Dolĉino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MEZEPOKAJ HEREZAJ MOVADOJ
FRATO DOLĈINO.
Sekso =Viro
Titolo = Frato
Nomo = Dolĉino
Kromnomo = Frato Dolĉino el Novara (aŭ el Verĉelo)
Familio = Tornielli
Naskiĝkoko = Prato Sesia (Verĉelo – Alta Italio)
Naskiĝdato = 1250 (ĉirkaŭ)
Mortodato = 1an de junio 1307
Kondamno = Ŝtiparumita
Mortoloko = Verĉelo
Aktiveco = Predikanto
Aliaj karakterizoj = Jarmilisto, Bonkomunikisto, herezulo
Nacieco = Itala

Dolĉino, eble fratulo de ne preciza ordeno, familinome Davide Tornielli, estas konata nur per malmultaj historiaj informoj kun fontoj prefere originiĝintaj el partio adversa al la “Dolĉinanoj”.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ iuj de tiuj fontoj lia naskiĝloko necertas ankaŭ se konvencie oni indikas Prato Sesia (Verĉela Provinco (Alta Italio) ĉar lia familia nomo “Tornielli” kaj lokobjektoj (turo, ekzemple) oftis kaj oftas en tiu lando. Iuj malfruaj rekonstruoj, eble por lin senindigi, allasis ke Dolĉino estus frukto de amrilatoj de pastro (eble paroĥo de Prato Sesia) kun loka virino.

En 1291 Dolĉino eniris la movadon de la “Apostoloj”, fondita kaj gvidata de Gherardo Segalelli, herezulo de Parmo kiu predikis neceson de la ekstrema malriĉeco kaj de la komuneco de bonaĵoj, kaj senutilecon de la ekleziaj sakramentoj...). Dubendas ĉu li estis votpromesinta religiulo: eblas ke li limiĝis sin difini “frato” ene de la hereza movado. Tiu movado “Apostoloj”, suspektita je herezo estis jam kondamnita de papo Honorio la 4-a en 1286, kaj fine subpremita de la tuta Katolika Eklezio kaj ĝia iniciatinto ŝtiparumita 18-a de julio de 1300.

La predikado de Dolĉino oftiĝis kaj enradikiĝis precipe en la zono de Garda-Lago (Lombardio, Alta Italio), kun antaŭenŝoviĝo en Trentaj vilaĝoj, kie en 1303, Dolĉino konis la junulinon Margareta Boninsegna [1], naskiĝinta en najbara vilaĝa Cimego, virinon kiun la postaj kronikistoj, por pli atentigi pri ŝia kvazaŭe perversa fascino, akordas difini belega. Margareta fariĝis lia kunulino kaj ĉie alflankiĝis al lia predikado.

Dolĉino sin montris dotita je grandaj fascino kaj komunikemo kaj, sub lia gvido, la nombro de la “Apostoloj” rekomencis pliiĝi. Sed akrege akuzis pri diversaj krimoj la eklezion kaj aparte papon Bonifacon la 8-an, pri kiu profetis la proksimegan morton (Bonifaco estis 64jaraĝulo kiam oni lin levis al papeco). Dum delokiĝoj efektigitaj en Italio per akiri sekvulojn de sia religia anonco, Dolĉino kun sia komunumo trovis gastan lokon en la Verĉelaj zonoj de la Valsesia.

Je tiu tempo, pro la mizeraj vivkondiĉoj de la tieaj valanoj, la promesoj de priekonomiaj plibonigoj de la Dolĉinanoj estis konsente ricevitaj. Pro tio, post kelke da tempo profitante de la momenta armita apogo de Matteo Visconti (Sinjoro de Milano), en 1304 Dolĉino decidis milite okupi la Valsesian kaj igi ĝin sian kvazaŭan sendependan teritorion kie konkrete realigi la socian komunumon teoriigitan en sia predikado.

De tie, la 10an de marto de 1306, ĉiuj liaj sekvantoj, forlasitaj de Visconti, koncentriĝis sur la najbara monto “Rubello”, en la vana atendo ke jarmilismaj profetaĵoj de Dolĉino realiĝu.

Kontraŭ ili estis dismetita “krucmilita” armeo enkampigita de la episkopo de la Verĉelo kun helpo de armitoj de Novaro. La Dolĉinanoj rezistis longatempe, sed fine, elprovitaj de la sieĝo kaj de manko de nutraĵoj, kiujn la loka popolo, jam raziita de la samaj Dolĉinanoj, ne volis plu liveri, estis malvenkitaj kaj kaptitaj (1307). La prizonuloj estis preskaŭ ĉiuj mortigitaj, frato Dolĉino, procesita kaj mortkondamnita, estis publike ekzekutita la 1-an de junio, post devigita ĉeesto de la ŝtiparumado de Magareta kaj de sia vicestro Longino el Bergamo.

