Devotio Moderna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Moderna devotio [modErna devOcjo], aŭ «moderna devoteco», estis movado de spirita renovigo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj celanta plifekundigi la spiritecon de mezepoka matrico. Tiu movado grave influis la kristanan religiemon kun spuroj ankaŭ en la liturgio.

La movado naskiĝis precipe danke al la religia influo de Geert Groote, forpasinta en 1384, kaj konsideris sia spirita manifesto la libreton konitan kiel De Imitatione Christi (Pri la imitado de Kristo) de Tomaso Kempis

Geert Groote kaj liaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi, naskiĝinte (1334) en bonhava familio de Deventer kaj dekjaraĝa jam orfo, plenumis brilajn universitatajn studojn en Parizo kaj Kolonjo. En 1374, li ŝanĝis la direkton al sia vivo, nome li forĵetis la “profanajn sciencojn” kaj bruligis ĉiujn siajn librojn, inspiriĝante el samtempe mistikaj movadoj de renanaj mistikuloj, Henri Suso kaj Jean de Ruysbroeck, sen tamen alproksimiĝi al ilia spekulativa kaj intelektula spiriteco. Li aliris la eklezian ordinojn rifuzante tamen ascendi al sacerdoteco pro sento de humileco kaj granda konsidero por tiu digneco; kaj eklanĉigis al migranta predikado tra nederlandaj vilaĝoj kaj urboj invitante al konvertiĝo kaj pentofaro. Lia predikado tamen akiris ĉiam pli furioze kondamnajn kaj virulantajn sintenojn kritikante precipe la morojn de la klerikularo (precipe pri malĉasteco kaj avido) tiom ke oni lin ekrigardis kiel novan Dolĉinan herezulon. Tamen lia kredo estis ĉiam katolika.

Li mortis aĝante la 44jaron sen la sukceso de sia sonĝo, sed post la semado de la bazoj de nova formo de spiriteco en la religia vivo (Devotio Moderna), nome Fratoj de la komunuma vivo kaj vasta konsento. Cirkaŭ la movado, kaj precipe ĉirkaŭ la spirita iniciato, kuniĝis disĉiploj kiuj kapablis estimigi kaj uzadi la metodojn de la konvinko.

Doktrinoj de la moderna devotio[redakti | redakti fonton]

Geerd Groote lasis grandnombron de priasketaj verkoj, prelegoj kaj biografiaj spuroj kiuj helpas kompreni lian intelektulajn kaj spiritajn orientadojn, inter kiuj precipas la konvertiĝo de la koro kaj kristanaj virtoj. La kontemplado perdas intelektulan aspekton de la renanaj mistukuloj kaj fariĝas precipe simpla preĝo, akompanata de la persona legado de la Biblio akordigante laboron kaj kontempladon por efike imiti la humanecon de Jesuo.

La disĉiploj de moderna devotio ignoris la vojon de la mistika spekulativo kaj insistis en la akirado de la kristanaj virtoj, forlasante la asketecon escepte se ĝi estas inspirita de la amo al Jesuo. La imitado de la vivo kaj morto de Jesuo estas la koro de tiu spiriteco.

Kredanto loĝu surtere por tion realigi: lia animo tiel estu “loĝata” de Jesuo. Ne plu temu pri la mezepoka spiriteco kies celo estis la mensa ascendo al Dio levante, en aparteco, la animon al li, nun male estu imitata Kristo kiu descendas kaj “loĝas“ en la animo kaj trapenetras ties la surterajn agadojn, ĉiumomente.

La praktikantoj de tiu metodo, kaj korema kaj konkreta, konsideras ke la vivo de kristano disvolviĝas en lia profundo kaj tie devas koncentriĝi lia atento.

