en la mondo kun 21 milionoj da loĝantoj ene de administracia areo de 16 410,5 km². Estante grandurbego, Pekino estas la dua plej granda ĉina urbo laŭ loka loĝantaro post Ŝanhajo.

Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la montaroj YànShan (燕山) kaj TàiHángShan (太行山) en la oriento, estas ĉirkaŭita de Hebei-provinco kaj najbare de Tianjin.

La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝). Tial ĝi estas unu el la plej antikvaj grandurboj de la mondo, kun historio de pli ol tri jarmiloj. Ĝi ĝuis de strategia loko kiel rezidejo de la imperiestro kaj disponis de urbomuregoj kaj fortikaĵoj. La urbo estas fama pro siaj luksaj palacoj, temploj, parkoj, ĝardenoj, tomboj, muregoj kaj pordegoj. Ĝi havas sep lokojn kiel Mondajn heredaĵojn de Unesko — nome la Malpermesita Urbo, Ĉiela Altaro, Somera Palaco, Mingaj tomboj, Zhoukoudian, kaj partoj de la Granda Ĉina Muro kaj de la Granda Kanalo de Ĉinio — ĉiuj el kiuj estas popularaj turismaj altiraĵoj. Siheĝŭanoj (kortohejmoj), nome la tradicia domostilo, kaj la hutongoj, nome mallarĝaj stratetoj inter siheĝŭanoj, estas gravaj turismaj altiraĵoj kaj estas abundaj en urba Pekino.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Reformacio, Pomo, Sevilo

12. Decembro[redakti fonton]

Amerika blanka ibiso

La Amerika blanka ibiso (Eudocimus albus) estas specio de birdoj de la grupo de ibisoj en la familio de Treskiornitedoj. Necesas tiom longa komuna nomo kaj atento por eviti konfuzon, ĉar estas ankaŭ la Afrika blanka ibiso (Threskiornis aethiopicus) kaj la Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca) iom similaj, sed eĉ de alia genro. Oni ne konas subspeciojn.

Ĝi troviĝas en la usonaj subŝtatoj de Mezatlantiko kaj la Golfa Marbordo suden tra plej el la Novmondaj Tropikoj. Tiu ibiso estas mezgranda birdo kun ĝenerale blanka plumaro, brile ruĝecoranĝa subenkurba beko kaj longaj kruroj, kaj nigraj flugilpintoj kiuj estas kutime videblaj nur dumfluge. Maskloj estas pli grandaj kaj havas pli longajn bekojn ol inoj. La reprodukta teritorio etendiĝas laŭlonge de la Golfo kaj de la Atlantika Marbordo, kaj la marbordoj de Meksiko kaj Centrameriko. For de la reprodukta sezono, la teritorioj etendiĝas pli interne en Nordameriko kaj inkludas ankaŭ Karibion. Ĝi troviĝas ankaŭ laŭlonge de la marbordo de nordokcidenta Sudameriko en Kolombio kaj Venezuelo. Populacioj de centra Venezuelo koincidas kaj interreproduktiĝas kun la Skarlata ibiso. Ambaŭ estis klasitaj de kelkaj fakuloj kiel ununura specio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Pekino, Reformacio, Pomo