Doktrinoj de Dolĉino[redakti | redakti fonton]

Tiuj doktrinoj ripetas tiujn de Gerardo Segalelli, iniciatinto de la movado de “Apostoloj”:

1) Deviga malriĉeco por la ekleziuloj (foje ankaŭ por laikoj)

2) Laŭ lia jarmilismo, la historio de la eklezio estis tiam atinganta finan fazon, en kiu realiĝos ordo, justeco kaj paco post tiom da degeneroj provokitaj de la eklezio mem [1]

3) Ĉio estas komuneca (por kelkaj, eĉ virinoj)

4) La mondofino jam anonciĝas

5) Ĉiuj en la eklezio devas esti oficialigitaj al predikado

6) Plenumiĝo de liaj profetaĵoj

7) Lia resurekto post tritagoj, se publike ekzekutita

8) Rifuzo de ĉiu hierarkio en la eklezio

9) Ne disdegni perfortan agadon en la disvastigo de "apostolaj" idealoj.

Krucmilito kontraŭ la Dolĉinanoj[redakti | redakti fonton]

La krucmilito kontraŭ la dolĉinanoj estis proklamita de la episkopo de Verĉelo, Raniero de Avogadro, kun la konsento de la papo Klemento la 5-a en 1306.

La movado gvidita de Dolĉino nombris, en la plej granda momento de sia ekspansio, inter 5000 kaj 10000 adherantoj, sed diversaj komentariistoj opinias tiun ciferon fantazia: se kompari, fakte, en la urbo Verĉelo tiam vivis ne pli ol 5.000 loĝantoj kaj en tuta Valsesia ne pli ol 3.000. Eble la rezistantojn la rigida vintro kaj malŝato reduktigis al kelkaj centoj. Kiam la sieĝantoj eniris (23a de marto – 1307) la fortikaĵon konstruitan de la dolĉananoj, trovis la grupon falĉita ankaŭ pro la opono de la valanoj. Laŭ fontoj de malfrua epoko, al la venkintoj prezentiĝis drama spektaklo: la sieĝitoj por supervivi sin nutris per la korpoj de kunuloj mortintaj.

Tuj oni ekzekutis la rezistantojn krom Dolĉino, Longino kaj Margareta.

Proceso kaj ekzekuto[redakti | redakti fonton]

Frato Dolĉino estis procesita kaj ekzekutita en Verĉelo. Anonimo Fiorentino (Florenca Anonimo = unu el la unuaj kometariistoj pri la Dia Komedio) raportas ke Dolĉino rifuzis penti kaj ke li eĉ proklamis ke se lin oni mortigus, mem resurektintus post tri tagoj.

Margareta kaj Longino estis ŝtiparumitaj sur la bordoj de la rivero Cervo, kie tradicio ankoraŭ indikas la precizan lokon – nomitan “Margareta”. Kronikisto notas ke Dolĉino, devigita ĉeesti la turmentegon de la amatino, “donis, insiste kaj tre milde, daŭran konsolon al sia virino”. Anonimo Florenca, male, asertas ke Margareta estis ekzekutita post la mortigo de Dolĉino.

Por Dolĉino oni volis publike doni ekzemplodonan punon: laŭ Benvenuto el Imola (alia frua komentariisto pri la Dia Komedio), li estis kondukita sur ĉaro tra la urbaj vojoj, torturita plurfoje per varmegaj tenajloj kaj mutilita je la nazo kaj peniso. Dolĉino eltenis ĉiujn turmentojn kun nekomuna rezisto, sen krioj kaj lamentoj. Fine, li estis levita sur la brulŝtiparo kaj siavice vivbruligita. Eble, pli ol eble diras informitoj, la brulŝtiparo okazis en la areo de la nuna tribunalo de Verĉelo, iama fluejo de la rivero Sesia.

Frato Dolĉino kaj la Dia Komedio[redakti | redakti fonton]

Dante memorigas fraton Dolĉino/n en la Dia Komedio, per tiuj versoj (Infero, kanto 28a, 55-60, laŭ la traduko de E. Dondi:

Bonvolu tial diri al Dolĉino,
vi reironta al la suna helo,
ke, por evito de ĉi sama fino,

li zorgu pri manĝaĵoj, aŭ la gelo
favoros venkon de l'novara viro,
alie ne facilus lia celo'' [2]

Dante destinas Dolĉinon en la burso de semantoj de malakordoj kaj skismoj; ĉar tamen la agoj de Dia Komedio estas okazigitaj en la jaro 1300, kiam li ankoraŭ vivis, Dante lin ne renkontas dum sia vizito al la Infero, sed estas Mahometo, kuŝanta en tiu sama burso, kiu antaŭanoncas lian estontan alvenon. Temas pri unu el la multaj “profetaĵoj” kiujn Dante enŝovis en sian poemon por povi citi personulojn ankoraŭ vivantajn en 1300 aŭ eventojn de postaj epokoj (sed jam okazintaj, certe, en la momento en kiu la poeto skribis).

