Vikipedio:Artikolo de la monato/2023/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marteno Lutero, pentrita de
Lucas Cranach la Maljuna

La reformacio (ankaŭ majuskle) aŭ Protestanta ReformadoEŭropa Reformacio estis eklezidisigo de la okcidenta kristanismo deĉenigita dum la 16-a jarcento tempe de la papo Leono la 10a. Tiam, pluraj religiuloj, pensistoj kaj politikistoj intencis krei profundan kaj ĝeneralan ŝanĝon en la moroj kaj agadoj de la Katolika Eklezio en la Okcidenta Eŭropo, speciale rilate al la papaj pretendoj pri la kontrolado de la tuta kristana komunumo. Ĉi tiu religia movado poste estos konata kiel Protestanta Reformacio, ĉar ĝi estis intenco reformi la kristanan eklezion serĉante la revigliĝon de la primitiva kristanismo kaj kiu estis politike subtenata de aro da gravaj princoj kaj reĝoj kiuj "protestis" kontraŭ decido de ilia imperiestro.

Ĉi tiu movado havis siajn radikojn en elementoj de la katolika tradicio de la Mezepoko, kiel la movado de la Devotio Moderna en Germanio kaj Nederlando, kiu estis kontraŭeklezia laika pieco centrita en la figuro de Kristo. Krome, la dua generacio de la humanismo sekvis ĝin konsiderinde. Ĝi komenciĝis per la predikado de la aŭgustena katolika pastro Marteno Lutero, kiu reviziis la mezepokajn doktrinojn laŭ la kriterio de la Sanktaj Skribaĵoj. En 1517 li publikigis siajn Naŭdek kvin tezojn kontraŭ la indulgencoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Pomo, Sevilo, Le Corbusier