La moderna devotio produktis diversajn traktatojn pri la metodoj de medito. Unu el tiuj eliris el la plumo de Henri Eger de Calcar (1328-1408), prioro de la kartuzio de Munnikhuisen. Laŭ li, biblia legado antaŭu la meditadon, al kiu sekvu la preĝo kaj humilema pentosento (dolora sinteno pro la konstato de la malindeco de homo antaŭ Dio). La kontemplado por atingi la komunikadon de la animo kun Dio procedu laŭ tiu procezo:

Legado → meditado → preĝo → penstosento → kontemplado

Kartuzianoj estos gravaj adeptoj de la moderna devotio.

Vivo de la movado[redakti | redakti fonton]

La frataro de la komunuma vivo kaj kanonikoj de Windesheim, klasika institucio aŭtonome establita en 1387, multobligis broŝuretojn kaj sistematigis la piajn meditadojn. Ilia metodo, krom sur propraj elpensoj, fundiĝis sur tradiciaj tekstoj, kiel tiuj de sankta Aŭgusteno, Johano Kasiano, asketulo kaj aŭtoro de 5-a jarcento, Bernardo de Clairvaux, Bonaventura, franciskana teologo de la 13-a jarcento, kaj Henri Suso, renana mistikulo de la 14-a jarcento. La teknikoj de la meditado estis temo de la tuta 15-a jarcento.

La Rosetum exercitionum spiritualium (rozejo de spiritaj ekzercoj) de Jean Mombaer, kanoniko de Windesheim promociita reformanta abato de la abatejo de Notre-Dame de Livry, estis praktike katalogo de metodoj por gvidita meditado. Ĉe li, ekzemple, ĉiu falango de la mano kaj ĉiu artiko devis memorigi pri religiaj temoj alvokitaj por la medito. La broŝureto plej elstara restas la Imitado de Kristo. Ĉar plejparto de la verkistoj de tiu spirita movado emis konservi anonimecon pro la devo esti kaj aperi humile, ankaŭ la aŭtoreco de tiu verketo restis longatempe problemo: dekomence historiistoj ĝin atribuis al Johano de Gerson, sed nun ŝajnas pliprobabla la atribuado al la kanoniko Tomaso Kempis (1379-1451), longatempa majstro de novicoj ĉe sia monaĥejo en Nederlando.

La praktiko de la moderna devotio tuŝis multajn religiulajn ordenojn. Diversaj personuloj de la kristana medio ĝin estimis valida kaj fruktodona, inter ili García Jiménez de Cisneros (1455-1510), abato de la monaĥejo de Montserrat en Katalunio; ĝin estimis ankaŭ Lutero kaj Ignaco de Loyola kiu de ĝi profitis por ellabori siajn Exercitia spiritualia (spiritajn ekzercojn), kaj Erasmo de Roterdamo.

Pro ĝia forta emo al spirita renovigo la moderna devotio estis fakte aprobita en la Koncilio de Konstanco (1414-1418) kaj en tiu de Bazelo (1417-1437).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Louis Bouyer, Jean Leclerc et François Vandenbroucke, La Spiritualité au Moyen Âge, Paris, Aubier, 1961 (« Histoire de la spiritualité chrétienne », 2).
  • Pierre Debongnie, « Dévotion moderne », in Dictionnaire de spiritualité, t. 3, col. 727-747, Paris, Beauchesne, 1957.
  • La Dévotion moderne dans les pays bourguignons et rhénans, des origines à la fin du XVIe siècle, Publications du Centre européen d'études bourguignonnes, 29, Neuchâtel, 1989.
  • Imitation de Jésus-Christ, L. Baudry éd., 1950.
  • angle R. Post, he Modern Devotio, Leyde, 1968.
  • Francis Rapp, L'Église et la vie religieuse en Occident à la fin du Moyen Âge, Paris, PUF, 1971 (« Nouvelle Clio »), pp. 226-248.
  • Spirituality renewed: Studies on significant representatives of the Modern Devotion. Edited by Hein Blommestijn, Charles Caspers and Rijcklof Hofman (Leuven: Peeters, 2003), (Studies in Spirituality Supplements, 10.) Pp. v+275 incl. 12 ills.