Mito de Dolĉino[redakti | redakti fonton]

La mito de Dolĉino estas malkokrovaĵo, precipe en Italio, de la 18a jarcento. Ĉiuj antaŭaj mencioj diversmaniere substrekadis la pozitivan rolon de la verĉela krucmilito kontraŭ herezuloj cele defendi la integrecon de la kredo kaj de la socia ordo al ĝi kunligita. Sed en la “laikista” etoso sekve al la unuiĝo de Italio, la revizio de la klerika tradicio puŝis prezenti Dolĉinon kiel simbolon de la tera povo de la eklezio kontraŭ kiu ankaŭ la itala releviĝo estis batalanta.

En 1907, okaze de sescenta datreveno de la morto de Dolĉino oni volis lin celebri per levo de obelisko alta dekdu metrojn starigita sur la monto de la Dokĉina rezisto.

Cipo memoriganta Dolĉinon, sur la monto Rubello

En 1927 la obelisko estis detruita de aro da faŝistoj kiuj, evidente, jam akceptis vidi en Dolĉino ĝuste tiun “protosocialiston”, kiu li eble neniam estis. La volo rekonstrui la monumenton akiris grandan simbolan valoron post la falo de le faŝista reĝimo kaj en 1974 pli eta monumento estis konstruita en la sama loko de monto Rubello, kie ĉiujare renkontiĝas dolĉinema kunveno.

La ideologia matrico de la memorigo pri frato Dolĉino evidentas en la politika orientado de ĵusaj verkoj pri la temo: en 1977 Dario Fo, Nobelpremiita priliteraturo, kaj Franca Rame revenigis al kulminon, "Mistero Buffo", la legendon de frato Dolĉino kaj de lia majstro, vidigitaj kiel pioniroj de socialismo.

En 1980 Umberto Eco enŝovis en la intrigon de la romano La nomo de la rozo du fikciajn personulojn (proviandisto Remigio el Varagine kaj ties helpanto Salvatore) kiuj, kondamnitaj pro herezo, trapasos la brulŝtiparon.

La sepcenta datreveno vekis grandan atenon pri Dolĉino, ankaŭ flanke katolikaj medioj (vidu Bibliografion). Oni enscenigis ankaŭ teatraĵon “Viaggio senza scarpe né padrone" (Senŝua kaj senmastra vojaĝo) kun tekstoj de Enrico Strobino kaj muziko de Daniele Vineis.

La sugesto kaj interesforto de tiuj verkoj apogiĝas precipe sur la fakto ke ili evitante la malglatecon de la historio povas atentigi precipe pri ideala, aŭ ideologia, aspekto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Raniero Ornioli, Fra Dolcino. Nascita, vita e morte di un'eresia medievale. 2004, Jaca Book. Milano ISBN 9788816772045
  • Centro Studi Dolciniani, Fra Dolcino e gli Apostolici tra eresia, rivolta e roghi, 2000, DeriveApprodi, Romo, ISBN ISBN 88-87423-35-0
  • Mornese Corrado, Eresia dolciniana e resistenza montanara, 2002, DeriveApprodi, Romo ISBN 9788887423914
  • Bossi Alberto, Fra Dolcino, Gli Apostolici e la Valsesia, 1973, Ed. Corradini, Borgosesia
  • Pantò Gabriella, Contro fra Dolcino. Lo scavo delle postazioni vescovili nel Biellese,1995, DOCBI Centro Studi Biellesi
  • Pavignano Giulio, Dolcino. L'ultimo Eretico, 2007, Edizioni Ieri e Oggi,Biella
  • Dupré Theseider Eugenio, Mondo cittadino e movimenti ereticali nel Medio Evo, 1978, Pàtron editore, Bologna, pp. 317-343, ĉpitro = Fra Dolcino: storia e mito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Voĉj kunrilataj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ kelkaj protestantaj teologoj, Dolĉino estis, siamaniere, antaŭanoncanto de la protestanta misio: liberigi kristanismon de la koruptiga superrego de la papo-institucio
  2. “Or di' a fra Dolcin dunque che s'armi,
    tu che forse vedrai lo sole in breve,
    s'egli non vuol qui tosto seguitarmi, sì di vivanda, che stretta di neve
    non rechi la vittoria al Noarese,
    ch'altrimenti acquistar non sarìa lieve".